16-a

 

BORDOZO - PARIZO

 

Junio 2004

 
Cirilo...

 

 

 

  

En 2004 mi decidis partopreni je Bordozo - Parizo Rajdekskursantoj (BPR). Temis pri mia unua longdistanca defio kaj mi elektis la plej facilan tempo-amplekson, la kategorion de 59 horoj (kune kun 409 aliaj partoprenantoj), dum en 35 horoj (KAT35) estis 814 partoprenantoj kaj 306 en KAT27.

 

Ekzistas teorio pri 10%. Ekzemple, por sportevento de 622 km, oni antaŭe trejniĝu 6220 km. Pro tendonito en februaro, mi de la komenco de la jaro biciklis nur 2200 km sed plurfoje realigis longajn distancojn (pli ol 200 km en diurno) kaj ankaŭ noktajn veturadojn. Mi do sufiĉe fidis miajn kapablojn.

 

Mi partoprenis per nova biciklo, kiun mi akiris en aprilo. Mi merkrede trajnis al Bordozo. Mi gastis 15 km for, ĉe esperantistoj, kiuj aperas en Pasporta Servo: Marcel kaj Claudine. Tiuj PS‑anoj estis pli ol afablaj al mi kaj mi profitas tiun raporton por plian fojon dankegi ilin. Marcel antaŭe bicikle konkursis amatore kaj Claudine spertas pri preparado de manĝaĵoj por biciklistoj. Marcel venis atendi min en Bordozo kaj veturigis min kaj mian biciklon per aŭto.

 

Ĵaŭde, mi biciklis al la startejo por akiri miajn fram‑ kaj stiril‑numerplatojn, same kiel mian kontrolkarton kaj por rezervi manĝon por mia alveno je la 1a kontrolejo (K1) survoje. Vespere, Claudine preparis pastaĵojn por havigi rezervajn fortojn al mi. Ŝi ankaŭ aĉetis por mi multajn energiajn cerealaĵojn kaj sukeraĵojn por kunporti survoje. Estis tiom multe da, ke mi bezonis eĉ ne duonon el ili!

 

BPR 2004Mi jaŭde vespere enlitiĝis tro malfrue, je la 23a. Plie, mi suferis kapdoloron pro sunfrapo dum la tago malgraŭ surhavo de kaskedo. Pro tio kaj pro nevoziĝo mi apenaŭ dormis. Vendredon mi ellitiĝis je la 3a45. Marcel ellitiĝis je la 4a matene kaj post matenmanĝo li aŭtigis min al la startejo. Certe, post tiom da afablaĵoj kaj bonkorecaĵoj, mi sentis, ke mi ne havas la rajton malsukcesi la defion. Kiam mi alvenis en la startloko je la 5a kaj sentis la etoson, instante mildiĝis mia kapdoloro. Mi havis duan matenmanĝon ĉe la startejo, kiun inkluzivis la aliĝprezo de la defio. Je la 5a45 mi estis jam en la longa vico de la partoprenantoj pretaj por starti. Mia kontrolkarto estis jam stampigita post kontrolo de miaj biciklaj prilumigiloj far la prikuradaj komisaroj.

 

Ni ne startis je la 6a sed je 10 mn pli malfrue. Tiam tute finmalaperis mia kapdoloro. Marcel restis ĝis la starto kaj poste sukcesis 3‑foje rekapti min per aŭto en diversaj lokoj en Bordozo cele foti kaj kuraĝige saluti min. Dum pli ol 50 km ni ĝuis motorciklistan eskorton, kiu sekurigis ĉiujn vojkruciĝojn. Laŭ la konsiloj de Ivo, BEMI‑sekretario, mi estis en la tutunuaj lokoj por ke mi poste, kiam mi estos preterpasata, povu elekti grupon je mia nivelo. Mi tamen tro penis kaj aperis doloroj ĉe la liva genuo, tiu, kiu en februaro suferis tendoniton. Tio faras, ke ĉiuj preterpasis min sen ke mi povu "kroĉiĝi al ajna vagono" (sen kapabli sekvi iun ajn grupon). Mi tamen ne bedaŭras, ĉar mi poste eksciios, ke en Libourne (km 31) okazis falo. La kialo estis blanka linio disiganta aŭtotrakon de biciklotrako, kiu subite transformiĝis al mureto 10 cm alta. Oni ankaŭ diros al mi, ke unu el la vunditoj sukcesis atingi Parizon kun grava vundo ĉe la ripoj.

