14-a
 
PARIZO - BRESTO - PARIZO
 
Aŭgusto 1999
 
Vito...
 
 
 
 
Unue, mi koncize prezentas min. Mi baldaŭ estos 64 jaraĝa viro, kiu, ekde li estis emeritulo (mi estis psikiatra flegisto), multe biciklas. Kiel bicikla turisto mi ŝatas la longajn distancojn. Parizo-Bresto-Parizo, PBP kiel oni diras, estas la kulmino de tiu ĉi aktiveco. Oni longantaŭe pensas pri tio. Necesas multe bicikli por prepariĝi. Tial, dum 1998, mi faris 10000 km-ojn.
 
Mi loĝas en Brivo, kiu estas, kiel oni diras, la ridanta portalo de Sud-Francio, kie, kaŭze de la milda klimato, oni povas tutan jaron bicikli. Ekde la jarkomenco 1999, mi ne nur biciklis dimanĉe kun mia klubo, sed krome du fojojn semajne.
 
Printempe, ĝis mezo de junio, mi faris la kvalifikadajn bicikladojn de 200, 300, 400 kaj 600 km‑ojn. Kaj mi daŭrigis la ekzercadon dum la tuta somero. Dum la lasta trejnado, kiun mi faris antaŭ ol forlasi Brivon, mi superis 10000  km-ojn. Do, mi pensis, ke mi estas preta.
 
La foriro de PBP komenciĝas el la "gimnastejo de la homaj rajtoj" de Saint‑Quentin en la departemento Yvelines, apud Versajlo, sudokcidente de Parizo. Mi iris tien per trajno, kunprenante mian biciklon iom malmuntitan en granda sako.
 
En Saint‑Quentin, mi renkontis Zephirin Jegard (mallonge Zef), bretona amiko, membro de BEMI. Ni serĉis Ivo-n, kiu devus esti inter la partoprenantoj. Tial ni bicikle iris ĝis la kampadejo, sed tie estis tro da ĉeestantoj, do ni ne trovis lin, eĉ kvankam mi metis sur mia manilsako la insignon "Esperanto" kun la verda stelo.
 
UNUA TAGO. Mi foriris de Saint-Quentin, je la 22a horo, lunde la 23an de aŭgusto. Mi biciklis la tutan nokton kaj la tutan sekvantan tagon. Po 80  km‑oj troviĝis kontrolejoj. La kontrolo estis farita per legilo, tra kiu magnetkarto estis pasigita. Tiel ĉio estis registrita, ne nur en komputilon sed ankaŭ en "Minitel"-sistemon per kiu mia edzino povis hejme sekvi min. Dum tiu tago, la vetero estis bela, iom varma, sed ne tro. Trapasinte la kontrolejojn de Mortagne au Perche, Villaine la Juhel, Fougères kaj Tinténiac, mi alvenis en Loudéac, farinta 445 km-ojn post 24 horoj. Poste estis duŝo per malvarma akvo, manĝo en la memservejo kaj tri horoj da dormado sur matraco metita sur la plankon.
 
DUA TAGO. Merkrede, mi foriris je la 3a matene. Mi timis ne vidi la indikilojn por la direkto, do tial mi sekvis la tutan nokton aliajn partoprenantojn, kiuj estis ekipitaj per kaplumoj, kaj tiel mi ne perdiĝis. Post la kontrolo de Carhaix-Plouger mi transiris la Montojn Arrée kaj la Rokon Trévezel por alveni en Breston je la 14a horo. La reveno ankoraŭ restis, per la sama vojo. Dum la foriro de Loudéac, mi estis vidinta tiujn, kiuj jam iris reen. Dum la mateno, la ĉielo estis nubkovrita, sed ne pluvis. Post la tagmezo, la suno ekbrilis kaj per dorsovento mi revenis en Loudéac je la 23a horo. Tiun nokton mi dormis du kaj duonan horojn.
 
TRIA TAGO. Jaŭde, mi forlasis Loudéac je la 4a matene. Laceco eksentiĝis. Mi antaŭeniris pli malrapide. Ĉefe dum la vespero, mi malrapidis sur senfina kaj trafikplena vojo. Sed mi neniam tro penis, ĉar mi uzis la regulon: "selante ĉevalon oni ĝin karesas". La rezulto estis, ke mi iris malrapide. Feliĉe, plejofte la vetero estis indulga. Fakte, estis duono post noktomezo, kiam mi fine atingis Mortagne. Post la malvarma duŝo, manĝo kaj vizito al la Ruĝa Krucejo por masaĝo de miaj doloraj femuroj kaj suroj, mi ne havis tempon dormi pli ol duonhoron. Mi devis dormi rekte sur la betono de la granda salono, kun la iro-reiroj kaj la bruo. Komento de Ivo: tiu ejo similis al batalkampo. Fakte estis manĝejo sed apenaŭ estis loko por manĝi. Ĉie homoj dormis side, kuŝe en koridoroj, eĉ sub tabloj. Vere, centoj da homoj tie dormaĉis, kelkaj inter ili kvazaŭ kun la kapo en la supo. Inter la ĥaoso sidis homoj, babilante, manĝante kaj drinkante vinon!
 
KVARA KAJ LASTA TAGO. Mi foriris je la 4a horo. Tio estus facile se mi ne bezonintus dormi. Tri fojojn, mi devis halti por kuŝi surtere. Fojon, mi senkonsciiĝis kaj alian fojon mi dormis 10 minutojn. Ĉie, sur la vojflanko mi vidis biciklantojn, kiuj dormis sur herbo. Fine, mi sukcesis atingi Nogent-le-Roi, la lastan kontrolejon, je la 9a horo matene. Poste, malgraŭ la laceco, ĉio estis vere facila.
 
Ankoraŭ la vetero estis bela. Mi finis kun tri tandemoj, tri paroj, du usonaj kaj unu franca. Antaŭ la "gimnastejo de la homaj rajtoj", ankoraŭ estis tiom da homoj, eble la sama kvanto, kiom dum la foriro, kaj senĉese ili aplaŭdis.
 
Mi estis tre kontenta. Mi faris PBP, kiu fakte estis 1258 km‑ojn longa, biciklis dum 88 horoj, el kiuj mi dormis nur 7 horoj kaj feliĉe ne havis teknikajn problemojn. Mi konservos mirindajn memorojn de tiu biciklado: la multegon da lumetoj en la nokto, kiuj estis kiel festgirlandoj, la nekredeblan akcepton de la bretonoj, la multajn lingvojn aŭditajn, la strangegajn maŝinojn, kiujn mi vidis (tandemojn, triciklojn, kuŝbiciklojn kaj eĉ triciklan kuŝtandemon), kaj ankaŭ la grandiozan spektaklon, vidintan de la kulmino de la Montoj Arrée, aŭ kiam, post la lasta suprenirejo, dum la ira veturado, la rodo de Bresto falis en ĉies okulojn.
 
Tiu ĉi jaro en Parizo-Bresto-Parizo partoprenis 3650 homoj, el kiuj 285 virinoj, venintaj el 28 landoj. Ankaŭ estis 1500 volontuloj.
 
Mi bedaŭras, ke mi ne renkontis Ivo-n, kaj ankaŭ, malgraŭ mia esperantosigno, ke mi ne aŭdis la Zamenhoflingvon. Mi nur aŭdis spektanton, kiu diris, vidante la vorton "Esperanto": "Vidu... hispano!!!" Ni esperantistoj ankoraŭ havas laboron.
 
 
Vito





PBP  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^