Francia Sago

Dieppe  Turisme


Blazono de Dieppe

 
 
 
 FS-Dieppe   FS-itineroj  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^
 
 

Klaku al la fotoj se vi volas pligrandigi ilin.
Por reveni al ĉi tiu paĝo,
uzu la funkcion "antaŭa paĝo" de via TTT-legilo.

 
 
Simboloj ĉe la fotoj:
(>)  Je la ira itinero, al Dieppe.
(<)  Je la revena itinero, al Paris.
(=)  Proksime de la itinero, maksimume 1 km for.
(+)  Apud la itinero, necesas kromiri.
 
     
Paris  (start- / alvenloko)
  
Restoracio "Au pied de Cochon"Startloko, restoracio "Je la Porkopiedo",
en la centro de Parizo.

Pli da fotoj pri la Start-/Alvenloko
(Por poste reveni al ĉi tiu paĝo, uzu la funkcion "antaŭa paĝo" de via TTT-legilo)

 
 
Place des Victoires  Place des Victoires
(>)  Place des Victoires (placo de Venkoj), kun statuo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a en la centro.
 
 
Reĝa Palaco  Reĝa Palaco
(<)  Eksa reĝa palaco, nun ŝtata konsilistarejo kun longa ĝardeno interne...
Reĝa Palaco  Reĝa Palaco
...kaj modernaj artaĵoj (1 rue de Valois).
 
 
metrostacia enrirejo
(<)  Modernarta enirejo de la metrostacio Palais Royal, flanke de la reĝa palaco (place Colette).

 
Borso
(=)  Borso (palais Brongniart, place de la Bourse).
 
 
Place Vendôme  Place Vendôme
(> < =)  Placo Vendôme kun statuo de Napoleono sur kolono kaj la luksa hotelo Ritz (dormĉambroj de 700 ĝis 12000 € nokte).
 
 
Preĝejo Saint Roch(<)
Preĝejo Saint Roch
(296 rue Saint Honoré)
 
 
Pola preĝejo  Papa busto
(<)  Pola preĝejo Notre Dame de l'assomption (263 bis rue Saint Honoré), kun busto de la pola eksa papo Johano Paŭlo la 2-a ĉe la enirejo.
 
 
Operdomo
(=)  Operdomo (place de l'Opéra). 

 
Preĝejo Madeleine
Preĝejo Madeleine (place de la Madeleine).
 
 
Stacidomo Saint Lazare
(=)  Stacidomo Saint Lazare kun metroa enirejo el vitro...
Stacidomo Saint Lazare  Stacidomo Saint Lazare
...kaj skulptaĵoj prezentantaj valizojn kaj horloĝojn sed nur tiu sur la fasado akuratas (rue Saint Lazare).
 
Preĝejo Saint Augustin
Preĝejo Saint Augustin (place Saint Augustin).
 
 
Parko Monceau  Parko Monceau
(=)  Parko Monceau (39 boulevard de Courcelles).
 
 
 
 

Paris, Porte de Champerret  (urba elirejo, km 7) 
 
Busterminalo  Skvaro de Latin-ameriko
Busterminalo (avenue de Villiers) kaj skvaro de Latin-Ameriko kun statuoj de historiaj gravuloj de Suda Ameriko.
Preĝejo Sainte Odile  Arta muro  Ŝtupara enirejo al aŭtoparkejo
- (=)  Preĝejo Sainte Odile (2 rue Stéphane Mallarmé).
- Arta muro super la cirkla aŭtoŝoseo (avenue de la porte de Champerret).
- Aztek-stila enirejo de aŭtoparkejo.
 
 
 
 

Bezons  (km ± 16)
 
Kapelo Notre DameKapelo Notre Dame.

rue Gabriel Péri (D392) / rue de la Berthie











 
 
 
 
Osny  (kontrolo, km 39)
 
Domo kun turoj
 Domo kun turoj,...
Klina turo
...el kiuj, unu iom klinas (2 km post la urbocentro de Osny).
 
 
 
 

Us  (km 47,5)
 
Tura Krado
Krado kun arko kaj tureto (je la suprenirejo elirante de la vilaĝo).
 
 
 
 

Serans  (km 64)
 
Murigita farmbieno
Farmbieno kun ĉirkaŭa muro.
 
