16-a
BORDOZO - SETO
Majo 2005
Cirilo...
|
Mi apenaŭ dormis ĉi-nokte en tiu hotelo
plenplena je biciklistoj apud Bordozo. Post frumatena manĝo, dum
ankoraŭ noktas mi rapide biciklas 9 km al la startloko. Restas
sufiĉe da tempo por akiri miajn framŝildeton kaj kontrolkarton. La
starto estas planita je la 7a sed forvaporiĝis jam 8 minutoj kiam la
pelotono ricevas la permeson eki. Tio verŝajne ne gravas. Verŝajne...
La irado tuj rapidas dank' al ebenaj
vojoj kaj favora vento. Nur mi biciklas kun saketoj sed mi komence
preskaŭ senpene sekvas diversajn rapidajn pelotonojn. Mi poste iom
post iom distanciiĝas ĝis kiam mi troviĝas inter la lastaj.
Bonvenas la sandviĉo kaj la aliaj nutraĵoj disdonataj de la
organizantoj en la unua kontrolejo meztage.
Mi reekiras kun triopo sed malfacilas
al mi elteni ilian takton. Mi pli kaj pli penas sed la biciklo ne
reagas, kvazaŭ ĝi gluus al la asfalto. Kiam mi staras sur la
pedaloj por reakceli, strange bruas la malantaŭa pneŭo. Rapida
kontrolo montras evidentan mankon de premo. Mi pumpas kaj pli facile
daŭrigas la iradon. Sed post 30 minutoj mi denove penas. Mi ĉi-foje
certas pri krevo. Mi demetas la sakojn kaj la radon, deprenas la
aertubon, rapide trovas la trueton kaj ŝtopas ĝin per kaŭĉuka peco. La
posta biciklado multe pli facilas sed mi malŝparis multe da tempo.
Mi lastas kaj devas iradi sole. Ne plu estas grupoj por akompani.
Nur 5 horoj da dormado en Montauban
apenaŭ sufiĉas por reakiri fortojn. Mi ankaŭ ne sukcesas multe
matenmanĝi. Feliĉe ke mi kutimas senĉese kaj regule manĝeti
sursele. Iom post la 6a, dum eklumiĝas, mi jam survojas. Dum longa
tempo mi biciklas sole. Nur post 30 km aperas la unuaj biciklistoj.
Kelkaj jam preterpasas min, aliaj nur estas elirantaj el hoteloj.
La ĝis nun ebena vojo subite fariĝas
dekliva. Iu suprenirejo portas grupojn da biciklistoj al iu vilaĝo
sur monteto antaŭ reveni en la valon dank' al malsuprenirejo bonvena
por reakiri fortojn kvankam iom malvarma pro la nubeca kaj venteca
vetero.
Pasas ankoraŭ kelkaj ebenaj kilometroj
kaj abrupte, kvazaŭ surprize, aperas montaro. Post longa deklivo
ŝajne senfina, mi alvenas en supra vilaĝo kie okazas la ĉi-taga
kontrolo. Tre bonvenas la manĝo disdonata de la organizantoj. Sed la
tramontara irado nur ekas.
Etas la deklivaj vojoj arbaraj, agrable
malabundas la trafiko, escepte tiu de la biciklistoj kaj de la klubaj
helpveturiloj. Preterpasas min iu kamioneto kun postveturilo portanta
vicbiciklojn. La pasaĝero videble estas partoprenanta biciklisto.
Kvankam ĉiuj bicikloj en la postveturilo estas senpezaj fulmrapidiloj, li
sentis la bezonon de motorhelpo por trapasi tiun malaltan montaron.
Kia honto! Ĉe tia kazo, prefereble ne aliĝi.
Kelkajn minutojn poste, mi reatingas la
kamioneton haltitan sur flanka parkejo. Suprendeklivas la vojo kaj mi
havas la tempon senhalte krii al la pasaĝero:
- "Saluton! Ĉu vi rezignis?"
- "Ne, mi nur momente ripozas."
Kia fripono! Ĉu li kredas, ke mi ne
vidis lin preterpasi min enkamionete?
En la postveturilo, nur unu biciklo
portas framŝildeton. Ĝi indikas la numeron xxx.
Pli kaj pli deklivas la vojo. Mi eĉ
trapasas du montpasejojn. En St Pons jam finiĝas la tago kaj mi
telefonas al Narbono por nuligi gastigpeton, ĉar restas tro da
kilometroj por tien devojiĝi. Anstataŭe, mi 20-km devojiĝas al
Olargues, kie atendas min esperantista gastiganto dum jam noktas.
Matene, kvankam ekzistas mallongigo pli
ebena por reatingi la oficialan itineron, mi pro sporta honesteco
revenas al St Pons. De tie denove komenciĝas longa deklivo al plia
montpasejo. Finfine, hodiaŭ sunas kaj tre varmas. Dum la suprenirado
multaj biciklistoj senĉese preterpasas min.
