BEMI
 
Biciklista Esperantista
Movado Internacia



BEMI
 
 
 

BEMI estas grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciulo. Laŭstatute ĝi celas diskonigi Esperanton inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj.

 
Kion faras BEMI?
- Ĝi utilas, kiel ligo inter biciklemaj esperantistoj;
- Ĝi eldonas po du revuojn jare;
- Ĝi kunigas ties membrojn du fojojn en jaro, okaze de IS (Internacia Seminario, jarfine, en Germanio) kaj de IJK (Internacia Junulara Kongreso, somere, ĉiujare en alia lando);
- Ĝi organizas perbiciklajn vojaĝojn turismajn, ĝenerale al Esperanto-aranĝoj.
 
Kiel aliĝi al BEMI?
Membreco de BEMI estas senpaga, sed la asocio volonte akceptas ian ajn subvencion.
Por aliĝi sufiĉas:
- Aŭ kontakti Ivo-n, BEMI-sekretarion je ivo_m(ĉe)dds.nl;
- Aŭ partopreni perbiciklan vojaĝon.
 
Tiu, kiu partoprenas biciklan karavanon kaj montras volon lerni Esperanton aŭtomate fariĝas membro de BEMI. Tamen, post ricevo de aliĝkonfirmilo en Esperanto, se la BEMI-ano ne povos aŭ ne volos respondi, li estos malaliĝigita.
 
 
Cetere, por jam membroj kaj iom pli spertaj biciklistoj, BEMI aliĝis al la Federacio Belga pri Cikloturismo. Tio ebligas BEMI‑anojn akiri licencon kun asekuro kaj tiel partopreni cikloturismajn eventojn sub la koloroj de BEMI. Ĉe tiu okazo, bicikla ĉemizo estis kreita por montri nian klubon.
 
 
 
Ne hezitu aniĝi al BEMI. Ĝi plej kore akceptos vin.
 
 
 
Por pli da informoj, vizitu la TTT-ejon de BEMI.




 

 Kluboj kaj Asocioj  ^  Akceptopaĝo  ^