FRANCIAJ  SAGOJ
 
Flèches de France
   
   
20 Franciaj Sagoj
 
 
Prezento          Regularo          Itineroj
 
Tempo-kalkulilo          Aliĝilo          BEMI-Rezultoj
 
 
  
 
REGULARO
de la FRANCIAJ SAGOJ
 
 
 
ARTIKOLO 1:

La Franciajn Sagojn organizas, kontrolas kaj validigas la komisiono pri la Franciaj Sagoj de Audax Club Parisien.


 

 
ARTIKOLO 2:

La Franciaj Sagoj estas realigeblaj en iun aŭ alian direkton, laŭ unu el la du proponitaj itineroj:

 
- Klasika itinero.
 
- Turisma itinero.
 
Jen la Franciaj Sagoj:
 
 De Al Klasika Turisma
PARIS CALAIS 303 km 303 km
PARIS LILLE 261 km 275 km
PARIS CHARLEVILLE 255 km 242 km
PARIS STRASBOURG 505 km 489 km
PARIS MONTBELIARD 443 km 476 km
PARIS BELLEGARDE 563 km 573 km
PARIS BRIANCON 771 km 772 km
PARIS NICE 960 km 973 km
PARIS MARSEILLE 911 km 941 km
PARIS PERPIGNAN 983 km 989 km
PARIS LUCHON 871 km 879 km
PARIS HENDAYE 904 km 906 km
PARIS BORDEAUX 585 km 623 km
PARIS LA ROCHELLE 474 km 481 km
PARIS NANTES 419 km 423 km
PARIS BREST 607 km 623 km
PARIS LE MONT ST MICHEL 328 km 333 km
PARIS CHERBOURG 388 km 402 km
PARIS LE HAVRE 220 km 224 km
PARIS DIEPPE 171 km 184 km
 
La distancoj estas nur indikaj. Estas konsiderataj tiuj indikitaj sur la vojplanoj liveritaj okaze de la aliĝo.

 

 
ARTIKOLO 3:

La partoprenontoj laŭvole elektas la Sagojn. Ĉi tiuj povas okazi iam ajn en jaro. La konsiderata jaro por la validigo kaj la laŭreato‑listo etendiĝas de la 1a de oktobro antaŭajare ĝis la 30a de septembro.

 

 

ARTIKOLO 4:

Tiuj ekskursoj estas malfermitaj al ĉiu cikloturisto kun licenco ĉe ajna klubo aŭ federacio. Ĉiu partoprenanto estu asekurita je civila respondeco, aŭ pere de sia federacio, aŭ pere de propra asekuro. La ekskursojn eblas realigi sole aŭ grupe, sur maŝinoj movataj ekskluzive per la muskola forto.

 
Neplenaĝuloj sub 18 jaroj kunsendu gepatran rajtigilon liberantan la respondecon de Audax Club Parisien.
 

 

ARTIKOLO 5:

Ĉiu cikloturisto deziranta realigi iun Francian Sagon petu aliĝon kaj sendu la aliĝkotizon al la respondeculo minimume 15 tagojn antaŭ la planita starto.

 

 

ARTIKOLO 6:

Iu kvanto da kontrollokoj estas indikita. La partoprenantoj DEVIGE kontrolmarkigu sian vojkarton per surmeto de stampo mencianta la urbonomon. Okaze de neeblo akiri stampon, oni sendu al la responcedulo pri la Franciaj Sagoj poŝtkarton kiu indikas la sagonomon, la kontrollokon, la daton kaj la horon de la trapaso, same kiel la familian nomon, la propran nomon kaj la klubon de la partoprenanto.

 
Manko de unu kontrolo aŭtomate igas ne‑validon.
 
La aliĝintoj ricevos en oportuna momento ĉiujn informojn ĉi‑rilate. Neniu escepto pri la kontrollokoj estos akceptata.
 
La vojkartoj  validas tri jarojn ekde la aliĝojaro.
 
Eblas nuligi aliĝon per resendo de la vojkarto virga. Estos monredono nur por la medalo.
 
 

ARTIKOLO 7:

La Sagojn eblas realigi laŭ tri kategorioj: Oro, Arĝento aŭ Bronzo.

 
La itineroj inter la kontrollokoj estas konsilataj sed ne devigaj, escepte por la kategorioj Oro kaj Arĝento, kiujn oni povas realigi nur laŭ la klasikaj itineroj kaj DEVIGE laŭ la itinero sendita de Audax Club Parisien. La minimuma averaĝa rapideco laŭ la elektita Sago dependas de ties longeco:
 
Sago Kategorio
Oro
Kategorio
Arĝento
de 100 ĝis 250 km 25 km/h 20 km/h
de 251 ĝis 400 km 24 km/h 19 km/h
de 401 ĝis 550 km 23 km/h 18 km/h
de 551 ĝis 700 km 22 km/h 17 km/h
de 701 ĝis 850 km 21 km/h 16 km/h
de 851 ĝis 999 km 20 km/h 15 km/h
 
En la kategorio Bronzo, estas postulata averaĝa distanco de minimume 80 km diurne, kia ajn la Saga distanco.
 
 
 
ARTIKOLO 8:

La Sagoj en la kategorioj Oro kaj Arĝento estas rezervitaj al cikloturistoj pli aĝaj ol 18 jaroj. Ĉi tiuj anoncu okaze de sia aliĝo la lokon, la daton kaj la horon de sia starto. Ĉia modifo de la starto‑dato kaj ‑horo estu indikita 48 horojn antaŭ la planita starto al la respondeculo pri la Sagoj, sub puno de nuligo de la validigo.

