DANUBO
SIMBOLA RIVEREGO
DE MEZA EŬROPO
majo 2007
Laŭdire, blua ĝi estas Danubo, kota mi vidis ĝin, kaj flava vidis ĝin la
verkisto Julo Verno. Ĝi kunligas la Nigran Arbaron al la Nigra Maro.
Estas la Eŭropa historia riverego: De Atilo al Napoleono sen forgesi
Ludovikon la 14-an, de otomana imperio al aŭstra-hungara imperio, sed
fi al historio, scivolemuloj malfermos librojn kiuj parolas pri la
afero.
Tiun dimanĉon, la 20-an de majo, 80 kilometrojn longa vojo kondukas min
de Mulhaŭso ĝis Friburgo, kaj jen la unua ŝoko de tiu nova aventuro, mi
ne timu la vorton ! Biciklaj vojoj tiom grandaj kiom belaj ;
en la urbo, bicikloj, ankoraŭ bicikloj, ĉie bicikloj, tiom da bicikloj
kiom da aŭtoj, eĉ pli : nekredeble !
Porbiciklaj ŝildoj ĉie staras, la tramveturiloj plenplenas, la malnovaj
kvartaloj senaŭtas. Piedirantoj ĉie svarmas, la tendaro proksimas al la
urbocentro kaj iu sinjorino la francan lingvon bone parolas, kaj mia
unua germana biero, estos ja multaj aliaj !
La morgaŭon, mi estas en Donaueschingen, la Danuba fonta urbo. Evidente
ascendo estis lacigega. Alveninte en St Margen, mi biciklis en la
plej malfacila parto de la irvojo. Muĝas fulmotondro. Mi surmetas mian
flavan pluv-veston kaj rapide, sub pluvtromboj, malsupreniras. Pro
rapideco mia biciklo tremetas, subite ankaŭ mi tremas sed pro timo. Mi
provas halti sed en tiaj kondiĉoj ne estas facile, mi forte premas la
bremsmanilojn kaj mi finfine sukcesas, kia timo ! Mi forgesis restreĉi
la elastan tenilon kies hoketo dangere tanĝas la spokojn de la
malantaŭa rado.
La
pluvo intenŝigas, malvarmas, du ciklistoj preterpasas min, mi reatingas
ilin kelkajn minutojn pli malfrue en ŝirmita busatendejo. Ili afable
vizaĝesploras min kaj la komentojn mi divenas. Mia ekskursa biciklo
laŭregule trapasas ekzamenon : Pneŭmoj, pendsakoj, kotŝirmiloj, lumoj,
ktp...
…Jes 3 dentradojn, …La malgranda ? 24, poste 36 kaj 46, ili
ridetas, kiom da dentoj en la buŝo ? Malantaŭe la plej granda
estas 28, sed se mi sciius, estus 32, kiel la buŝdentoj.
Koncerne min, faltoj kaj kalveco kiujn mi havas de jam antaŭ longe, mia
ventrodikeceto facile rimarkebla lasas ilin perpleksaj, tamen por la
momento mi ne dubas pri la sukceso de mia projekto. La vetero
pliboniĝas, mi revojiras. Denove la vesto lokiĝis sur pendsako kaj jen
Donaueschingen.
Varmegas, 33° ĉe la urbodomo, mi devas serĉi tendaron aŭ gastejon ĉar
malsekaj estas biciklistaj pantalono kaj ŝuoj. Jen hotelo, kies
estro bone parolas la francan. Mi malkroĉas la pendsakojn kaj mi
konstatas ke mankas mia vesto, felietono pludaŭras, la tenilo, ankoraŭ
ĝi, mole pendas. Retrospektiva timo kaj kolero plenigas min, pri
malatento, mi certe tanĝas katastrofon. Mi devas aĉeti novan veston sed
mi decidas piede reiri sur la vojo.
Mi bone paŝas sed la kruroj doloras, la grimpado en Nigra Arbaro
postlasis spurojn sed post 40 minutoj estas rekompenco : sur
vojturniĝo, mi vidas ĝin, mi ne povas kuri, kelkaj aŭtoj veturis sur ĝi,
nun striita per oleaj strekoj sed mi tenas ĝin !
Vespere
mia taglibro elvokas al mi ke 50 km dum 6 horoj ne rezultigas
eksterordinaran averaĝan rapidecon sed kia montara etapo !
Du aŭ tri fotojn de la fonto kaj jam aperas la urbo Sigmarigen. Mi
memoras tiun imponan kastelon kaj mi rajtas polican eskorton indan je
ŝtata ĉefo.
