FRANCIAJ  SAGOJ
 
Flèches de France
  
  

20 Franciaj Sagoj
 
  
Prezento         Regularo          Itineroj
 
Tempo-kalkulilo          Aliĝilo          BEMI-Rezultoj

 
 
 
La Franciaj Sagoj, "Flèches de France" en la franca, estas tiel nomataj "permanentaj ekskursoj" organizataj de Audax Club Parisien, kiu ankaŭ organizas la faman maratonon Parizo‑Bresto‑Parizo.

20 Franciaj Sagoj La celo estas bicikli inter la Francia ĉefurbo Parizo kaj unu el 20 eblaj urboj je la periferio de Francio, kiel Strasburgo, Marsejlo, Bordozo, Bresto, Kalezo... La direkto estas libera: ĉu de aŭ al Parizo.

Eblas realigi la Sagojn laŭ tri malsamaj kategorioj. En la plej facila kategorio, eblas elekti inter 2 konsilitaj sed ne devigaj itineroj (nur iuj kontrollokoj estas trapasendaj) kaj necesas bicikli minimume 80km diurne, sendepende de la distanco sed ankaŭ sen kalkuli pri viaj propraj kromiradoj kompare al la oficialaj itineroj. En la du aliaj kategorioj estas nur unu deviga itinero nepre respektenda de la starto ĝis la alveno kaj la minimuma rapideco dependas de la distanco.

Necesas anticipe mendi kontrolkarton de la Sago realigota. Survoje, iuj kontrollokoj estas nepre trapasendaj. Tiam necesas akiri stampon de iu komerco aŭ entrepreno (bazaro, urbodomo, turismoficejo, benzinejo, trinkejo, ktp...) kun mencio de la urbonomo sur la kontrolkarton. Kiam ne eblas akiri stampon (nokte, dimanĉe en vilaĝoj,...) eblas sendi poŝtkarton al la organizanto.

Eblas plurfoje realigi iujn Sagojn, ĉu sole, ĉu grupe. Fine de la sezono, la 31an de septembro, ĉiu resendu siajn uzitajn kontrolkartojn (ĉiu karto validas 3 jarojn) al la organizanto, kiu validigas ilin kaj ordigas la klubojn laŭ la kvanto da realigitaj kilometroj.

Post realigo de iu Sago, eblas akiri medalon, kiun oni anticipe mendu samtempe ol la kontrolkarton. Post realigo de la 20 malsamaj Sagoj, en ajna kategorio kaj itinero, la partopreninto senpage ricevos grandan medalon.


Itineroj
 






Prezento         Regularo          Itineroj
 

Tempo-kalkulilo          Aliĝilo          BEMI-Rezultoj

 
 
 
^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^