Francia Sago

Le Mont Saint Michel  Turisme


Blazono de Mont Saint Michel

 
 
 
 FS-Mont Saint Michel   FS-itineroj  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^
 
 

Klaku al la fotoj se vi volas pligrandigi ilin.
Por reveni al ĉi tiu paĝo,
uzu la funkcion "antaŭa paĝo" de via TTT-legilo.
 
 
Simboloj ĉe la fotoj:
(>)  Je la ira itinero, al Dieppe.
(<)  Je la revena itinero, al Paris.
(=)  Proksime de la itinero(j), maksimume 100 metrojn for.
(+)  Apud la itinero(j), necesas kromiri.
 
     
Paris  (Kontrolo)
  
Restoracio "Au pied de Cochon"Startloko, restoracio "Je la Porkopiedo",
en la centro de Parizo.

Pli da fotoj pri la Start-/Alvenloko
(Por poste reveni al ĉi tiu paĝo, uzu la funkcion "antaŭa paĝo" de via TTT-legilo)

 

 
Preĝejo Saint Germain l'Auxerrois(=)  Preĝejo Saint Germain l'Auxerrois, Rue de l'Amiral Coligny, fronte al la Kvadrata Korto de la muzeo Louvre.

 
 
Mezepoka Louvre  Kvadrata Korto
(>)  La Kvadrata Korto, la plej orienta kaj plej malnova parto de la reĝa palaco Louvre (nun fama muzeo), plena dum la mezepoko, malplena nuntempe.

 
 
Louvre kaj piramido  Louvre, piramido kaj triumfarko
(>)  La muzeo Louvre kaj ĝia piramido meze de la Korto Napoleono limigita de la triufarko Carrousel.

 
Louvre kaj piramido  Muzeo Louvre sub la piramido

(>)  La piramido utilas kiel enirejo de la muzeo.

 
 
Triumfarko Carrousel  Triumfarko Carrousel
(>)  Triumfarko Carrousel (Karuselo), rigarde al la muzeo Louvre kaj al la piramido.

 
Triumfarko Carrousel  Triumfarko Carrousel
(>)  Triumfarko Carrousel
(Karuselo), rigarde al la parko Tuileries.
 
 
Parko Tuileries  Parko Tuileries
(>)  Parko Tuileries (Tegolejoj), rigarde al la muzeo Louvre.

 
Parko Tuileries  Parko Tuileries
(>)  Iuj el la statuoj disigitaj en la parko kaj granda cirklo, kiu ĉiusomere staras en la parko, ĉe strato Rivoli.

 
 
Strato Rivoli  Statuo Johana de Arko
(>)  Rue de Rivoli, strato flanke de la parko Tuileries kun unu trotuaro ŝirmita de arkoj sub domoj ; Statuo de Johana de Arko, mita virgulino liberiginta Francion de la angla okupacio (je la angulo de place des Pyramydes).


 
Preĝejo Madeleine
(> < =)  Preĝejo Madeleine (place de la Madeleine).

 
 
Reĝa Palaco  Reĝa Palaco
(<)  Eksa reĝa palaco, nun ŝtata konsilistarejo kun longa ĝardeno interne...
Reĝa Palaco  Reĝa Palaco
...kaj modernaj artaĵoj (1 rue de Valois).
 
 
metrostacia enrirejo
(<)  Modernarta enirejo de la metrostacio Palais Royal, flanke de la reĝa palaco (place Colette).
 
 
Place Vendôme  Place Vendôme
(> < =)  Placo Vendôme kun statuo de Napoleono sur kolono kaj la luksa hotelo Ritz (dormĉambroj de 700 ĝis 12000 € nokte).
 
 
Preĝejo Saint Roch(<)
Preĝejo Saint Roch
(296 rue Saint Honoré)
 
 
Pola preĝejo  Papa busto
(<)  Pola preĝejo (263 bis rue Saint Honoré), kun busto de la pola eksa papo Johano Paŭlo la 2-a ĉe la enirejo.

 
 
Placo Concorde  Placo Concorde
(>)  Placo Concorde (Akordo), kun fontanoj ambaŭflanke de obelisko el Egiptia templo en la centro kaj stilaj konstruaĵoj en la fono.