Hodiaŭ varmas. La indikilo pri « eŭro-bicikloŝoseo n°6 » estas
nevidebla, mi dufoje trabiciklas la urbon
Munderkingen.
Poste mi trapasas la urbon Erbach ; ne estas tendumejo kaj la
gastĉambroj estas plenaj. Du aŭstraj feriuloj regalas min per glaso da
biero kaj pedalante, mi alvenas iom post iom al la urbo Ulm, konata
dank’ al Einstein.
Denove ne tendumejo, mi antaŭvidas trapasi la venontan nokton subĉiele,
feliĉe, belega estas la vetero. Mi plidaŭrigas iomete la bicikladon kaj
mi trovas malgrandan plaĉan hotelon en la urbo Thalfingen kiu estas
malproksima de Ulm je dek kilometroj. Mi vizitos ĝin morgaŭ : la
malnovan urbon, ĝian fiŝkaptistan kvartalon, ĝian katedralon kun ĝian
plej grandan eŭropan sonorilturon (laŭdire : 161 metrojn).
Poste mi trapasas Donauworth, Neuberg, Ingolstadt kun ĝia tendumejo la
plej multekosta en mia vojaĝo sed kiu ofertas minimumajn servojn. Mi ne
forgesos tiujn francojn, kiuj invitas min manĝi kune kun ili, tiun
germanon kiu klarigas al mi ke mi ne devas kampadi sub arboj ĉar
fulmotondron oni prognozas, sed arboj estas ĉie ! Kaj tiun alian,
simpatian viron, kiu signas al mi por akompani lin, tro kontenta
forlasi la familian tablon kaj la 6 aŭ 7 personojn altabliĝintajn tie,
por regali min per glaso da biero en la kampadeja trinkejo.
Ĉu estas necese paroli pri Weltenburg kloster ? Mi mem miris vidante
bierglasegojn kun la papvizaĝo sur ili ! Sed aliloke ankaŭ negoco kaj
religio konkordas.
Poste mi devas ŝipveturi dum 3 kilometroj por atingi la alian bordon.
Bileto kostas 17,50 eŭrojn, la prezo de mia manĝo, do mi decidas
daŭrigi mian vojaĝon bicikle. La vojo malkrute supreniras kaj
malsupreniras ĝis Regensburgo, alia belega urbo kiu estas vizitinda.
Esperantistino estis gastigonta min sed malfeliĉe, ŝi poŝtelefonas al
mi ke ŝi ne povos ĉi-vespere gastigi min, mi estas elrevigita,
kompreneble. Poste, mi promenetas tra la urbo kaj iom fotas.
Mi do tendumos en Straubing. Pluvas aŭ, pli ekzakte, pluvegas, vera
diluvo, mi malvarmiĝas, kaj frosta estas la nokto. Hodiaŭ, mi suferas
kontraŭan venton. Je la tria, mi alvenas en la urbo Wizar, en eta
gastejo, kiajn mi ilin ŝatas: ĉi-tie, bone odoras je biero, je tabako
kaj bonaj manĝoj. Fiŝkaptistaj trofeoj pendas sur la muro.
La mastro regalas min per senkosta glaso da brando por revarmigi al mi
la korpon. Mi petas dormĉambron kaj varman manĝon. Li kuiras porkan
stufaĵon, fungojn, salaton kaj evidente bieron ! Kiam mi aspektas
revarmigita, li donacas al mi glaciaĵon.
Post duhora ripozo, mi estas invitata de ĉi tiea grupo, fluas biero
kiel Danubo ĉeflanke ! Oni diskutas pri bagatelaĵoj, pri pensio, aĝo,
monatenspezo, ktp. Je ĉiu trinkregalo, la mastro desegnas sur la biera
kartoneto tiom da strekoj kiom da menditaj bierglasoj, kiam necesas
pagi, estas facile, sufiĉas kalkuli strekojn sur la kartoneto. Mi ŝovas
la mian en mian taglibron, kaj mi ne malkaŝos al vi la streknombron
signitan tie. Laŭ vi, kiom da strekoj sur mia kartoneto estas ?
La urbo Pasau estas devigata trairejo, sed necesas havi lertajn krurojn
por atingi la junulargastejon, mi kontentiĝos per kampado malsupre de
la deklivo. Ankaŭ tiu urbo estas vizitinda, la katedralo kaj ĝiaj
orgenoj, ekzemple.
Poste, jen la urbo Linz kaj ĝia bonkaraktera manifestacio:
Agrikulturistoj simple volas ke ilia lakto povu esti vendita je ĝusta
prezo, ili proponas laktoglason al ĉiuj kiuj volas en la bazaro.
