"Bordeaux -
Paris Randonneurs"
(BPR), tio estas Bordozo - Parizo Ekskursantoj,
okazas post ĉiu
dua jaro, alterne kun Bordozo - Madrido. Temas
pri
eksa profesia konkuro nuntempe rezervita al cikloturistoj.
Estas longdistanca defio aŭ, alivorte, maratono. Entute estas
622 km por bicikli en tri
diversaj tempolimoj
laŭ la elektita kategorio: 59, 35 aŭ
eĉ nur 27 horoj.