CCC
Cent-Montpaseja Klubo
Club des Cent Cols

REGULARO
de la
Cent‑Montpaseja Frataro
Artikolo 1:
Por
membriĝi en la Cent-Montpasejan Frataron, necesas esti
trabiciklinta almenaŭ cent malsamajn montpasejojn
(intermontojn).
Artikolo 2:
Estu
kalkulitaj nur la montpasejoj, kiuj oficiale havas tiun nomon:
-
kuŝantaj sur mapoj (Michelin, IGN aŭ similaj por fremdaj landoj);
aŭ
-
indikitaj per ŝildo ĉesupra aŭ direktiga.
[Traduknoto:
IGN = "Institut Géographique National" =
Franca Geografia Instituto]
Artikolo 3:
Neniu
minimuma alteco devigas, sed nepras indiki almenaŭ po 5 montpasejojn
en cento da, kiuj altas je minimume 2000 metroj.
[Traduknoto:
1 metro = 3.28 futoj
; 2000 m
= 6561.68 ft
; 1 ft
= 0,3 m]
Artikolo 4:
Montoj ne
kalkuleblas.
Artikolo 5:
La
membroj de la Cent-Montpaseja Frataro ne estu kontrolataj. Ni fidas
la sporteman honestecon de la biciklistoj, kiuj ŝatas bicikladon kaj
montarojn
nur je sia propra plezuro.
Artikolo 6:
Ĉiujare,
inter la 1-a de oktobro kaj la 1-a de februaro, la
biciklantoj sendu:
- la
unuan jaron: la liston de malsamaj montpasejoj trapasitaj dum sia
tuta perbiciklo-turista kariero (almenaŭ 100, el kiuj
almenaŭ 5 je
2000m aŭ pli);
- la
sekvantajn jarojn: la liston de la novaj montpasejoj trapasitaj
dum la jaro.
Artikolo 7:
Tiujn
listojn kontrolas la sekretariaro de la Cent-Montpaseja Frataro,
kiu sin rajtigas elimini ĉiun montpasejon, kiu ne aperas en ĝia
referencaj
listoj (tia, kia "8500 cols de France").
Okaze
de kontesto, findecidas la komisiono pri etiko, pripensado kaj
proponado.
Artikolo 8:
Aliĝkotizo
je 15 eŭroj (aktualigebla)
ebligas al la nova membro ricevi, la unuan jaron:
-
sian diplomon "Cent-Montpasejano" numerigitan kaj
personigitan;
- la
klubmedalon;
- la
jaran klubrevuon;
- la jaran bultenon
"Informoj
Cent-Montpasejaj" ("Infos Cent Cols").
La sekvajn
jarojn:
kotizo je 10 eŭroj
(aktualigebla) ebligas ricevi la jaran klubrevuon, la jaran bultenon
"Informoj Cent-Montpasejaj" ("Infos Cent Cols") kaj
registri sian nomon ĉe la honortabulo de la Frataro.
Artikolo 9:
Ĉiujare,
tradicie la 15-an de aŭgusto, internacia kuniĝo okazas ĉe la
supro de iu montpasejo, ĉu nova, ĉu fama.
Artikolo 10:
La
klubo aliĝis la FFCT-on (Franca Federacio de Perbicikla Turismo)
sub la numero 6384. Ĝi tiel povas havigi federacian licencon
kun asekuro,
rajtigante voĉdoni ĉe la ĝenerala klubkunsido.
Artikolo 11:
La
frataro neniam aŭtentigas montpasejon, ĉar ĝi ne estas rajtigita
tion fari; ĝi petas siajn membrojn ne krei meminiciate montpasejojn el
nenio.
Por Francio, "8500 cols
de
France" (eldevenaĵo de la statutoj de la ludregularo) daŭre estas la
oficiala listo de la montpasejoj agnoskitaj de la frataro. Ĉiujare, la
frataro
estigas la listomodifojn, akorde kun la komisiono pri
etiko,
pripensado kaj proponado, kaj eldonas aldonon.
Por
la aliaj landoj, la fratarestraro elektas po tri volontajn
membrojn lande, kiuj fariĝas laborgrupo komisiita por proponi la liston
de la
montpasejoj de sia propra lando. Tiu listo estu starigita konforme al
la
ludregularo de la frataro.
La
komisiono pri etiko, pripensado kaj proponado kontrolas tiujn
listojn kaj oficiale eldonas ilin.
Ĉiu
membro sin ŝuldigas je sia honoro respekti ĉi tiun regularon. Oni
konsideru la sendon de la unua listo, kiel kontraktan ligon.
Artikolo 12:
Korespondaĵoj,
listoj de montpasejoj, kaj kotizoj estu sendataj al:
Club
des "Cent Cols"
René Poty
Le Chef Lieu
FR -
74540 Chainaz les Frasses
(Francio)
Telefono:
+33 (0)4 50 52 55 69
Retpoŝto: secretaire(ĉe)centcols.org