Post la montpasejo, dum la longa
malsupreniro, mi kiel kutime estas la plej rapida. Sed pro ne tiom
glata asfalto, la skuoj saltigas la dekstran sakon kiu falas cent
metrojn antaŭ mi kapablas halti, ŝirante unu elastan
saktenilon kaj eĉ parton de la malantaŭa kotŝirmilo. Mi rapide
flikas la tuton sed ĉiuj nun jam preterpasis min kaj mi sole
biciklas ĝis la venonta kontrolejo, nun sur ebenaj vojoj, kun forta
vento, feliĉe sufiĉe favora. Dum mi manĝas, alvenas kvaropo. Ili
postas min nur ĉar iu el ili havas difektan nabon.
Post la kontrolo, mi sole plu biciklas
antaŭ tiu lasta grupo baldaŭ denove reatingas kaj preterpasas min.
Mi ĉi-foje certas pri mia lasteco.
Restas ankoraŭ 35 km antaŭ la alveno,
kiam mi subite ekkonscias, ke mi kvazaŭ promenas. Estas jam 15
minutoj antaŭ la 16a kaj ĉiuj partoprenantoj alvenu maksimume je la
17a horo. Mi estas en danĝero de nesukceso pro nur kelkaj minutoj
post tri-taga ekskurso. Rapida kalkulo montras, ke mi devas nun
bicikli je preskaŭ 30 km/h
15h45. Mi draste akcelas, forte premas
la pedalojn kaj, helpe de la vento, senĉese superas 40 km/h, escepte
en vilaĝo kie mi malŝparas altvalorajn minutojn serĉante la ĝustan
vojon.
16h00. Mia irado regulas kaj rapidas,
sufiĉe por alveni antaŭ la tempolimo. Bedaŭrinde, la itinero
subite alidirektiĝas, rekte pasante inter la maro kaj longa lageto.
16h15. La forta vento nun kontraŭa
disponas 14 km por taŭzi min sed mi rezistas. Tamen,
malgraŭ mia barakto, mia rapideco nerezisteble falas de 40 km/h al
35, poste 30, 27, 25 kaj 23 km/h por fine pene stabiliĝi inter 20
kaj 22 km/h.
16h30. Plia malfacilaĵo, la vojo
rapide pleniĝas de aŭtoj de feriantoj vicantaj por trovi parklokojn
laŭ la maro. Mi preterpasas kelkajn, zigzagas inter aliaj kaj provas
profiti pri aliaj samrapidaj por ŝirmi min de la terura venta.
16h40. Ekdoloras genuo sed mi ne havas
tempon por malŝpari malakcelante. Sur la longa plaĝo laŭ la vojo,
feriantoj profitas la sunon.
16h50. La Monto St Clair, centre de
Seto, kiun mi vidas jam de pluraj km en la fono, pli kaj pli
proksimiĝas.
16h56. Dum mi atingas la ruĝan flamon
(la lastan kilometron), mi vidas la grupon kun teknikaj problemoj
vojflanke haltita por zorgi pri unu el la bicikloj kaj motorciklistan
organizanton atendanta por eskorti ilin. Mi ne scias kiom longe
daŭros la atendo kaj mi fulme preterpasas ilin. Mi do mem elturniĝas
por trovi la alvenlokon kaj, post pluraj hezitoj kaj direktoŝanĝoj
ĉe vojkruciĝoj, mi ekvidas starantan organizanton kiu mansignas la
ĝustan direkton.
16h58. Tuj aperas aro da aŭtoj,
kamionetoj kaj postveturiloj plenaj je bicikloj.
16h59. Mi senhalte kridemandas al iu:
"Kien la kontrolejo?". Li apenaŭ havas tempon respondi kaj
mi jam estas for, zigzagante inter paŝantaj biciklistoj kaj klubaj
kamionetoj.
16h59'30''. Aperas stadiono kun granda
tenda kontrolejo ene. Mi enbiciklas, hastas ĝis la tendego kaj forte
bremsas antaŭ ĝi, jorigante miajn radojn kaj ŝvebigante terpolvan
nubon. Mi estas tiom elĉerpita ke mi ne plu havas forton por paroli.
Mi prezentas mian kontrolkarton sen kapabli anonci nek mian nomon nek
mian numeron. Kun senpeziĝo, mi vidas la stampilon
frapi mian kontrolkarton. Estas la 17a horo plej precize. Mi alvenis
antaŭ la tempolimo!
Mi bezonas longajn minutojn por retrovi
normalajn korbaton kaj spiradon, same pri la kapablo paroli sen
hanheli.
Tiam alvenas la grupo de biciklistoj,
kiu suferis teknikan problemon. La organizantoj senprobleme stampigas
ĉies kontrolkarton malgraŭ 10-minuta malfruo. Tio premias la
solidarecon de tuta grupo.
Aliflanke, mi ĵetas rigardon al la
alvenlisto kaj konstatas, ke n-ro xxx senhonte registrigis sian
alvenon. Ne necesas raporti al la organizantoj. Tiu friponinto
trompis nur sin mem. Li memhontu sole. Mi volas konservi en mia kapo
nur la plej bonajn memoraĵojn pri tiu bela ekskurso.