ĈIRKAŬ LA MONDO PER BICIKLO
Heinz Stücke
Serĉante aventurojn, kaj pro deziro
pli bone vidi la mondon, mi komencis la 22-an de aŭgusto 1960
mondo ĉirkaŭiron, ekirante de mia naskiĝurbo Hovelhof (apud
Paderborn en Okcidenta Germanio). Mi estis dudekjara. Post 17000
kilometroj kaj 20 trapasitaj landoj mi revenis hejmen, sed ne por
longa tempo. Ekde novembro 1962 ĝis nuntempe (1999), mi senĉese
bicikladis kaj vojaĝis.
Kvankam ĉi tiu jarcento estas nomata
“jarcento de progreso”, “jarcento de atomo”, “jarcento de
kosma esploro”, iu ankaŭ nomis ĝin “jarcento de turismo”. Pro
moderniĝantaj transportiloj, ĉiuj landoj ĉiutage fariĝas pli
proksimaj, ebligante al milionoj da homoj vojaĝi.
Vojaĝi estas bonega rimedo por koni
kaj renkonti aliajn homojn, lerni ilin respekti. Vojaĝi ankaŭ
ebligas krei solidajn amikecojn. Ĉiuj ĉi konceptoj ebligas pace kaj
kuniĝinte travivi la estontecon.
Mi facile komprenas, ke ne ĉiuj povas
vojaĝi kiel mi dum tiom longa tempo. Ne ĉiuj tion deziras. Oni
rajtus sin demandi “Kial li faras tion?” aŭ “Kial per
biciklo?” aŭ eĉ “Kial tiom longe?”. La respondo venas de fora
tempo.
Lerneje, multe interesis min geografio.
Mi legis multajn verkojn pri fremdaj landoj, same kiel la rakontojn
de vojaĝantoj kaj aventuristoj. Mi tre baldaŭ deziris sperti la
samon. Kiam mi estis metilernanto mi promenetis per biciklo tra
Eŭropo. Post mia ellernado mi vojaĝis ĉirkaŭ Mediteraneo kaj
biciklis ĉirkaŭ dekmil kilometrojn. Mi tiam estis dekokjara. Tiuj
periploj havigis al mi iom da sperto pri vojaĝado kaj instigis min
malkovri pli da lokoj.
Ĉar mi ne multe ŝatis mian laboron,
mi ne vidis, kial dum la cetera vivo mi faru ion por mi ne
interesan... nur por akiri monon. Mi demandis al mi: “Ĉu nur tion
proponas vivo? Ĉu mi ne prefere vojaĝu tra la mondo?”. Mi eble
tro menciis miajn projektojn. Kiel ajn, pri ili ofte min moketis miaj
amikoj kaj, por ne perdi la vizaĝon, mi povis nur foriri.
Jam de miaj unuaj vojaĝoj mi uzis
biciklon, ĉar ĝi sendependigis min, ĉar ĝi estis la malplej kosta
veturilo, kaj ĉar mi konsideris ĝin ideala ilo por malkovri la
mondon. Ĝi estas sufiĉe malrapida por ebligi al mi pristudi ĉiun
landon kaj ties loĝantojn, kaj sufiĉe rapida por veturi ian
distancon. Mi devas konfesi, ke ĉiuj miaj postaj enspezoj okazis nur
pro tio, ke mi vojaĝas per biciklo.
Plie, mi ĉiam konsideris tiun manieron
kiel defion. Homoj foje demandas al mi: “Kial vi ne muntas etan
motoron sur via biciklo?”. Estus efektive pli facile. Sed mi povas
respondi al ili nur per demando: “Ĉu alpisto surgrimpas montaron
per helikoptero?”. Mi ankaŭ rimarkis, ke mia memoro pli efike
laboras, kiam mi povas asocii fortostreĉon kaj pripensadon.