 
Sekretaj kontroloj povos okazi ĉe la starto kaj dumvoje.

 

 
ARTIKOLO 9:

La Sagoj en la kategorio Bronzo estas konsiderataj kiel permanentaj ekskursoj. La partoprenontoj ne estas devigataj anonci sian startodaton.

 
  

 
ARTIKOLO 10:

Ĉia fraŭdo aŭ fraŭdprovo igas vivdaŭra eksigo ĉe ĉiuj Franciaj Sagoj.

 

 

ARTIKOLO 11:

La Franciaj Sagoj estas nure cikloturistaj, la konkurantoj estas konsiderataj kiel en persona ekskurso kaj la respondeco de la organiza klubo neniel povos esti agnoskata. Ni ne povas tro konsili al la partoprenantoj esti taŭge asekuritaj kaj respekti la policajn kaj pritrafikajn regulojn.

 
 
  

ARTIKOLO 12:

Por noktaj iradoj, la maŝinoj surhavu fiksajn lumĵetilojn antaŭan kaj malantaŭan sufiĉe potencajn.

 
Estas DEVIGE surhavi reflektan vestaĵon aŭ ŝultrozonon. Ĉiu malrespekto kontraŭ tiuj reguloj konstatata okaze de kontrolo igas la Sagon ne valida.
 
Cetere, etas konsilate surhavi helajn vestaĵojn, reflektajn striojn dumnokte kaj kaskon.
 

 
ARTIKOLO 13:

Pokaloj donacotaj definitive de la URBA KONSILANTARO de PARIZO kaj de AUDAX CLUB PARISIEN estas konkure proponataj inter la partoprenantaj kluboj. Trofeo de la Franciaj Sagoj estos konfidita por unu jaro al la klubo havanta la plej grandan kvanton da partoprenintoj, kiuj finis la ciklon de la dudek Sagoj en la jaro. La validigoj, la medaloj, la laŭreato‑listo estos donataj okaze de la jarfina premio‑disdono.


 

 
ARTIKOLO 14: La medalo (Ora, Arĝenta, Bronza) de la realigita Sago estos gravurumita je la nomo de la partopreninto kaj numerigita.
 

 
ARTIKOLO 15:

Plateto estos atribuata de Audax Club Parisien al ĉiu konkurinto, kiu realigis la 20 Sagojn sen tempolimo, sen diskriminacio pri kategorio kaj direkto.

 

 

ARTIKOLO 16:

La Sagojn eblas realigi plurfoje en ajnan direkton.

 
Ili ĉiufoje estas kalkulataj por la atribuo de la trofeo.

 

 
ARTIKOLO 17:

Kiel ĉe la aliaj eventoj far Audax Club Parisien, la Franciaj Sagoj ne estas kumuleblaj kun aliaj eventoj.


 

 
ARTIKOLO 18:

Aliĝo kaj starto ĉe Sago implicas de la koncernato senrezervan akcepton de tiu ĉi regularo.


 

 
ARTIKOLO 19: La komisiono pri Franciaj Sagoj de Audax Club Parisien prijuĝos, sen ajna ebla apelacio, la kontestatajn kazojn ne elvokitajn de tiu ĉi regularo.

 

Aliĝoj kaj Validigoj:
 
S-ro Jean Pierre PENDU
"FLÈCHES de FRANCE"
16 rue des Prés
95260 MOURS
Francio
Tel. : 01 34 70 29 46
Retpoŝto : jp.pendu(ĉe)audax-club-parisien.com

 
Aliĝo: 4,00 €          Eventuala Medalo: + 7,00 €
 
Estos atribuita neniu medalo se oni ne pagis ĝin samtempe ol la aliĝon.
 
 
 
 
Noto de la tradukinto:
 
Kiel legeblas en la 2a artikolo, "La distancoj estas nur indikaj. Estas konsiderataj tiuj indikitaj sur la vojplanoj liveritaj okaze de la aliĝo." Jen tabelo kun la nuntempaj ĝisdatigitaj distancoj:
 
Sagoj al / de Turisme Klasike Sume
Calais 303 303 606
Lille 275 260,5 535,5
Charleville 242 255 497
Strasbourg 489 505 994
Montbéliard 476 443 919
Bellegarde 573 563,5 1 136,5
Briançon    771 *    771 * 1 542
Nice 973 960 1 933
Marseille 941 911 1 852
Perpignan 996 990 1 986
Luchon 879 871 1 750
Hendaye 906 899 1 805
Bordeaux 623 585 1 208
La Rochelle 481 465 946
Nantes 423 419 842
Brest 623 607,5 1 230,5
Le Mont Saint Michel 333 328 661
Cherbourg 402 388 790
Le Havre     224 ** 220 444
Dieppe 184 171 355
SUMO 11117 10915,5 22032,5
 
 
 
* Briançon turisme kaj klasike : 772 km kiam la montpasejo Galibier estas fermita pro neĝo (7 monatojn jare, de novembro ĝis majo).
 
** Le Havre turisme : 227 km kiam la ponto Normandie estas malpermesita al biciklistoj pro troa vento.

 
 
  
 



Prezento          Regularo         Itineroj
 
Tempo-kalkulilo          Aliĝilo          BEMI-Rezultoj

 
 
 
^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^