PBP-REGULARO
 
 
PBP 2007


 
AUDAX CLUB PARISIEN

CIKLOTURISTA ASOCIO  Fundita en 1904


Organizas
de la 20a ĝis la 24a de aŭgusto 2007


La 16an PARIZO-BRESTO-PARIZO Ekskursiston


Sub la protekto de la FEDERACIO FRANCA pri CIKLOTURISMO

Starto kaj alveno en  ST-QUENTIN-EN-YVELINES

Gymnase des Droits de l’Homme
(Gimnastikejo de la Homaj Rajtoj)

en GUYANCOURT


Ekstrakto de la REGULARO (je la 21a de novembre 2006)




STARTO MAŜINO TEMPOLIMO KONTROLEJA
MALFERMECO
Lundon
20 H 00
Simplaj bicikloj
kaj montbicikloj
80 h Libera
Lundon
21 H 15
Tandemoj, Triseĝaj cikloj, Tricikloj
kaj ĈIUJ specialaj bicikloj
90 h Libera
Lundon
ekde 21h30
Simplaj bicikloj
kaj montbicikloj
 
90 h Respektenda
Mardon
04 H 45
Tandemoj, Triseĝaj cikloj, Tricikloj
kaj ĈIUJ specialaj bicikloj
 
84 h Respektenda
Mardon
05 H 00
Tandemoj, Triseĝaj cikloj, Tricikloj
kaj ĈIUJ specialaj bicikloj
84 h Respektenda
 




Artikolo 1:

Audax Club Parisien organizas, de la 20a ĝis la 24a de aŭgusto 2007, Breveton de Rajdekskursantoj Mondaj 1200-km longa je libera rapideco sur la itinero PARIZO - BRESTO - PARIZO, sen helpo escepte de tiu rajtigita de la organizanto. PBP konformiĝas al la ĉarta kadro de la FFCT-organizaĵoj.



Artikolo 2: Akcepto-kondiĉoj.

PARIZO - BRESTO - PARIZO Ekskursanto estas malfermita nur al cikloturistoj aĝaj je minimume dek ok jaroj la startotagon, sendistinge de sekso, licencposedantaj en 2007 ĉe FFCT, UFOLEP, FSGT, kaj al eksterlandaj ekskursantoj klubanoj aŭ ne, kiuj realigis dum la jaro 2007 la kvalifikajn brevetojn validigitajn sub la ekskluziva kontrolo de Audax Club Parisien, "Brevetojn de Rajsekskursantoj Mondaj" je 200, 300, 400 kaj 600 km, organizitajn en Francio aŭ eksterlande, fare de la kluboj laŭregule rajtigitaj de Audax Club Parisien.

La kvanto da partoprenantoj estas limigita je 4500.


Prioritato laŭorde estas donita al posedantoj de licenco ĉe FFCT kaj al eksterlandanoj, poste al licencposedantoj ĉe UFOLEP kaj FSGT Cyclos.



Artikolo 3: Kvalifiko de la maŝinoj.

Estas akceptitaj ĉiuj maŝinoj, havantaj du aŭ tri radojn, direktigataj per stirilo kaj movataj de la muskola forto pere de transmisia sistemo konsistanta el unu aŭ pluraj grupoj de dentoringoj - ĉeno. La maŝino ne pli larĝu ol 1m. La maŝinoj ne respondante je tiuj kriterioj submetiĝos al la validigo de Audax Club Parisien.

La triatletaj stiriloj kaj ĉiaj plilongigiloj estas malpermesitaj.

la maŝinoj havu antaŭe kaj malantaŭe lumsistemon sufiĉe potencan por esti videbla je 100 m antaŭe kaj 150 m malantaŭe. Tiu lumsistemo estu firme kaj permanente ligita sur la maŝino, eĉ tage, je konstanta funkcikapablo. Malantaŭe, ruĝaj diodoj blinkaj estas malpermesitaj. Estas konsilate havi duoblan lumsistemon: porteblan lampon, dinamo aŭ malblinka diodo.

