PBP
 
Parizo - Bresto - Parizo
 
Paris - Brest - Paris
 
 
PBP
   

 

   
Historio                    PBP 1999  (Vito)

Etiko                    Regularo 2007

  

Itinero kaj mapoj 2007                    Aliĝilo 2007

 

 

   

PBP estas la plej fama kaj ankaŭ la plej moŝta cikloturisma ekskurso en la mondo. Ĝi okazas post ĉiu 4a jaro kaj iuj ne hezitas kompari ĝin kun la Olimpiaj ludoj. Ja estas agnoskenda, ke ne temas pri ordinara evento. Prijuĝu vi mem. La celo estas bicikli 1230 km de Parizo al Bresto, ĉe la Atlantika pinto de Bretonio, kaj reveni al la startejo en maksimume 90 horoj. Por partopreni, necesas realigi plurajn kvalifikajn ekskursojn je kreskanta malfacileco, nome la BRM-serion de 200 ĝis 600 km.

 

Partopreni je PBP estas aparta sperto, io unika en la vivo de biciklisto. Sukcesi ĝin estas konsiderata kvazaŭ akiri "marŝalbatonon" de cikloturismo. Kiu sukcesis, tiu estas respektinda cikloturisto.

 

  
  
 Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^