Kvankam mi neniam intencis tiom longe
vojaĝi, mi fine konkludis, ke necesas kelktempe resti en ĉiu
regiono. Alie mi sintenus maljuste al la lokaj loĝantoj. Efektive,
oni ne rajtas laŭdi aŭ kritiki landon surbaze de unu sola renkonto,
ĉu bona aŭ malbona. Mi tial decidis pasigi du ĝis ses monatojn en
ĉiu lando, laŭ ties grandeco. Mi opiniis, ke tiu decido ebligos al
mi kutimiĝi kaj akiri pli objektivan juĝon pri la vizitata regiono.
Dum mi tiel malplirapidigis mian takton, la tempo pasis, kaj ĉiam
estis alia lando por vidi. Mi preskaŭ neniam sopiris mian landon aŭ
laciĝis je la vojaĝo, kvankam mi, je iuj momentoj, esperis retrovi
hejman komforton. Sed ĉiuj miaj longaj paŭzoj, miaj haltoj kaj ĉiuj
homoj, kiuj akceptis min, kompensis mian mankon de daŭraj tegmento
kaj komforto.
Oni foje demandas al mi “Kiun landon
vi preferis?”. Estas malfacile respondi al tiu demando, ĉar ĉiu
havas siajn proprajn kriteriojn kaj gustojn. Iuj serĉas pejzaĝojn,
montarojn, dezertojn, ĝangalojn. Aliaj pli interesiĝas pri
nekonataj popoloj aŭ pri malsamaj kulturoj, pri ĉasado, skiado,
surfado, grimpado. Ankoraŭ aliaj serĉas luksajn feriojn aŭ
aventuron. Mi memoras pri renkonto kun birdologoj meze de Amazonio:
ili celis inventari birdojn en tabeloj. Mi neniel kontraŭas
ornitologion, sed se vi demandos al ili, kiun landon ili preferis,
ili respondos “Brazilon”, ĉar tie ili povis admiri la plej
belajn specimenojn de koloraj birdoj.
Ĉar ĉiu lando siamaniere originalas,
mi preskaŭ ĉiujn ilin ŝatis. Mi nenion aparte serĉis krom defion
kaj aventuron. Mi provas konservi mian menson komprenema, adaptiĝi,
elmontri mian bonvolon, esperante, ke la homoj reciprokos. Mi precipe
provas lerni kiom eble plej multe.
Homoj inklinas kredi sian propran
vivmanieron la plej taŭga. Kelkaj sukcesas trudi la sian tra la
mondo. La okcidenta mondo, ekzemple, strebas por ke tio, kio estas
populara ĉe ĝi, ankaŭ populariĝu ĉie aliloke, kvankam ĉiu
scias, ke la okcidenta vivmaniero rezultigas mediajn problemojn,
inter aliajn.
Turistoj ja famas pri tio, sed oni tro
toleras ties ekstravagancojn pro ties mono. Cetere, oni foje ankaŭ
malmulte aprezas ilin pro tiu mono, kiu enviigas. Aliaj eĉ vekas ian
abomenon, ĉar ili fikondutas en fremdaj landoj. Povas beli viro kun
longaj haroj, sed en iuj landoj, tio ne estas kutima kaj eĉ povus
ŝoki. Mi ŝatas surhavi ŝortojn, precipe en tropikoj, sed post nur
du tagoj en Sud Ameriko, mi lernis, ke tio tie ne tre
rekomendindas. Viro, kiu montras siajn gambojn, kontraŭas la
ĝeneralan virvirismon.
Se konkludi pri la temo “preferata
lando”, mi agnoskas, ke en iuj lokoj mi travivis pli bonajn
momentojn, mi ĝuis pli da ĝojoj kaj mi akiris pli da mono. Sed eble
pro hazardo.