Se partoprenanto estas haltigita pro manko de prilumo, ĉu nula, ĉu nesufiĉa, tiu estos permesita plubicikli nur post riparo, krom se li disponas vican lumsistemon por atingi la sekvan kontrolejon.

Estas devige realigi minimume unu breveton je 400 aŭ 600 km per la sama maŝino ol dum PBP.

Por faciligi la kontroladon, numerigita framplato estas konfidita al ĉiu partoprenanto. Ĝi konstante estu fiksita al la framo dum la tuta eventodaŭro.



Artikolo 4: Aliĝoj.

Eblas aliĝi de la 11a de JUNIO ĝis la 14a de JULIO 2007.

Ĉiu aliĝo estas traktata individue, la aliĝilon subskribu la interesaton.

La aliĝilon devide akompanu:

1) Medicina atesto malnova je malpli ol tri monatoj farita de prisporta kuracisto (prefereble).

2) Francoj: ambaŭflanka fotokopio de la licenco.
     Eksterlandanoj: Fotokopio de la asekuro.

3) Privizaĝa foto freŝdata devige tranĉita je la formato 35 x 25 mm.

4) Por la francoj, koverto alfrankita je la tarifo je 250 g.

5) La aliĝpagon:

La prezo, ne jam decidita, estos ĉirkaŭ:

Por francoj:

90 € por licenchavantoj ĉe FFCT

93 € por nelicenchavantoj ĉe FFCT

Por eksterlandanoj:

103 € por loĝantoj en Eŭropo.

108 € por loĝantoj en aliaj kontinentoj.

Pro bankokostoj, 15 kromaj eŭroj per ĉeko estos petataj por la loĝantoj ekster la eŭrozono.

La ĉekoj estu eldonitaj de franca banko.

La tarifojn de la apartaj servoj indikos la aliĝilo.



Artikolo 5: Nuligo.

a) Fare de la partoprenanto:
La partoprenanto akiros monredonon se li kontraktis je prinuliga asekuro proponita de la organizanto..

b) Fare de la organizanto:
La nuligo de la evento pro neevitebla okazaĵo, kulpe de la organizanto aŭ ne, rezultigos monredonon nur por la aliĝo kaj la menditaj manĝoj, sen eblo je kompensoj.

c) En ambaŭ kazoj antaŭaj:

La eventuala mendo de la ĉemizo estos respektita kaj do ne estos monredono, se la fabrikanto jam ricevis la mendon de Audax Club Parisien je la dato de la nuligo.

La medalo Ekskursisto restos liverota kaj ĝia sumo estos deprenita.



Artikolo 6: Ekipaĵo.

Estas DEVIGE porti reflektan survestaĵon, ŝultrozonon aŭ vestaĵon dum la noktaj iradoj (prezentenda dum la primaŝina kontrolo).

Estas konsilate porti helajn vestaĵojn dumnokte.

Estas forte konsilate porti kaskon kun rigida ŝelo dum la tuta brevetdaŭro.

La PBP-ĉemizo aŭ la kluba ĉemizo estas rekomendita. Ĉemizoj de profesiaj biciklistaj teamoj estas malpermesitaj.



Artikolo 7: Itinero kaj kontroloj.

Sub rezervo de rajto uzi la planitajn vojojn, la itinero estas konforma al la ĉi-posta, kun fiksaj kaj sekretaj  kontroloj: IRO kaj REVENO per la itinero kun sagoj je du koloroj.

Starto de la Gimnastikejo de Homaj Rajtoj (Gymnase des Droits de l'Homme) en SAINT-QUENTIN-en-YVELINES (GUYANCOURT), VILLAINE-LA-JUHEL, FOUGERES, TINTENIAC, LOUDEAC, CARHAIX, BREST, koncerne la iron.

Koncerne la revenon, aldoniĝas MORTAGNE AU PERCHE kaj DREUX. Je la iro, okazos proviantado en MORTAGNE AU PERCHE.

La partoprenantoj restu sur la deviga itinero. Ni logas vian atenton pri la fakto, ke ne plu esti sur la oficiala itinero igas la asekuron ĉesi.