Komenciĝas diskuto en la angla lingvo, ili deziras al mi bonan vojaĝon.
Ĉu mi trinkis laktoglason laŭ via opinio ?
Kun kanadana paro, ni vizitas la abatejon de la urbo Melk post la urbo
Matthausen, beleta urbo kiu hodiaŭ kaŝas sian teruran pasintaĵon.
La urbo Vieno estas la lasta aŭstria urbo post Enns kaj Grein. Daŭre
pluvegas, mi tre malfacile uzas mian ĉenelriligilon, pluvo kaj fango
eble estas la kaŭzo. Bona purigo, iom da oleo kaj ĉio reordiĝas !
Mi atingos Bratislavon trajne, kaj klopodos vane kuracigi iksodan pikon
en tri diversaj hospitaloj kaŭze de administrativaj ĉikanaĵoj, lingva
baro kaj evidenta malsincero de kelkaj kunparolantoj. Estas ege malfacile
esti kuracita kiam oni estas trapasanta fremdulo.
La bratislava gastigado estas agrabla, mi luas ĉambron en studenta
restadejo, unu tranokto kostas proksimume 11 eŭrojn. Kontraŭ tiu prezo,
mi restas du noktojn kaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi antaŭe
kontaktis, gvidas min dum du tagoj eĉ iomete nokte tra sia belega
ĉefurbo.
Je la sepa de junio, mi alvenas en Gyor en Hungario ĉe Istvan Bago,
ankaŭ li estas esperantisto. Hodiaŭ mi renkontis anglon kiu bicikladas
de Munkeno kun stranga ekipaĵo, kun nur tendo kaj saketo sur la
pakaĵportilo, jen ĉio ! Ridinda mi aspektas, kun miaj kvin pendsakoj.
Montrante al mi sian biciklon, li ridas : ĝi havas nur unu ĉenringon
antaŭe kaj du diversajn dentradetojn malantaŭe, unu je ĉiu flanko de la
rado. Kiam la vojo supreniras, sufiĉas malmunti la radon, inversigi la
flankojn de la rado kaj remunti ĝin ; Ĉu vi komprenis ? Ekvidante mian
surprizon, li precizigas al mi ke li evitas la tro krutajn vojojn.
Krome, morgaŭ li reciklados al Slovakio laŭlonge de la maldekstra bordo
de Danubo, ĉar laŭ mapoj, estas malebene inter la urbo Gyor(o)
kaj la urbo Esztergomo.
Mi pasigas ege agrablan vesperon ĉe Istvan, mi estas invitita por manĝi
tiom da ĉerizoj kiom mia stomako povas enteni. Ne necesas ripeti tion
al mi, eĉ se mi pripensis pri antaŭvideblaj sekvoj pro mia frandemo.
La irado al la urbo Tata(o) estas lacegiga. Estas varmege, 33 gradojn
je la 10-a. Miaj dudek kvin kilogramoj da pakaĵoj suferigas min en
suprenirejoj. Se la du germanoj renkontitaj en Nigra Arbaro vidus min
hodiaŭ, ili ja ne rekonus min : mi certe retrovis vespan talion, mia
biciklista pantalono malstriktas kaj tio ne malplaĉas al mi. Pri junula
talio denove, mi revas…
Mi
ekvidas hodiaŭ la bazilikon de Esztergomo, kiel interkonsentite,
Josefo estos atendanta min, sed neniu en la rendevuejo. Post
telefonalvoko, li alvenas, mi eraris, mi ne estas ĉe la bona
rondĝirejo. Tio ne gravas ! Li gastigos min dum tri tagoj, kia
afableco ! Unu el liaj amikoj, vinberkulturisto, proponas viziti
sian kelon, mi
plezure konsentas kompreneble.
Ni improvizas ĥoron kiu kantos nur unufoje : ĉi-vespere. « Por malfrua
gasto restas nur osto ! » . Oni kantas slovake, hungare, esperante kaj
france. La fama kanzono « Kavaliroj de la ronda tablo » estas en la
programo. Feliĉe morgaŭ estos dimanĉo kaj ripoztago ! Ni vizitos la
fortreson de Visegrado kaj la bazilikon de Esztergomo.
Ĉu la slovaka biero estas pli bona ol la
hungara ? Mi ambaŭ ŝatas ! Rilate al hungaraj vinoj, ili estas bonegaj.
