Ekskursoj kaj konkuroj...
   
Pripensoj pri la PBP-etiko!



Medalo
   
 
 
   
En 2003, la unuaj alvenintoj viraj estis intence flankenigitaj dum la ferma ceremonio de Parizo-Bresto-Parizo, tio por la unua fojo ekde la kreado de tiu evento. Kvankam ili estis realigintaj la malplej longan tempon en la tuta historio de PBP-Ekskursanto, ili ricevis punon je du horoj pro diversaj malrespektoj kontraŭ la reguloj. Unu el la kontrolistoj, Gilbert Bulté, listis la malrespektojn: "puŝi la kontrolistojn okaze de kontrolo, urini en urbo, ne konformiĝi al multaj trafiklumoj je ruĝo kaj haltigaj ŝildoj, prilumigi sin de sekvanta aŭto kontraŭregule sur la itinero, malebligi la preterpason de kontrolista aŭto, malrespekti la kontrolistojn". Robert Lepertel, eksa PBP-organizanto, skribis en la bulteno de la Franca Federacio pri CikloTurismo (FFCT): "Neniam tiom multe da spektantaj aŭ agantaj cikloturistoj sin sentis agresitaj pro tiuj malrespektoj kontraŭ la regularo [...] La dek-duo aŭ dek-kvino da biciklistoj en la unuaj grupoj [...] ne respektis la organizanton, la kontroliston kaj ĉiujn, kiuj faras PBP-on festo kaj konfirmo de ilia kapableco superi sin por sukcesi. Ili ne plu meritas la nomon "ekskursanto", kiu aplikiĝas al tiuj, kiuj scias, kion signifas bicikli aŭtonomie." Jen tre severa diro, des pli ke la punitaj ekskursantoj taksas, ke ili realigis neniun ekterordinaran malrespekton. Ĉar ili ne povis respekti ĉiujn punktojn de la regularo, ili konsideras, ke ili agis kiel ĉiu ajn ekskursanto dum la evento. La organizantoj redeklaris, ke, ne nur la diversaj unuopaj malrespektoj meritis punon, sed precipe la spiritsinteno de la unuaj alvinintoj kontraŭis la principoj de la evento. Klare ekzistas malsama vidpunkto inter tio, kio estu PBP laŭ la organizantoj kaj tio, kio ĝi estas laŭ tiuj unuaj alvenintoj.

La organizantoj klare deklaras, ke PBP ne estas kurado kaj ke la ekskursanto-spirito estas minacata de la sinteno de tiuj biciklistoj. Sed kion signifas "ekskursanto-spirito"? Estas vere, ke la PBP-regularo tiurilate alportas malmulte da informoj. Tamen, la regularo de la Brevetoj de Rajdekskursantoj Mondskalaj (BRM) ja indikas, ke "tiuj brevetoj ne estas konkuroj, ne ekzistas alvenordigoj" (artikolo 12). Sed kial do la organizantoj publikigas la tempon de ĉiu partopreninto, kaj kial reliefigi rekordojn kaj disdoni pokalojn al la ekskursintoj la plej rapidaj en sia kategorio? Ĉu tio ne signifus, ke PBP estas kurado por tiuj, kiuj deziras bicikli kiom eble plej rapide? Sekve eblas kompreni kial iuj decidas malrespekti pliajn regulojn por provi alveni kiel unuaj.

Por ekspliki tiun ŝajnan oponon, necesas sin turni al la PBP-historio. En 1931, ekskursantoj aliĝis al PBP, iu profesia kurado jam de 1891. En la 50aj jaroj, la profesiaj kuradoj iĝis pli kaj pli mallongaj. Ĉar la trejnado por PBP specifas, ne plu eblis al profesiaj kuristoj riski tutan sezonon por malcerta venko en PBP. Tiel malaperis la profesia kurado PBP. Ekskursantoj revivigis la flamon. Male al la kuristoj, kiuj perlaboras dank' al biciklo, la ekskursantoj pedalas por plezuro. Ili fieras pro sia amatoreco kaj amo al biciklado. La ekskursantoj foje havas konkuran spiriton (la Audax-versio ekzistas por tiuj, kiuj volas nenian konkurecon) sed temas pri amika konkuro. Multaj el ili vivdaŭre rilatis kun tiu sporto, kiel simplaj partoprenantoj (la plej rapida en 1956, Roger Baumann, daŭre biciklis ĝis 1995 por atingi la rekordon je 10 partoprenoj) aŭ kiel helpantoj. Ekzemple, Gilbert Bulté, la kontrolisto ĉi-antaŭe menciita, sidis sur unu el la du tamdemoj, kiuj en 1956 venkis antaŭ ĉiuj unuopaj bicikloj. Roger Baumann, posedanto de la ĉi-antaŭe menciita rekordo, ĉi-jare deĵoris en Villaines la Juhel. La PBP-organizanto en 2003, Pierre Théobald, du-foje realigis PBP-n en malpli ol 55 horoj.