 

BPR 2004Estis nebuleto sed en Ruelle (1a kontrolejo, km 140), apud Angoulême, jam estis suno kaj forta varmo. Mi tie alvenis inter la lastaj. Dank' al mia rezervo mi tie manĝis kaj ripozis. Mi ankaŭ ŝmiris mian genuon per kontraŭinflama pomado. Mi poste pli bone fartis sed tamen bone priatentis uzi rapidumojn, kiuj ne devigas min tro forte premi la pedalojn. Tamen, la itinero estis tre laciga, ĉar senĉese supren malsupren.

 

En la dua kontrolejo (K2), en L'Isle Jourdain (km 233), mi alvenis je la 21a30. Mi estis lasta sed al mi ne gravis, ĉar mi havis planon. Dum kvazaŭ ĉiuj ĉirkaŭ ĉi tie haltis por dormi ĉu en hoteloj ĉu en helpveturiloj akompanantaj, mi celis iri ĝis la tria kontrolejo, kie eblos ripozi en amasdormejo. Sciante, ke la kontrolejo malfermiĝos nur je la 5a (sed oni diris al mi, ke la kontrolistoj ĉeestos jam je la 4a), ne necesis iri rapide. Do, en L'Isle Jourdain mi "ĝuis la vivon". Mi parte spektis stratkoncerton, mi telefonis al familianoj kaj maldiligente surmetis varmajn kaj reflektajn vestaĵojn por la nokta veturado. Dume, mi miris pro la alveno de tri aliaj partoprenantoj. Mi do ne estis la tutlasta.

 

BPR 2004Estis jam preskaŭ la 23a kiam mi restartis de K2. Iuj ne kredis, ke mi foriros en la nokton dum al mi estis en tio nenio eksterordinara. Unue, mi biciklis sola en la nokto. Poste preterpasis min kvin biciklantoj, "kies radon mi sukcesis kapti". La bona afero estis, ke ilin sekvis helpaŭto, kiu de malantaŭe ege prilumigis la vojon por ili. Tio daŭris 30 km antaŭ ili decidis serĉi kampon por dormi. Mi do estis denove sola kaj iom post iom estis laciĝanta, ĉar la vojo daŭre iris supren malsupren senĉese. La 30 lastaj km estis teruraj. Mi mense nombris ilin unu post la alia. En K3, en Martizay (km 311, duondistance), mi alvenis je la 4a15. La kontrolistoj jam estis surloke kaj eblis manĝi sandviĉojn, fruktojn, cerealaĵojn, ktp. Mi manĝis, trinkis kaj ripozis antaŭ iri al la dormejo je la 4a45. Mi ekmalkontentiĝis, ĉar mi eksciis, ke la dormejo malfermiĝis antaŭ la kontrolejo, fakte jam la tutan tagon. Mi povintus alveni pli frue, unue dormi kaj nur poste stampigi mian kontrolkarton. Estis malmultaj matracoj sed restis unu por mi. Plie, je la 5a, iuj homoj jam ellitiĝis por daŭrigi al Parizo. Feliĉe, ke mi kunportis mian dorsosakan littukon, ĉar ne disponeblis kovriloj. Mi estis tiom laca, ke mi dormis kun miaj malpuraj vestaĵoj.

 

Mi dormis ĝis la 11a, ŝanĝis vestaĵojn sed ne duŝiĝis por ne malŝpari tempon. Mi reiris al la kontrolejo, kie mi denove manĝis kaj restartis nur je la 12a. Tio signifas, ke ĉiuj, kiuj dormis en K2 jam atingis K3 kaj eĉ preterpasis ĝin. Mi denove estis en la tutlastaj! Sed ne gravis, ĉar temas nur pri kontraŭhorloĝa kurado, laŭ ĝia vera senco, tio estas, ke necesas alveni antaŭ la tempolimo. Mi sciis, ke mi almenaŭ situis antaŭ KAT 35, kiu startis hodiaŭ sabate je la 6a kaj ankaŭ antaŭ KAT 27, kiu startos hodiaŭ je la 14a. Ĉiuj kategorioj devante alveni plej maksimume morgaŭ dimanĉe antaŭ la 17a.

 

Mi do denove biciklis sola. Subite, vokis min iuj biciklistoj starantaj ĉe helpveturilo. Temis pri teamo el Manosque (en Suda Francio). Ili diris, ke ili havas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn pli ol necese kaj proponis al mi kaj al iu alia biciklisto malpezigi la kamioneton. Mi do helpis ilin. Mi poste veturis kun ili. Estis bona afero, ĉar la kamioneto atendis nin post ĉiu 20a/25a km por disponigi al ni malvarmetajn trinkaĵojn. Tiel okazis ĝis K4, en Noyers sur Cher (km 372), kie mi ripozis 5 mn dum la aliaj tuj daŭrigis.