Lundon, la dek-unuan de junio, Josefo akompanas min ĝis la bicikla vojo
al Budapeŝto. Kia simpatia familio ! Antaŭ tri tagoj ni estis reciproke
nekonatoj, sed ĉi-matene, mi bedaŭre forlasas ilin.
Jen Budapeŝto, temperaturo estas ege alta, veturiloj kaj kamionoj
timigas min, ili estas ĉie : dekstre, maldekstre, antaŭe, malantaŭe. Mi
devas senĉese min gardi pro trafiko kaj samtempe trovi la bonan
irdirekton. Feliĉe, paro da biciklantoj vidante min embarasita signas
al mi sekvi ilin. Ili bone konas la kvartalon kaj rapidas. Kvazaŭ sorĉe
jen Danubo, fore sur la vidalvida bordo, la parlamentejo.
Je la 17-a, post mallonga biciklado en la urbo, mi loĝas ĉe Anna, alia
esperantistino, kiu vizitigos al mi, nokte, la urbon, sed morgaŭ mi
nepre devos foriri : la detala vizitado de la hungara ĉefurbo okazos dum
la hejmenreiro ; mi restados tie dum tri tagoj.
Meteorologie, la nokto estis varma, kaj forlasi Budapeŝton je la 7-a
estas terure : veturiloj, busoj, kamionoj ĉie svarmas, kaj neniu
biciklisto por gvidi min ! Kaj kia varmeco !
Je la 14-a, dekstre de la vojo, mi malkovras kampadejon : neimageble !
Tie estas naĝejo, vera naĝejo, lageto kaj restoracio. Estas ege tro,
tie mi pasigos la nokton ! Mi miras pri la 100 kilometroj realigitaj en
tiu varmeco, sed fakte mi veturas ekde la 7-a, ĉi-matene.
La
tendarestro avertas min ke minacas fulmotondro, kiel preskaŭ
ĉiutage, vespere. Koncerne miajn malsekajn tukojn, lavite, sekigite,
kvazaŭ gladite ! Ek al la restoraci : gulaŝo, raguo spicita
per
papriko, du bieroj, plus morgaŭ matene, la ega matenmanĝo, inkluzive de
la tenda loko luado, kostis nur 4 700 forintojn, t.e. proksimume
20 eŭroj. Kiu proponas malplikoste ? Krome, senpaga estis la
rideto de la
du kelnerinoj !
Mi forlasas la eŭropan bicikloŝoseon numero 6, kaj mi rapidas al la
urbo Kecskemet, kie mi estas gasto de Laszlo, alia esperantisto :
nekredeble ! Miaj gastigantoj certe konkuras pri afableco.
Post
rapida vizito de la urbo, la urbodomo indas la viziton, estas
tempo por tagmanĝi, kaj poste por siesti… Laszlo decidis ke mi estas
laca : kiom ajn mi provis klarigi al li ke mi veturis nur
35 kilometrojn, mi vane parolis, la siesto estis deviga !
Poste li montras
al mi siajn genealogiajn serĉaĵojn, pri sia familio kaj pri tiu de …
Sarkozy !
Se mi bone komprenis, la familio de nia prezidento devenas de tiu regiono, cetere, la unua vic-urbestro nomiĝas… Sarkozy.
Ĉe preskaŭ ĉiuj hungaroj, oni parolas al mi, ĉefe Lacy, pri la vasta
Hungario, t.e. Hungario de antaŭ la traktato de Trianon (04/06/1920)
altrudita de la venkintaj aliancanoj. Tiu traktado deprenas du trionojn
el la teritorio de Hungario, kaj pli ol la duono de ĝia loĝantaro.
Por ĉiuj hungaranoj, tiu traktado estas simbolo de maljusteco kaj
humiligo. Ankaŭ en Slovakio kaj en Rumanio, oni longe diskutos pri tiu
temo. Ŝajnas al mi ke la historio ne rakontiĝas sammaniere je ĉiu
flanko de la limo. « Vero ĉi-flanke, eraro aliflanke ».
Mi plu vojos, ĉiam sub varmega suno, al Szeget. Ĝis revido Lacy, kisojn
al lia edzino kaj ek al Kiŝkunhalaŝ kie atendas min alia esperantisto,
Istvan Barkànyi. Ni rendevuis je la 14-a ĉe la akvoturo, sed en la urbo
2 akvoturojn mi vidas, feliĉe, precizaj estas la klarigoj de Istvan, kaj
mi estas evidente rekonebla kun miaj 5 pendosakoj, je la fiksita horo
ni renkontiĝas.