Kie ajn mi troviĝas, mi provas foti
homojn, ties vivon kaj medion. Mi sekve posedas ampleksan kolekton da
koloraj lumbildoj, kaj mi ĉiam redaktadis vojaĝlibron por priskribi
miajn aventurojn. Mi bedaŭrinde perdis grandan parton de ĝi antaŭ
pluraj jaroj. Mi estis renkontinta en Kostariko du junajn usonanojn
el Bufalo, en Novjorkio, al kiuj mono mankis post akcidento pro
karabeno. Iu el ili estis vundita ĉe la gambo kaj pro gipsobandaĵo
ne povis stiri aŭton. Ĉar al ili estis urĝe reveni hejmen
senhalte, ili bezonis alian ŝoforon. Ili proponis, ke mi kunkonduku,
tre oportune al mi, ĉar mi deziris viziti "Expo 67"
en Montrealo. Post kiam mi pasis ĉe tiuj uloj en Bufalo kaj vizitis
la ekspozicion, mi estis tuj petveturonta revene al Kostariko. Ne for
de Novjorko, iu viro enprenis min en sian aŭton. Post iom da tempo,
li haltis antaŭ ĉiovendejo de komerca centro, enmanigis al mi
tridek cendojn, kaj petis, ke mi aĉetu por li du dikajn cigarojn
“Dutch Master Blond”. Mi konsentis. Kiam mi revenis, li estis for
kun ĉio lasita en la aŭto: fotilo, mil lumbildoj, pasporto,
vojaĝlibro, ekipaĵoj, ĉio. Mi ne memoris la numeron de la aŭta
licencplato. Mi nur sciis, ke ĝi estas Ford Falcon. Al la polico mi
priskribis la fiulon sed nenio estis retrovita. Post plursemajna
atendado mi posedis novan pasporton eldonitan de la ĝenerala
konsulejo germana en Novjorko. Post reveno en Kostarikon, mi reakiris
mian biciklon por daŭrigi mian vojaĝon. Sen aparta kritikemo al iu
ajn lando, tamen estas iom ironie, ke tiu incidento okazis en iu el
la plej riĉaj landoj en la mondo. Ĉe tia okazo, mi memoris pri mia
moto: “Ĉiu bato, kiu ne mortigos min, plifortigos min.”
Mi tamen agnosku, ke probable en Usono
mi havigis al mi la plej bonajn amikojn. Ĉiu malavara invito
forgesigis al mi ĉiujn malagrablajn incidentojn. Mi memoras pri la
familio Kirby, en Annistan, en Alabamo. Ili sep fojojn akceptis min
en sia hejmo, kie ili traktis min kiel sian propran filon. Kvankam ne
riĉaj, ili ĉiam donis al mi ĉion, kio povus utili al la daŭrigo
de mia vojaĝo.
Iuj personoj ofte diras pri mia vojaĝo,
ke mi pasigas la tempon “farante nenion”; sed la homoj, kiujn mi
renkontis, plej ofte admire gratulis kaj pretis helpi min. Tiu helpo
ne nur gravis mone, sed ĝi ankaŭ mense subtenis min. Tio ĉiam
kuraĝigis min daŭrigi.
Oni ankaŭ ofte demandas al mi “Kion
diras viaj gepatroj pri ĉio ĉi?”. Mia patro komence ne tre ŝatis
tiun ideon. Li opiniis, ke forirante tiom malproksimen, kun tiom
malmulte da mono, mi socie malaltiĝos. Mi eble eĉ fariĝus krimulo!
Pro tio, li ne volis pagi mian vojaĝon (kion li rigardis devo sia).
Antaŭ ol mi foriris, ni tiuteme diskutis (aŭ pli ĝuste kverelis)
kaj li diris al mi: “Ne atendu de mi, ke mi pagu vian vojaĝon.”
Mi respondis, ke mi neniam akceptos unu groŝon; kaj mi neniam
bezonis tion peti. Mia patrino, mortinta en 1966, sufiĉe apogis min.
Pli poste, mia patro fine akceptis miajn vojaĝojn. Li forpasis en
1989, aĝante 82 jarojn.