 

BPR 2004Mi denove estis sola. Daŭris la deklivoj ĝis Romorantin kaj la eniro en la arbaregon Sologne, kiu tute ebenas. Mi alvenis en K5 en Salbris (km 434) el inter la tutlastaj el KAT59 je la 19a40. La kontrolo okazis en granda sporthalo. Mi miris, ĉar mi estis la unua por akiri liton, fakte tatamon. Feliĉe, ĉar estis malmultaj tatamoj, ĉar samtempe okazis alia sportevento kaj ties partoprenantoj "ŝtelis" kelkajn tatamojn. Dum mi manĝis en la granda halo, mi denove miris vidi la alvenon de la biciklistoj, kun kiuj mi veturis nokte. Kial do ili alvenis post mi? Ili klarigis, ke ili loĝas en apuda vilaĝo, estas terkultivistoj, dormis hejme kaj zorgis pri la kampoj kaj la bovinoj. Ili nun pretis daŭrigi la iradon tuj. Mi denove ne duŝiĝis kaj rekte iris dormi je la 22a. Iom post iom pleniĝis la dormejo. Pro la manko de tatamoj, ĉirkaŭ noktomezo mi konstatis, ke biciklisto ŝtelis loketon sur mia tatamo. Mi ja preferintus biciklistinon!

 

Mi ellitiĝis dimanĉe je la 5a. En la manĝejo estis multaj homoj kun reflektaj ŝultrozonoj. Alvenis KAT35. Iuj manĝis, aliaj surtable dormis la kapon en la brakoj aŭ kuŝe sur benkoj. Mi manĝis kaj reekiris je la 6a. Iomete malvarmis. Mi kaptis grupon kaj ne nur sekvis ĝin sed ankaŭ gvidis de temp' al temp'. Estis ebene ĝis la eliro el la arbaro, ĝis la rivero Luaro, kies trapaso kutime signas la eniron en Nordan Francion. Poste reaperis malmultaj deklivetoj, pli facilaj ol la antaŭaj.

 

BPR 2004Mi celis atingi K6, la lastan kontrolejon, antaŭ preterpasos min KAT27. 10 km antaŭe (km 540), je la 10a15, ĝi preterpasis min. Ili veturis je pli ol 35 km/h, ŝajne senpene. Mi sekvis ilin 2 mn sed rapide rezignis. Malantaŭe sekvis aro da helpveturiloj. Mi poste ekscios, ke temis pri malfrua grupo. La unuaj el KAT27 dumnokte trapasis Salbris (K5) dum mi dormis. Ili estis tiom streĉitaj kaj nervozaj, ke la kontrolistoj apenaŭ povis stampigi ilian kontrolkarton sed tute ne kapablis registri iliajn nomojn sur listo. Mi atingis Autruy sur Juine, la lastan kontrolejon (K6, km 550) je la 11a15.

 

En la tutlastaj km prezentiĝis kvin‑ses krutaj deklivoj sed mi facile venkis ilin, ĉar "mia rajdbesto jam flaris la alvenlinion". Ĉi tiu prezentiĝis je la 15a. Tiel, enkalkulante la malfruan starton de Bordozo, mi bezonis malpli ol 57 horoj por bicikli 630 km (okazis iu kromiro dumvoje pro surstrataj prilaboroj). Sed je la alveno necesis vicumi 20 mn antaŭ doni la kontrolkarton. Plie, ili ne konsideris la 10 mn‑an malfruon je la starto. Mia oficiala tempo do estas 57h26 el maksimume 59 por 622 km.

 

Mi tre ŝatis tiun eventon. La vojo estis tre bone indikita dank' al farbitaj sagoj surŝoseaj. Eĉ nokte ne necesis konsulti la vojfolion. La malbona flanko estis la manko de kuŝlokoj en Martizay kaj Salbris. Ivo diris al mi, ke li ne plu volas partopreni tiun eventon pro la tromulto de sekvantaj helpveturiloj. Estas vere, ke en ĉiuj kategorioj estas multaj helpveturiloj. Oficiale, ili rajtas helpi la biciklistojn nur je ĉiuj kontrollokoj kaj iri de kontrolloko al kontrolloko per aliaj vojoj. Nur nokte ili rajtas uzi la saman itineron. Fakte, multaj ne respektis tiun regulon kaj surveturis la saman vojon. Sed tio tute ne ĝenis min kaj mi volonte denove partoprenos tiun eventon, eble en KAT35. Mi nur bedaŭris, ke mi estis sola de mia klubo. Mi imagas se ni estus minimume 3 BEMI‑anoj, kiel mi povintus iri pli rapide, nin interŝanĝante de tempo al tempo ĉe la kapo de la grupo por "tiri" la aliajn kaj protekti ilin kontraŭ la vento.

 

 

 

 

BPR   Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^