PBP-HISTORIO
Kuristoj kaj Rajdekskursantoj
En
1891 la ĵurnalo le Petit Journal (Eta Ĵurnalo) de Parizo organizis
la unuan Parizo-Bresto-Parizo-n. Pierre Giffard, la ĵurnalestro,
deziris elmontri la biciklan praktikecon dank' al 1200 km
longan kurado. La bicikloj estis plumbumitaj antaŭ la starto por
kontroli, ke la partoprenantoj uzos nur unu solan maŝinon.
Eksterlandanoj kaj virinoj ne rajtis partopreni. Estis granda sukceso
se konsideri la pli ol 400 aliĝojn. 206 biciklistoj startis la
6an de septembro, inkluzive de 10 tricikloj, 2 tandemoj kaj
1 granda Bi. Partoprenis amatoroj kaj profesiuloj kun
flegistoj, mekanikistoj kaj precipe tiristoj (biciklisto kun aŭ sen
motoro antaŭante la kuriston por helpi lin).
16
kontrollokoj estis starigitaj por tio, kion la ĵurnalo nomis "la
nacia bicikla kurado...". Charles Terront venkis post sendorma
biciklado dum 71h22 kun rapideco je 17,590 km/h je la iro kaj
16,780 je la reveno. Jiel Laval due alvenis pli ol ok horojn poste;
Henry Coulliboeuf alvenis kiel tria. Entute, 100 biciklistoj alvenis,
iuj el ili plurajn tagojn poste, tranoktinte en gastejoj.
Pierre
Giffard decidis pri jardeka intertempo por tiu kurado pro ties
malfacileco: 1200 km sur la tiamaj vojoj, antaŭ la uzo de
asfalto!
En
1901 la kurado fariĝis internacia kun du kategorioj: kuristoj kaj
turistaj vojirantoj (la prauloj de ekskursantoj). La amatoraj
ekskursantoj jam ekzistis, sed ili ne jam partoprenis tiajn
aventurojn. Kiel en 1891, la partoprenantoj rajtis je tiristoj. Je
04h53, la 16an de aŭgusto, 41 kuristoj ekbiciklis, sekvotaj 17
minutojn poste de la turistoj. Maurice Garin (venkinto de la unua
Francia Rondo, en 1901) venkis en 52h11, 1h55 antaŭ Gaston Rivière.
Hippolyte Aucouturier, la Svislandano Michel Frédérick
kaj la Usonano Charly Miller, ĉi-orde alvenis. Rosière estis
la unua turisto en 62h26. 72 biciklistoj alvenis, inkluzive de Pierre
Rousset, 65-jara, en 202 horoj.
En
1911 ŝanĝiĝis la regularo. La tiristoj kaj helpantoj estis
malpermesitaj inter la kontrolejoj. La kuristoj rajtis ŝanĝi sian
biciklon sed ne la turistoj, kies bicikloj estis plumbumitaj. La
biciklistoj modifis sian strategion kaj restis en pelotono ĝis
Bresto. El 13 kuristoj kaj 120 turistoj, venkis Emile Georget en
50h13, 20 minutojn antaŭ Octave Lapize kaj 35 antaŭ Ernest Paul. La
unua turisto estis Pierre Heusghen, kiu poste estis eliminita pro
dumvoja ricevo de helpo. Auguste Ringeval kaj Maurice Garin (kuristo
en 1901, kaj kiu estos la tutunua venkanto en la Francia Rondo en 1903) konsekvence venkis en tiu kategorio.
En
1921, partoprenis 43 kuristoj kaj 63 turistoj. La kvanto da sekretaj
kontrollokoj estis pligrandigita. Venkis la belgo Louis Mottiat en
55h07’08’’.