 
Placo Concorde  Avenuo Elizeaj Kampoj
Sur la placo Concorde, rigardo al la ejfel-Turo kaj al la avenuo de Elizeaj Kampoj kun ĉevalaj statuoj ambaŭflanke kaj triumfarko en la fono.

 
 
Ponto Concorde
Barĝo venanta de sub ponto Concorde.

 
 
Nacia asembleo
Nacia asembleo, unu el la du parlamentaj ĉambroj, kie estas decidataj la Franciajn leĝojn (je la suda ektremaĵo de ponto Concorde).

 
 
Domego  Domego
(=)  Bela domego, 25 quai Anatole France.

 
 
Muzeo Orsay  Muzeo Orsay
(=)  Muzeo Orsay, eksa stacidomo transformita en muzeon pri impresionistaj pentraĵoj, quai Anatole France, angule de rue de Solferino.

 
 
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, 37 quai d'Orsay, adreso de kiu venas ĝia kromnomo, Le Quai d'Orsay (La Riverbordo Orsay), foje eĉ nur Le Quai (La Riverbordo).

 
 
Ponto Aleksandro 3-a
Ponto Aleksandro 3-a (Pont alexandre III), la plej bela ponto de Parizo, konstruita por la universala ekspozicio en 1900. Ĝi estis konstruita por simboligi la amikecon inter Francio kaj Rusio, pro tio la nomo de la tiama caro.
 
 
Ponto Aleksandro 3-a  Ponto Aleksandro 3-a
Ponto Aleksandro 3-a, orientflanke almonte, rigarde al la ekspoziciejo Granda Palaco, okcidentflanke alvale, rigarde al la
ekspoziciejo Malgranda Palaco, super vizitboato.
 
Ponto Aleksandro 3-a  Ponto Aleksandro 3-a
En la centro de Ponto Aleksandro 3-a, blazonoj de Imperia Rusio almonte kaj de Parizo alvale
, videblaj nur de sur la rivero.
 
Ponto Aleksandro 3-a  Ponto Aleksandro 3-a
Statuoj sur Ponto Aleksandro 3-a
.
 
Ponto Aleksandro 3-a  Ponto Aleksandro 3-a
Statuoj sur Ponto Aleksandro 3-a
.
 
Ponto Aleksandro 3-a  Ponto Aleksandro 3-a
Statuoj sur Ponto Aleksandro 3-a
.
 
Granda Palaco  Ejfel-Turo
Ekspoziciejo Grand Palais (Granda Palaco) kaj Tour Eiffel (Ejfel-Turo) vidataj de sur Ponto Aleksandro 3-a
. 
 
Hotelo de Invalidoj  Hotelo de Invalidoj
Hôtel des Invalides (Hotelo de Invalidoj), vidata de Ponto Aleksandro 3-a. Loko kreita de la reĝo Ludoviko 14-a por gastigi siajn pensiajn militistojn vunditajn post siaj multnombraj militoj.
 
 
Skultaĵo de Zadkine  Ponto Invalides
La Mesaĝisto, skulptaĵo de Zadkine, ĉe la ponto Invalides, kun la Granda Palaco en la fono, je la alia flanko de la rivero.

 
 
Usona preĝejo  Usona preĝejo
Usona preĝejo kaj dulingva lernejo, 65 quai d'Orsay.

 
 
 Ponto Alma
Ponto Alma kun malsimetriaj arkoj kaj, ĉe iu el ĝiaj piedoj, statuo de zuavo, infanteriano kiuj servis en la franca afrika armeo ĝis la dua mondmilito.

 
 
Zuavo de Ponto Alma  Zuavo de Ponto Alma dum inundo
Je ĉiu printempo altiĝas la Sejno-nivelo. La zuavo de ponto Alma ebligas al parizanoj konscii pri la graveco de la altiĝo, de la piedoj ĝis la ŝultroj en 1910.

 
 
Flamo de placo Alma
(=)  Arta flamo pri libereco sur placo Alma, je la norda flanko de ponto Alma. La monumento staras super tunelo en kiu mortis en 1997 la brita princino Diana. Pro tio la floroj piede de la flamo.

 

 
 

 

 
 

 

 
 

 
 
 
 

  
 
FS-Dieppe   FS-itineroj  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^