Iuj sekretaj kontroloj ebligos certiĝi pri la reguleco de la evento.



Artikolo 8: Respondeco kaj Asekuro.

La partoprenantoj respektu kaj submetiĝu, en ajnaj cirkonstancoj, al la pritrafika regularo. Estas malpermesite telefoni dumbicikle.

Estas klare indikita, ke la biciklistoj partoprenas je PARIZO-BRESTO-PARIZO Ekskursanto je sia propra respondeco. Pro tio, ili estas persone protektataj nur se ili akiris individuan asekuron.

Kontrakto "Civila Respondeco - Defendo kaj apelacio" estis akirita de la organizantoj kontraŭ ĉiaj korpaj kaj materialaj damaĝoj kaŭzitaj al kromhomoj dum la evento fare de partoprenanto.

Tiu kontrakto estas pliigita de asekuro pri revenigo fare de medicina aŭtoritato por ĉiuj partoprenantoj.

Tiu kontrakto ne kovras la damaĝojn, kiuj okazus al la biciklo aŭ la ekipaĵo de partoprenanto pro falo aŭ ŝtelo. Akirendas persona asekuro por kovri tiujn malprofitojn.

La revenkostojn de forlasintaj partoprenantoj ne pagos la organizanto.



Artikolo 9: Vojkarto.

Ĉiu partoprenanto ricevos vojkarton je la starto.

Li respondecos pri ĝi kaj konservu ĝin je bona stato.

La vojkarto ĉiam estu sur li kaj estu vizita je ĉiu kontrolo oficiala aŭ sekreta.

La perdo de la vojkarto, la manko de unu sola vizo de kontrolo fiksa aŭ sekreta, iu kontrolvizo ne regula aŭ ne kompleta, igos la breveton nevalida.



Artikolo 10: Kontroloperacioj.

Ĉiu partoprenanto prezentiĝu al la primaŝina kontrolo, dimanĉon 2007-08-19 de la 9a ĝis la 18a horo, ene de la elektita tempoamplekso, provizita de sia prialiĝa ricevatesto.

Post kontrolo de lia maŝino, la partoprenanto prezentiĝu en la kontrolĉambron. Ĉe prezento de identecpravigilo, li ricevas sian dosieron kun la vojkarto. Li sekve subskribu la folion pri partopreno.

Startkontrolo:

Ĝi okazos en la gimnastikejo, 1 ĝis 2 horojn antaŭ la horo de ĉiu starto.

Atenton:

Ĉiu vojkarto ne kontrolita je la starto igos nevalidigon de la breveto.

Starto:

Laŭ peto de la prefekta aŭtoritato, la starto okazos laŭ grupaj ondoj.

Pro sekureco, oficialaj aŭtoj kaj motorcikloj malfermos la vojon dum la iro tra SAINT-QUENTIN-en-YVELINES (15 km). Estas malpermesite preterpasi ilin, sub risko de puno.



Artikolo 11: (Mal)fremiĝo de la kontrolejoj.

La horaroj indikitaj sur la vojkartoj kaj precizigantaj la (mal)fermiĝantajn horojn de la kontrolejoj nepre estu respektataj.

La partoprenantoj DEVIGE pasu ene de la tempolimoj indikitaj por ĉiu kontrolejo. Nur serioza incidento materiala povas pravigi malfrunon, kiu ajnakaze devos esti malaperigita plej malfrue post la 1a aŭ 2a sekva kontrolejo.

Ĉiuj partoprenantoj, kiuj regule sukcesis sian breveton, ricevos medalon gravurumitan je la realigita tempo, inkluzive de la eventualaj tempopunoj.

Tiu medalo estas specife eldonita por la 16a PBP Ekskursanto.



Artikolo 12: Rezignoj kaj ekstertempoj.

La partoprenanto, kiu rezignas aŭ evidente estas ekster la tempolimo je la paso tra kontrolejo, redonu siajn vojkarton kaj framplaton. Por pruvi tiujn redonojn, li subskribu sian vojkarton fronte al la kontrolisto.