En
1923, kreiĝis la Federacio Franca pri Societoj de Cikloturismo
(FFSC), kunigante ĉiujn societojn de cikloturismo. Gaston Clément,
fundisto de Audax Club Parisien (ACP) en 1904, estis la unua
prezidento de FFSC, kiu fariĝos en 1942 la Federacio Franca pri
CikloTurismo (FFCT). En 1930, Henri Griffe, prezidento de Union Audax
Cyclistes Parisiens (UACP), proponis Audax-brevetojn je kontrolata
rapideco laŭ la itinero de Parizo-Bresto-Parizo.
Je
tiu projekto konsentis Henri Desgranges, direktoro de la ĵurnalo l'Auto kaj kreinto de la fama Francia Rondo, anstataŭante
la kategorion "turistaj vojirantoj". La turistoj, nun
nomitaj randonneurs (rajdekskursantoj) estis apartigitaj
en du kategoriojn: la brevetojn je libera rapideco mastrumis Audax
Club Parisien (ACP), kaj la Aŭdaks-brevetojn, je kontrolata
rapideco, mastrumis Union Audax Cyclistes Parisiens (UACP). Audax
Club Parisien kreis la Brevetojn de Rajdekskursantoj Francaj je
libera rapideco en 1921. Union Audax Cyclistes Parisiens hodiaŭ
konservas la kategorion je kontrolata rapideco kreitan en Francio en
1904 de Henri Desgranges. Ambaŭ kluboj daŭre ekzistas. Camille
Durand, prezidento de Audax Club Parisien, decidis organizi
Parizo-Bresto-Parizo-n je libera rapideco, alirebla post sukceso de
kvalifika breveto je 300 km. La tempoamplekso estos 96 horoj. La
itinero etendiĝos sur la tutlanda vojo N12, irrevene. Ĉiu
partoprenanto validigos sian vojkarton en ĉiuj el la 17
kontrollokoj.
En
1931, aliĝis 28 kuristoj kaj 155 turistoj (64 je libera rapideco kaj
91 Aŭdaksantoj). La Aŭstraliano, Hubert Opperman venkis en 49h23 en fina
sprinto kontraŭ Marcel Bidot. 44 "liberaj" ekskursantoj
alvenis malgraŭ pluvado kaj forta vento el okcidento. Alvenis nur 20
"kontrolitaj" ekskursantoj.
Tio
plezurigis la ACP-estraron, ĉar ACP kaj UACP estis rivalaj kluboj.
La vundoj pro la skismo de 1921 ne jam estis kuracitaj.
Pro
la monda milito, ne okazis PBP en 1941. La ACP-prezidento, Pierre
Bontemps, organizas ĝin en 1948 kaj alian fojon en 1951 por reveni
al la jardeka intertempo.
En
1948 aliĝis 202 homoj. 152 sukcesis. La teamo Routens kaj Fourmy
estigis novan rekordon por viraj tandemoj en 51h15, kaj gesinjoroj
Rebour same faris pri geaj tandemoj en 61h56, tio malgaŭ rompiĝo de
akso. La saman jaron, 62 homoj aliĝaj al PBP Audax kaj 42 sukcesis.
En
1948 kaj 1951 aliĝis malpli kaj malpli da profesiaj kuristoj: 52 en
1948 kun alveno de nur 11; 41 en 1951, kiam venkis Maurice Diot en
38h55. Tio estas la absoluta rekordo.
En
1951 progresis la kvanto da partoprenantoj: 488 aliĝoj, 351
alvenantoj. La teamo Jo Routens kaj René Fourmy reestigis
novan rekordon por viraj tandemoj je 47h54! Por la geaj tandemoj,
Gillet kaj Seurin, kiuj alvenis dualoke en 1948 post tempopuno je 10
horoj, estigis novan rekordon en 49h29. Por la unua fojo, simplaj
bicikloj alvenis antaŭ 50 horoj, en 48h25.
La
profesia kurado okazis en 1956 kaj lastfoje en 1961 pro manko de
partoprenantoj. La ekskursantoj tamen plivivigis la tradicion, ĉu en
la kategorio Aŭdakso, ĉu en la kategorio eskkursantoj. La aliĝoj
bedaŭrinde malkreskis: nur 250, el kiuj nur 220 ekiris. La vetero
ege aĉis, kio rezultigis malgrandan rapidecon.
