Paris (Start- kaj Alvenloko)
Kvankam
en la bronza kategorio eblas ie ajn en Parizo stampigi sian kontrolkarton, la oficiala
startloko estas la restoracio "Au Pied de Cochon" (Je la Porkopiedo),
diurne malfermita...
 ...tage...
 ...kaj nokte.
 Tiu
restoracio situas ĉe la placego "les Halles", loko, kie troviĝas parte subtera komerca centro...
 ...kaj
ĝardenoj super la tuto. Ĝi havas la nomon "Forumo de la Haloj". Trafas
la vorto Forumo, ĉar, kiel en antikva Romo, estas loko de kuniĝo
de la popolo. Pri la Haloj...
 ...antaŭe tie staris
grupon de 12 haloj konstruitaj ekde 1848 por ŝirmi grandegan bazaron kies celo estis provizi Parizon per nutraĵoj
kaj aliaj bazaj varoj. Tiom abundis la nutraĵoj, ke la kvartalo ricevis la kromnomon "la ventro de Parizo".
Multaj
tiel nomitaj "Halfortuloj", kiuj portis la pezajn varojn, ĉu fruktojn,
legomojn, fiŝaĵojn aŭ precipe viandaĵojn, povis ajnamomente eniri la restoracion por manĝi.
La restoracio nuntempe multe pli luksas sed
restis la kutimo de senĉesa malfermo, kio nun plej utilas al
biciklistoj por stampi sian kontrolkarton. |
 En la kvartalo, nur la preĝejo Saint-Eustache ne ŝanĝiĝis...
 sed aldoniĝis moderna skulptaĵo je ĝia flanko.
 Sude
de la restoracio "Au pied de Cochon", videblas la rondforma
eksa borso, kiu pli antaŭe estis unu el la haloj. Ĝi staris je la
ekstremaĵo de la bazarego.
Plie,
je la alia flanko de la Forumo, staras la "fontaine des innocents"
(fontano de senkulpuloj), lasta restaĵo de la mezepoka samnoma tombejo.
Sen la tombejo kaj la haloj, malaperis la ratoj, kiuj antaŭe svarmis en tiu kvartalo... |