Ĉu mi refoje insistos pri la eksterordinara akcepto de ĉiuj tiuj
hungaraj familioj ? Mi miras kaj sentas min iom konfuzita antaŭ tia
afableco.
Estas sabato, la 16-an de junio, kaj la fino de la lernojaro. Ĉiuj
gelernantoj renkontitaj en la urbo estas elegante vestitaj : blanka
ĉemizo, nigra pantalono, aŭ por la knabinoj, jupo. Ĉiuj iras al la
mezlernejo, iuj kun florbukedo, aliaj kun kukoj, kaj ĉiuj estas
akompanataj de siaj gepatroj, frato(j), fratino(j), onklo(j)…
Baldaŭ okazos la disdono de la premioj. En Francio oni tiel faris antaŭlonge, sed mi neniam estis premiita, aŭ mi forgesis.
Poste ni vizitos la bazaron, mi bone ŝatas bazarojn; tie estas fruktoj, legomoj, floroj, viandon kaj eĉ fiŝaĵojn !
Dimanĉon, alia esperanta paro, Agnes kaj Paul, invitas min, la
tago tro rapide pasas, bona estas la vino, ankaŭ la biero kaj la
palinko, Paŭlo, mi tre ŝatas ĝin sed ne ripetu !
Lundon, alia esperanta familio gastigas min, la familio Vago, ili konas
Bretonion kaj mian urbon : Lorient. Ili restaŭras domon, kia belega
domo estos kiam la laboroj de Heraklo estos finitaj.
Mardon, mi forlasis geamikojn el Kiŝkunhalaŝ. Mi nun devas dankegi vin
pro via varmkora akcepto, via afableco. Kun vi, mi malkovris landon
plenan de tradicioj, riĉan kaj diversspecian gastronomion, kaj vinojn
tute simple bonegajn. Ankoraŭ dankon.
Jen Szeget, ankaŭ belega urbo, agrabla kampadejo laŭlonge de la rivero
Tibisco (Tiza), ĝia naĝejo kun akvo nature varma, resume la
feliĉo. Sed terura fulmotondro trapasas je la 21-a nokte, mi decidas
ekpreni mian tendon. Mi malcedas kaj eltenas ĝin dum 2 horoj, malfelice
elementoj el arkaĵoj de la tendo rompiĝas, sub la pluvo evidente !
La venontan matenon, holandano segas sian sunombrelan piedon por fari
improvizitajn kuplilojn, germano tra la urbo veturigas min per aŭto por
aĉeti kelkajn aferojn por urĝoriparado.
Estas varmege, tukoj rapide sekiĝas. Pro varmeco, danĝera trafiko kaj
laceco, mi decidas restadi en Hungario, mi iros norden en Rumanion. Do
mi trapasis la urbojn Orshaza, Debrecen kaj Mateszalka. Hieraŭ mi biciklis
dum 140 kilometroj kaj mi estas laca, mi ne havas kuraĝon por serĉi
kampadejon.
Bonege, jen hotelo, 50 eŭroj nokte ! Ĉambro multekostas ĉi-tie. Mi estos la sola kliento tiun vesperon.
Tablen je la sepa, la scivolema mastro dronas en enuo, li deziras paroli : « Ĉu germano vi estas ? » « Ne », « Ĉu anglo eble ? » « Ne, franco,
Atlantikan Oceanon, ĉu vi konas ? »… , « Jes, per biciklo ».
Nekredeble, se mi dirus al li ke mi biciklis el la luno, estus la sama
afero mi opinias ! Li rigardas min kun malfermita buŝo.
« Ĉu vi vizitos Tokajan regionon ? Atentu pri grimpoj ! »
« Ne Tokajon », « sed kien vi biciklos morgaŭ ? » « En Rumanion »
« Mi ne ŝatas rumanojn », kaj li parolas pri supozaj rumanaj
malbonaĵoj. Mi jam aŭdis tiujn malĝentilajn paroladojn. Fakte mi timis
diri mian veran vojon sed miaj rumanaj geamikoj ne komprenos tiun
konduton kaj kial mi devus kaŝi mian rumanan konataron ?
La 26-an de junio post 102 kilometroj hodiaŭ, post 60 tagoj tra
Eŭropo, post 44 biciklaj tagoj kaj ne trapikiĵo ! mi alvenas feliĉa en
Negresti-oas (Rumanio).
Ĉio estas en ordo ! Por doni anekdoton, mi perdis pli-malpli 10 kilogramojn. Miaj geamikoj atendas min fronte al la liceo. Estas la komenco de nova aventuro en regiono de Oas, Maramures kaj Bukovino.