CCC
 
Cent-Montpaseja Klubo
 
Club des Cent Cols
 
  
 
 CCC
 
 
Prezento
                             Regularo
 
 
 
 
 
LA  ĈAMOSINDROMO

 


Al tiuj, kiuj ne konas min, mi aspektas tute normala. Mi similas iun ajn personon renkontitan surstrate kaj ŝajne bonfartas. Tamen, antaŭ kelkaj jaroj, trafis min mensa malsano, kiu de tiam pli kaj pli serioziĝas.

Je tiu epoko mi decidis perbicikle iri al Germanio, transirante la Vogezan montaron, nordoriente de Francio, en la provincoj Loreno kaj Elzaco. Mi tiel trapasis mian tutunuan montpasejon, la Schlucht, je 1139 metroj super la marnivelo.

Je tiu preciza momento alsaltis min tiu unua montpasejo‑mikrobo, pioniro antaŭ multaj aliaj kiuj alportis al mi la montpasejan malsanon, kiun mi pli precize nomu "ĉamosindromo". Tiom plaĉis al mi tiu unua montpasejo pro ties imponaj pejzaĝoj kaj plaĉa pinarbaro trapasita de turniĝema vojo, ke mi decidis plian fojon travivi tiun sperton. Plia pasejo konfirmis tiun senton. Post kvar pasejoj mi konsciis, ke mi estas nesaveble infektita. La malsano jam venkis min, ne malĝojige.

Tiu malsano prezentiĝas je formo de nesatigebla deziro. Deziro "akiri" pli kaj pli da montpasejoj, pli kaj pli da mikroboj, por ĉiufoje iom pli kaj pli infektigi sian organismon. Jen malvirta cirklo, ĉar ju pli da mikroboj englutitaj, des pli da multaj aliaj por deziri.

Konfirmon pri mia malsana stato mi akiris, kiam mi alparolis "normalajn personojn" al kiuj mi rakontis, kio okazas al mi. "Ĉu vere vi perbicikle trapasis tiun pasejon? Eĉ peraŭte ĝi malfacilas!"

Mi tiam ekkomprenis, ke bicikladi ne estas normala maniero trapasi montpasejojn sed ja malsana, eĉ freneza; kaj por sin ŝirme protekti kontraŭ tiuj montpasejo‑mikroboj oni bezonas skafandron, komune kromnomita aŭtomobilo.

Sed kial neniu avertis min, eĉ ne la prisaneca ministerio de mia propra lando? Ĝi ne povas senkulpiĝi pledante nescion de tiu fenomeno, ĉar en franclinvaj vortaroj ja kuŝas difino pri la vorto "col": "En montaro, loko kie la suprolinio de montoj malpli altiĝas kaj pli faciligas trapason de iu flanko al alia". Kaj en PIV la vorto "montpasejo" (aŭ "intermonto") nur iomete malsimilas: "Malpli alta trairejo inter du montoj". Mi ŝatus aldoni: "...por pasi de iu valo al alia".

Bedaŭrinde, aŭ feliĉe, por mi nun tro malfruas. Mi jam akiris tiun montaran malsanon, kiu, same kiel neŭrozo, malpermesas al ties suferanto deziri resaniĝon. Pruvo estas, ke mi tute ne deziras viziti kuraciston pro memkontento pri mia nuna stato.

Mi poste hazarde malkovris, ke ne nur min afliktas tiu sindromo, sed ankaŭ ekzistas grandskala epidemio. Multaj aliaj personoj ŝatas trabicikladi montarojn. Ili ne timas senĉese grimpadi sur longaj deklivoj kelkfoje krutaj, ĝis 20% koncerne min, kvankam mi jam vidis 26%. Ili ankaŭ estas komforte ĉe malsupreniradoj, rapide veturante spite tre turniĝemajn vojojn, kvankam ili kelkfoje ne hezitas halti por spekti la belegajn pejzaĝojn donacitajn de l’ naturo.

Tiuj montaranaj biciklantoj plej diversas. Kelkaj tre rapide veturas senpeze sur konkursbicikloj, aliaj kunportas unu aŭ du malgrandajn sakojn por se okazos problemo dumvoje, dum lasta kategorio aŭtonomie vojaĝas longdistance, kunportante plurajn sakojn kaj tendon, kiujn ili kunsuprenigas ĝis la plej altaj suproj.

Oni ankaŭ povas apartigi tiujn malsanulojn en du grupojn: la afablaj frenezuloj ne danĝeraj, kiuj veturas sur asfaltitaj vojoj sen ĝeni iun ajn; kaj la frenezeguloj, publikaj danĝeruloj, kiujn asfaltitaj montpasejoj ne plu kontentigas pro ne plu sufiĉa kvanto, kaj kiuj veturas sur terpadoj aŭ eĉ sur rokoj. Tiu lasta grupo vere suferas pro la plej serioza formo de la ĉamosindromo. Tamen bone atentu, ke malsanoj evoluivas, ĉu bone, ĉu malbone, kaj oni povas ofte pasi de iu grupo al alia.