Do, kiel fari por dumvoje akiri monon?
Ne nur tiun problemon mi frontas. Mi komence havis nur 300 USD
enpoŝe. Mi tiuepoke tre ŝpare elspezadis tiun sumon, tiagrade ke mi
vivis per 50 75 cendoj en tago. En Etiopio, en momento de
baldaŭa senmoneco, mi ricevis donacon je preskaŭ 500 USD. Tiu
sumo venis de la registaro de la imperiestro Hajle Selasje, kiun
mi havis la honoron renkonti. Mi poste ekverkis pri miaj aventuroj
por loka ĵurnalo en Germanio. Mi kiom eble plej ofte projekciis
miajn lumbildojn. Mi ankaŭ akiris monon vendante miajn fotojn kaj
rakontojn al diversaj magazinoj en la trapasitaj landoj.
En Sud Ameriko, same kiel en
Japanio, granda parto de miaj enspezoj fontis el la vendado de
broŝuroj, kiaj ĉi tiu. La reklamoj de iuj sponsoroj foje ne nur
pagis la presadon, sed ankaŭ min profitigis. Mi tiam aranĝis etan
prezentadon en granda urbo per fotoj, ĵurnal eltondaĵoj kaj
mondomapo, daŭre vendante broŝurojn. Ne nur grandkvante mi
vendadis, sed tio ankaŭ ebligis al mi ekbabili kun multaj homoj,
kiuj poste invitis min.
Dank' al la multnombraj
vendoj en Japanio de mia rakonto kaj al mia zorga ŝparemo, mi povis
plurjare vojaĝi tra Azio, Aŭstralio kaj Sud Pacifiko.
Ekde 1978 mi konfidas miajn rakontojn
kaj miajn fotojn al Frank Spooner Pictures en Londono. En la 80-aj
jaroj ĝi havigis al mi de 3000 ĝis 5000 USD jare, laŭ la
lando, kiun mi pretis viziti. Tiu havo plene sufiĉis, precipe por la
triamondaj landoj. Trankviligita pro nedevigo ĉasi monon, mi povis
plene min dediĉi al miaj vojaĝoj. Mi foje neatendite ricevis
poŝmonon. Amikoj, kiaj Douglas Waugh, Wolfgang Glunk kaj
Rolf Mobius ŝovis monon en siajn leterojn. Mi ankaŭ multe
ricevis de Alfred Li kaj de Flying Ball Li en
Hongkongo.
Pri mia biciklo. Mi renkontis multajn
fervorajn biciklantojn, kiuj metis al mi multajn demandojn pri la
rapidumoj, la dentradaj kombinaĵoj, la pezo de mia ekipaĵo, la alto
de la selo, de la stirilo, kaj demandojn pri teknikaĵoj pri kiuj, mi
agnoskas, mi neniam pripensis. Iuj sendube ne kredos la ciferojn,
kiujn mi indikos, sed mi antaŭ ĉio deziris fortikan kaj fidindan
biciklon, kiu postulas kiom eble plej malmulte da prizorgado kaj
riparado. Mi ricevis tiun biciklon de germana biciklofaristo.
Ĝi pezas ĉirkaŭ 25 kg pro
fortika framo, dikaj spokoj kaj rezistaj sakportiloj. Mi altnivele
taksas tiujn detalojn, ĉar dum miaj komencaj ekskursoj mi spertis
problemojn pro rompitaj spokoj kaj sakportiloj. Imagu rompon de framo
meze de dezerto! Mia biciklo havas 26 colajn radojn, elreligilo
Torpedo kun tri rapidumoj kaj la malantaŭa brems sistemo
enkorpigitaj. Mi neniam trovis tiujn tri rapidumojn nesufiĉaj kaj mi
tre kontentas pri la malmulta prizorgado, kiun tiu Torpedo postulas.