Klare, la PBP-organizantoj bonvenigas la konkurspiriton, sed ili ne vidas PBP-n kiel kuradon. La diferenco estas subtila kaj troviĝas en frateca kunbiciklado. Dum kurado signifas batalon kun unu nura venkanto, ekskurso estu momento de frateco kaj plezuro. Aŭ, kiel iam diris iu ne-ekskursanta amiko mia: "Temas pri serĉado pri perfekta biciklismo, je ajna distanco, ĉe ajna vetero kaj aŭtonomie."

Tio ne signifas, ke vi devas iradi malrapide aŭ malakcepti ĉian konkuron. Nu, PBP fakte estas *sukceso en si mem: oni akiras nur medalon se oni alvenas ene de la tempolimo. Por multaj ekskursantoj, temas nur pri alveni antaŭ la 90-hora-limo! Kaj neniel malbonas defii sin mem kaj provi pli rapidi ol dum siaj antaŭaj partoprenoj. Aŭ eĉ provi pli rapidi ol la aliaj. Sed la plej grava afero estas ke ĉiu alveninto estas venkinto. Iu povas esti la plej rapida, eĉ akiri trofeon, sed tiu neniam povos diri, ke li estas la venkinto de PBP. Ĉiuj ricevas la saman medalon. La spektantoj ja scias tion kaj kuraĝigas la lastajn eĉ pli ol la unuajn.

La diferenco kun kurado klaras: en kurado oni mencias nur la plej rapidajn. Nature, la potencialaj venkontoj pli gravas ol la aliaj. Kiam malfruanta biciklisto estas reatingita dum cirkvita kurado li flankeniĝu por ne ĝeni la plej rapidajn kurantojn, se li ne estas devigata rezigni. Dum ekskurso, ĉiuj partoprenantoj egalas. Dum kontrolo, la plej rapidaj ne esperu, ke la malplej rapidaj donu preterpasan rajton al ili. Eĉ la plej rapidaj havu korektan sintenon rilate al la aliaj partoprenantoj, la spektantoj kaj la kontrolistoj.

La ekskursantoj ankaŭ estu memsufiĉaj. Kvankam helpaŭtoj estas permesitaj ĉe la kontrolejoj - tutsimple ĉar malfacilus malpermesi tion! - oni antaŭvidas, ke la ekskursantoj kapablu esti memsufiĉaj kaj estu taŭge trejniĝintaj por respondi la irvojajn defiojn.

Same kiel por ekskursoj, la kuradoj havas sian propran etikon, kia ne ataki kiam iu krevis aŭ dum "teknikaj paŭzoj". Ne temas pri skribaj reguloj, kaj ĉiu povas interpreti ilin malsame. Jen nia vido:

1. Unuege, ĉiam afabli, tio signifas ĉiam respekti la aliajn partoprenantojn. Dum brutala agreseco normalas en kurado, ĝi ne ekzistu dum ekskurso. Oni provu ĉiam esti ambasadoro por la ekskurso, por sia klubo kaj por sia lando.

2. Se vi troviĝas en pelotono en kiu ĉiu alterne antaŭas, provu ĝisfine kunbiciki, eĉ se necesas halti pro krevo (krom se iu ekskursanto suferas multajn sinsekvajn krevojn pro malnovaj pneŭoj aŭ netaŭga materialo).

3. Forgesu atakojn. Se homoj estas distanciigitaj pro nekaplo sekvi la takton, tiam estas en ordo. Sed ne estas akcepteble senĉese ekakceli por distanciigi siajn kunbiciklantojn. Pro tio, estas neniu alvensprinto: ĉiuj ekskursantoj en grupo ricevos la saman tempon. En kurado, necesas kompleksan ekipaĵon kaj malfacilajn decidojn por scii, kiu unuavice transiris la alvenlinion, eĉ se nur de duoncentimetro.

4. Evitu aliri al "malregula stato". Respektu la regularon. Tio komenciĝas per la respekto de la pritrafika regularo: respektu la haltigajn ŝildojn kaj la trafiklumojn je ruĝo. Kunbiciku nur kun ekskursantoj kiuj estas partoprenantoj. Se iu auto sekvas vian pelotonon dum longa tempo, precipe nokte, ne estas normale. Se temas pri oficiala aŭto de la evento, ĝi uzos siajn kodlumojn kaj restos sufiĉe for por ne avantaĝi la unuajn ekskursantojn. Se vi troviĝas ĉe sekvanta aŭto nerajtigita, provu foriri aŭ lasu distanciigi vin, sed ne restu en tiu pelotono. Eĉ se malfacilas rezigni pri la avantaĝoj de pelotono, pripensu, ke se oni kaptos vin, la punoj superos la tempon ŝparitan dank'_al la pelotono.

5. Estu afabla kun la volontuloj kaj la kontrolistoj. Respektu iliajn dirojn. Danku ilin pro ilia donacita tempo. Tio postulas nur unu aŭ du sekundojn sed, sen ili, vi ne povus sidi sur biciklo.



Jan Heine kaj Melinda Lyon
(Origine eldonita anglalingve en "American Randonneur", februaro 2004)







PBP  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^