En
1961 estis eĉ malpli da aliĝoj: nur 191 homoj. Pro sekurecaj
motivoj, la starto matene okazis de la ponto de Suresnes, apud
Parizo. Por la unua fojo, la bicikloj ne estis plumbumitaj. Same kiel
en 1956, la rezignoj superis 30%. Estis multaj kialoj: tre rapida
starto (pli ol 40 km en la unua horo) kaj malfavora vetero, kvankam
malpli ol en 1956.
1966
estis la lasta jaro kun malmulte da partoprenantoj: 172. La starto
okazis en La-Celle-Saint-Cloud. Estis du ĉefaj modifoj: la tempolimo
nun estis 90 horoj, kaj helpveturiloj estis rajtigitaj sed nur en la
kontrolejoj. La vetero ĉi-foje varmis, multe pli ol dum la du
antaŭaj PBP.
1971
estis la lasta fojo, kiam ekskursantoj kaj Aŭdaksantoj biciklis
preskaŭ kune. Unuavice startis la 328 Aŭdaksantoj kaj ĉiuj revenis
en malpli ol 90 horoj. La ekskursantoj startis 4 tagojn poste de La
Croix de Berny, sude de Parizo. PBP-Ekskursanto fariĝis pli kaj pli
internacia kun belgoj, angloj, Nederlandanoj, italoj, 3 hispanoj kaj
2 Usonanoj. La vetero belegis. Ĉi-jare, 8 Aŭdaksantoj, kiuj ĵus
alvenis dimanĉe, restartis lunde je 16h00 en la ekskursa kategorio.
Ili ĉiuj suksesis. Ili ĉiuj biciklis 2400 km en malpli ol unu
semajno (de ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo). Sed la organizantoj trovis, ke tio
povus esti danĝera kaj decidis ne organizi ambaŭ eventojn samjare.
Pro tio, la sekva PBP-Ekskursanto okazos post 4 jaroj. Tiu takto
poste estos konservita. PBP-Aŭdakso okazos post ĉiu 5a jaro.
En
1975 unua-foje kvalifikaj brevetoj estis devigaj, tio estis breveto
je 400 km realigita dum ja jaro plus breveto je 600 km por novuloj.
Temis pri la lasta PBP realigita sur gravaj vojoj, kiel N12, pro
tragika akcidento dum kiu mortis du ekskursantoj apud Mayenne. Je la
starto en Montesson, troviĝis du fojojn pli da partoprenantoj: 667.
559 homoj alvenis en La Croix de Berny. La rezignoj falis je 16%, la
plej bona cifero ĝis tiam, kaj estis novaj rekordoj: 43h27 por la
viroj, 57h02 por la virinoj. La plej juna aĝis nur 18.
En
1979 aperis nova itinero. La starto denove estis en Montesson sed
ankaŭ la alveno. Plie, la tutlanda vojo N12, uzita de 1891, estis
forgesita je profito de etaj vojoj malpli danĝeraj. Necesis realigi
la plenan brevetserion "ekskursisto" (200, 300, 400 kaj
600 km) jare de PBP. Por limigi la pelotonajn ampleksojn, okazis
tri startoj. 1880 homoj partoprenis kaj 1573 suksesis, kio faris
iomete pli ol 16% da rezigno. Iu blindulino sur tandemo sukcesis en
malpli ol 89 horoj. Alia virino estis kontrolisto dum la tuta
itinero... per biciklo.