La diversaj dokumentoj estos resenditaj al li kun la rezulto-broŝuro de la 16a PBP, dum januaro 2008.



Artikolo 13: Medicina kontrolo.

La Ministerio pri Juneco kaj Sportoj povas okazigi kontrolon je sia propra elspezo.

Malkonsenti je tiu kontrolo, aŭ estis kontrolita kiel pozitiva, igos la breveton nevalida.



Artikolo 14: Helpveturiloj.

Ili estas malpermesataj sur la oficiala itinero de la biciklistoj.

La partoprenantoj, kiuj tamen deziras helpveturilon (eĉ en unu sola kontrolejo)  devige deklaru ĝin je la momento de la aliĝo. Specifa itinero ekzistas por ili.

La partoprenantoj estas informataj, ke ili devos subskribi, kune kun la veturilstiranto, devontigilon je honoro, kiu precizigas la prihelpan protokolon al la partoprenantoj kaj nepran respekton de ĉi-tiu regularo fare de la akompanantoj.



Artikolo 15: Punoj kaj kontestoj.

ACP sin rajtigas malkonsenti je iu aliĝo al Parizo-Bresto-Parizo kaj malkvalifiki iun partoprenanton okaze de grava faraĉo.

La malrespektoj al la regularo, konstatitaj de la oficialaj kontrolistoj identigitaj de specifa distingaĵo, estos punitaj laŭ la ĉi-sekva baremo. La punoj estas indikitaj al la partoprenanto kaj skribitaj sur la vojkarto, aŭ tuje aŭ post averto en la sekva kontrolejo, kaj aplikiĝas nur je la suma tempo realigita.

Neniu puna haltigo okazos dumekskurse.

BAREMO  DE  LA  PUNOJ
Preterpaso de la malfermantaj
aŭtoj aŭ motorcikloj
1 h
Manko de prilumo dumnokte
aŭ ĉe manko de vidkapablo
1 h
Malrespekto al la trafikregularo;
Dumbiciklada telefonado
1 h
Neuzo de reflekta survestaĵo,
ŝultrozono aŭ vestaĵo
2 h
Malkonsento obei
al la kontrolistaj ordonoj
2 h
Deklarita helpveturilo troviĝanta
sur la biciklista itinero
kvankam ĝi devontigis sin
iri laŭ la specifa itinero
2 h
Fikonduto de partoprenanto
aŭ de ties akompanantoj
kontraŭ la kontrolistoj
5 h
Helpo provizita de nedeklarita
veturilo survoje aŭ en la kontrolurboj
5 h

Okaze de refaro, la punoj adiciiĝos.

Estas klare indikite, ke la biciklistoj partoprenas  la ekskurson sub sia propra kaj plena respondeco. Ĉiu partoprenanto, kiu transdonus sian vojkarton al kromulo, estos malkvalifikita. Tiu transdono proprafakte liberigas la respondecon de la organizteamo okaze de akcidento prisuferira aŭ okazigita de tiu kromulo dum la ekskurso.



Artikolo 16: Reklamado.

La partoprenanto rajtigas la organizantojn kaj ties rajtigitajn personojn, tiajn kiaj partneroj kaj komunikfirmaoj, je uzo de la bildoj (ne)movaj (sen)sonaj sur kiuj li aperus, realigitaj akaze de lia partopreno je Parizo-Bresto-Parizo Ekskursanto, sur ĉiaj  materialoj, inkluzive de la dokumentoj komercaj kaj/aŭ reklamaj, mondskale kaj por la plej longa daŭro fiksita de leĝoj, regularoj kaj traktatoj aktualaj.



Tiu ekstrakto de la regularo estas donita nur informcele.  Validos nur la regularo disdonita kun la aliĝilo, precipe koncerne la aliĝprotokolon daŭre pristudatan.




[Noto de la tradukinto: La franclingva versio de tiu ĉi regularo, kiel origina teksto, estas la sola referenco okaze de kontesto.]
 
 
 
  
    
PBP  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^