Kia ajn sia kategorio, ĉiuj ĉemontaraj biciklantoj scipovas veturi sub bruliga suno, sub malvarma pluvo aŭ hajlado, tra blindiga nebulo, kontraŭ glaciiga vento des pli forta ju pli ili alproksimiĝas al la supro, kaj eĉ dum subita fulmotondro neatendita.

Oni ĝenerale ilin vidas ĉe belaj sezonoj sed, laŭ onidiroj, kelkaj eĉ pli frenezaj ne hezitas vintre veturi por spekti la iame verdajn pejzaĝojn, kiuj tiumomente tute senmakule blankas.

Tamen, la plimulto dumsomere pedaladas kaj dumvintre ellegadas mapojn, primontarajn gvidlibrojn kaj turismbroŝurojn cele trovi kiom eble plej multe da montpasejoj por aldoni al sia kolekto. Ili ankaŭ vintre revas, kaj eĉ salivas, dum ili aŭskultas rakontojn de tiuj, kiuj iris tien ien antaŭ ili, al fora lando aŭ tre proksima provinco vizitindaj.

Multaj aliĝis al bicikla federacio kaj ie ie stampigas vojaĝkarton por pruvi al ĝi, ke ili veturis laŭ antaŭe difinita itinero kaj tiel akiri diplomon. Sed kelkaj aliaj, sendependemuloj, sin daŭre demandas al kio utilas tio. Kelkaj preferas veturi meze de grupo pro ripoza sekuro, aliaj tute sole pro sendependa libero.

Kiel vidite, tiuj malsanuloj je montpasejoj plej diversmaniere travivas sian pasion. Ĉiuj ĉi diversaj sentmanieroj, ĉiuj ĉi gradoj je la malsano, povas libere esprimiĝi en iu frateca klubo, la Confrérie des Cent Cols, la Cent‑Montpaseja Frataro. Ties fondintoj estas ŝerculoj, ĉar en la franca lingvo "cent cols" (cent montpasejoj) havas la saman prononcon kiel "sans col" (sen montpasejo / sen kolumo).

Ties gemembroj povas aspekti frenezaj al "normala" homo, ĉar ilia celo aspektas tiom stranga, kiom bagatela: trapasi kiom eble plej multe da montpasejoj per biciklo, dum oni povas senpene tion fari per motora veturilo. Frenezuloj ili eble estas sed ili plene konscias pri sia mens- kaj korp- farto, sin bone sentas en tiu asocio, tie trovas etoson plej agrablan kaj ja fidas la aliajn membrojn por ne provi ilin kuraci. Ili eĉ tutcerte eblos trovi ankoraŭ pli malsanan personon, kiun ili kompreneble tuj provos imiti.

Ĉu vi povas imagi, ke kelkaj membroj jam trapasis pli ol 5000 montpasejojn? Iu el ili eĉ trapasis pli ol 1000 el tiuj, kiuj kulminas je pli ol 2000 metroj! Ĉu eblas bildigi tion al si? Apenaŭ! Ĉiamaniere, ne tiom gravas, ĉar "nur" 100 montpasejoj, kun almenaŭ 5 el ili je minimume 2000 metroj, sufiĉas por fariĝi membro de tiu mensmalsanulejo.

Sed bone notu ke, male al la aliaj, tiu malsanulejo ne celas vin kuraci, tute male. Ĝi eĉ kuraĝigas vin pli malsaniĝi, precipe pere de listo de tiuj danĝeraj mikroboj, preskaŭ 9000 se paroli nur pri Francio; kaj novaj ĉiutage aperas. Ankaŭ eldonas ĝi belegan jaran revuon, en kiu kelkaj nekaŝe kaj senhonte priskribas sian malsanan staton. Ĉiu povas esprimiĝi kaj rakonti siajn spertojn.

Ja vere, tiu frataro plej danĝeras al la publika saneco kaj oni devus perleĝe malpermesi ties ekziston.

Nu... Se tiu raporto pri tiu terura epidemio ne sufiĉis por timigi vin, kaj se ankaŭ vin afliktas tiu sindromo, jen la regularo de tiu malsanulejo. Legu ĝin plej atente kaj membriĝu je viaj propraj riskoj. Mi malagnoskas ian ajn respondecon. Mi bondeziras kuraĝon al vi!

Cirilo......
Nekuracebla malsanulo
Cent‑Montpasejulo n‑ro 5091

 
 


 Prezento                              Regularo
 
 
 
 
 
CCC   Kluboj kaj Asocioj  ^  Akceptopaĝo  ^