En
1983 aliĝis 2165 homoj. Tiu cifero konfirmis la transiron al
amascikloturismo sen konkura sento. Ĉiu venis antaŭ ĉio por defii
sin mem. 2106 ekskursantoj startis de Rueil-Malmaison. El la 1903
alvenantoj, estiĝis novaj rekordoj: 43h24 por la viroj, 54h40 por la
virinoj. La plej maljuna aĝis 75 jarojn kaj 4 monatojn! Ĉar la
konsilantaro de Parizo donacas medalon al tiuj, kiuj 6 foje
sukcesis PBP n, li pripensis la eblon partopreni denove post 4
jaroj. La biciklistoj venis el 15 landoj. La plej granda rekordo
estis la nur 10% da rezigno, kio neniam plu okazos.
En
1987 startis 2597 ekskursantoj direkte al Bresto. 2117 revenis. La
unua estis unu el la 220 Usonanoj. Iu Usonanino estigis la virinan
rekordon en malpli ol 52 horoj.
PBP
prifestis sian centjariĝon en 1991. Por tiu okazo, Union Audax
Français samtempe organizis PBP-Aŭdakson. Lunde matene, okazis
prologo inter la urbodomo de Parizo kaj la gimnastikejo de
Saint-Quentin-en-Yvelines, nova startloko, sub la patronado de du
moŝtaj invititoj: Jacques Chirac, tiame Pariza Urbestro kiu poste
fariĝos Francia prezidento, kaj Sinjoro Hubert Opperman, venkanto en
1931. 2611 homoj prifestis tiun datrevenon el kiuj la 10000a laŭreato
de PBP. Estis multaj rezignoj. Iuj akuzis la tro malfruajn startojn,
aliaj la devigan prologon en Parizo... sed eble estis nur pro manko
de trejnado flanke de la novaj partoprenantoj. Informadiko unua-foje
estis uzata por la kontrolado pere de magneta karteto, kio ebligis
spuri la biciklantoj realtempe laŭ la tuta itinero. Iuj volis
retrovi la sentojn de 1891, kiel ekzemple iu uzanto de biciklo kun
unu sola dentorado mallibera. Li suksesis en 63h56. Paralele, FFCT
organizi PBP-n por junuloj en 12 etapoj.
En
1995, en la 13a PBP estis malpli da aliĝoj. La kotŝirmiloj nun ne
plu estis devigaj sed triatletaj stiriloj estis malpermesitaj pro
sekuraj motivoj. 2380 ekskursantoj sukcesis. Estis granda rekordo
koncerne virinojn: 44h14.
En
1999 estis rekordo pri aliĝoj: 3573 homoj je la starto, el kiuj 1600
eksterlandanoj el 20 malsamaj landoj kaj pli ol 1000 kluboj. La 7
komunumoj de Saint-Quentin-en-Yvelines organizis prologon, kiu
allogas pli ol 1000 homoj. La itinero pli longis sed disponeblis du
pliaj horoj. Tamen, rezignis 17% da biciklistoj. Jean Toulis ricevis
premion pro sia 10a partopreno en PBP-Ekskursanto.
En
2003, estis nova rekordo pri partoprenantoj: 4069 je la starto, el
kiuj 14,8% rezignis. Unua-foje estis pli da eksterlandanoj (2064) ol
da francoj (2005). 18 ekskursantoj alvenis en Bresto 19h55, el kiuj
iu grupo je 6 biciklistoj, kiu alvenis en 44h40, post tempopuno je 2
horoj pro miskondutoj. Pri tio, vidu la tekston Ekskursoj kaj
konkuroj. La Finnlandano Alpo Kuusisto mirigis ĉiujn pro sukcesa
realigo de PBP... sur skutilo (senpedala biciklo)! Ankaŭ sukcesis
angloj sur triciklo. Iu sukcesis PBP-on por la 10a fojo. Oni povintus
donaci medalon pro kuraĝo al Dominique Lamouller, la tiama
prezidento de FFCT, ĉar li sukcesis reveni Parizon post grava vundo
konsekvence de falo pro rompiĝo de sia forko. Li uzis porvirinan
biciklon por realigi la 30 lastajn km malgraŭ sia rompita klaviklo.
De
1931 ĝis 2003, 18842 ekskursantoj sukcesis en PBP.