Telekom-turo  Telekom-turo
Telekom-turo, iomete norde de Serans, videbla 10 km antaŭe, 10 km poste.
 
 
 
 

Gisors  (kontrolo, km 77)
 
Malnovaj domoj  Apoteko en malnova domo
Malnovaj domoj de Gisors. Iu el ili nestas apotekon.
 
Rivero Epte  Kovrita trotuaro laux la rivero Epte
Kovrita trotuaro laŭ la rivero Epte.
 
Preĝejo Saint Gervais - Saint Protais  Preĝejo Saint Gervais - Saint Protais
Preĝejo Saint Gervais - Saint Protais.
 
Kastelo  Ĉefturo de la kastelo
Kastelo kaj ties ĉefturo sur tera tubero.
 
 
 
 

Saint Paër  (km 82)
 
Akvofalo sub domo  Akvofalo sub domo
Akvofalo sub domo.
 
 
 
 

Saint Denis le Ferment  (km 84,5)
 
Parko
Parko ĉe rivero antaŭ Normandecaj domoj.
 
 
 
 

Bosc-Hyons  (km 104)
 
Urbodomo
Urbodomo.
 
 
 
 

Les Bas Routieux  (km ± 111)
 
Forno antaŭ domo
Kuirforno antaŭ domo (iomete antaŭ Les Bas Routieux).
 
 
 
 

Argueil  (km 120,5)
 
Domo kun arta fasado  Domo kun arta fasado
Domo kun arta fasado (en la malsuprenirejo).
 
 
 
 

Neufchâtel en Bray  (kontrolo, km 144)
 
Preĝejo Notre Dame  Muzeo
- Preĝejo Notre Dame (Rue Saint Jacques)
- Urba muzeo pri regiona arto (Rue Cauchoise)
 
Artaĵo en ĝardeno  Eksa stacidomo
- Domo kun arta Ejfel-turo en la ĝardeno (18 rue de Flandre).
- Eksa stacidomo, laŭ la eksa fervoja linio, nun bicikloŝoseo.
 
 
 
 

Arques la Bataille  (km 176)
 
Kastelo
Kastelo super la urbo.
 
 
 
 

Dieppe  (start- / alvenloko, km 184)
 
Levponto  Haveno
Levponto inter la rivero kaj la haveno.
 
Haveno  Haveno
Turisma haveno. La fostoj utilas por gvidi la kajojn (mal)supren okaze de ĉiuj tajdoj.
 
Fiŝkaptistaj ŝipoj  Fiŝkaptistaj ŝipoj
Mevo sur kajo antaŭ  fiŝkaptistaj ŝipoj. Elŝipigo de Freŝkaptitaj markonkuloj.
 
Freŝaj markonkuloj  Havena restoracio
Ĉi tiuj markonkuloj havas mallongan distancon por alveni en la havenaj restoracioj. Restoracio "La Oceano".
 
Havena domo  Preĝejo Saint Jacques
Domo kun ekstera ŝtuparo sur la haveno kaj preĝejo Saint Jacques en la urbocentro.
 
Trinkejo de la tribunaloj  Vendejo
"Café des tribunaux" (Trinkejo de la tribunaloj), antaŭ puto (place du puits-salé), komence de piediranta strato, kie kelkaj vendejoj troviĝas en belaj domoj.
 
Urba pordo al la maro  Urba pordo de la maro
Urba pordego "les tourelles" (la turetoj), urb- kaj marflanke (boulevard de Verdun).
 
Marfronto  Plaĝo kaj klifo
Marfronto, plaĝo el rulŝtonetoj antaŭ klifo.
 
Kastelo kaj muzeo  Kastelo kaj muzeo
Kastelo kaj muzeo sur la klifo (okcidente).
 
Preĝejo Notre Dame de Bon Secours  Ŝipo al Britio
Preĝejo Notre Dame de Bon Secours, sur la aliflanka klifo (oriente). Ŝipo al Britio piede de la klifo, tre proksime de la urbocentro.
 
Ĝeto  Ĝetkapo kaj lumturo
Ĝeto, kiu signas la elirejon de la haveno. Fiŝkaptistoj sur la ĝetkapo, ĉe lumtureto.

 
 

  
 
FS-Dieppe   FS-itineroj  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^