Ĝis nun, mi pedalis dum pli malpli 405000 km. Mi ne kalkulis,
kiom da pneŭoj mi eluzis. Kun paro da, mi averaĝe trabiciklis inter
du kaj kvar mil kilometrojn, depende de la vojtegaĵo kaj de la
pneŭo kvalito. Mi nuntempe traveturas pli da kilometroj per la
disponeblaj markoj. Nur en Aŭstralio, en 1973, mi trafis verajn
problemojn por akiri pneŭojn akordigeblajn al miaj radoj, ĉar la
tiulandaj dimensioj iomete malsamas al la eŭropaj, kiujn mi uzas.
Ĉar mi ne akurate ricevis tiujn, kiujn mi estis mendinta en
Germanio, mi devis bicikli kun aŭstraliaj pneŭoj, tro grandaj,
muntitaj sur miaj malnovaj eluzitaj. Tio signifas, ke mi devis veturi
dum 5000 km kun duoblaj pneŭoj. En Aŭstralio, mi ankaŭ
aldonis duan stirilon por povi variigi miajn poziciojn, ĉar mi
eksentis doloron en la ŝultroj.
La plejparto de la depreneblaj pecoj de
mia biciklo kompreneble estis anstataŭigitaj. En novembro 1971,
biciklofaristo komplete kontrolis mian biciklon senpage. Mi tiutempe
restis kun inĝeniero, sinjoro Hajaŝi, kiu vespere manĝis kun
mi kaj instruis al mi kelkajn japanajn kutimojn tiajn, kiaj trinki
teon, manĝi suŝiojn kaj saŝimojn. Li ankaŭ ĉe aliaj aferoj
helpis min.
Post apero de ĉiaterenaj bicikloj,
kiuj havas mezuron kaj formon similajn al la mia, la vicpecoj fariĝis
pli akordigeblaj kun mia maŝino. Pro fidelemo mi neniam volis
komplete anstataŭigi mian biciklon. Jam de la mezo de la 80-aj
jaroj, mi ne plu ŝanĝis tion, kio restis de mia biciklo je ties
bazo (framo, sakportilo, antaŭa forko, ktp). Ekde 1988, sinjoro Li,
de “Flying Ball Cycle Co.”, en Hongkongo, faris multajn riparojn,
anstataŭigojn kaj aldonojn, uzante pecojn de ĉiaterenaj bicikloj.
Post pluraj vojaĝoj tra Ĉinio, lia vendejo iĝis nepra bazloko por
fari la necesajn riparadojn ĉe mia biciklo kaj por gasti.
Kutime, mi transportas de 40 ĝis 50 kg
da bagaĝoj kaj eĉ pli dum trairadoj de dezertoj, kiam mi kunportas
akvorezervojn kaj nutraĵojn. Kaj multe malpli kiam mi lasas parton
de miaj posedaĵoj ĉe amiko por fari kromiradon el mia itinero. Mi
dum tempo anticipe ekspedis tion, kion mi ne nepre bezonos dumvoje,
sed mi iom post iom tediĝis pro la rezultaj problemoj; mi do nun ne
plu tiel agas. Sperta biciklanto diros “Kiel povas vi kunporti tiom
multe sur via biciklo? Tio ne eblas!”. Estas vere, ke mi devas puŝi
mian biciklon por grimpi sur montetojn aŭ sur deklivoj pli krutaj,
kaj ke tio malpli rapidigas mian iradon, sed mi ne strebas superi
rekordojn.
Nu, kion faras miajn sakojn tiom pezaj?
Enestas precipe skatoloj da lumbildoj, centoj da broŝuroj por vendi,
kaj aliaj paperoj, kiaj miaj vojaĝlibroj, itineraj mapoj kaj
aŭtograflibro por la personoj, kiujn mi renkontas. mi ankaŭ
transportas fotoekipaĵon iom pezan kaj tripiedan fototenilon
imponan. Jen la plej pezaj aĵoj, kiujn turismaj biciklantoj ne volas
kunporti. Pri la cetero, temas pri vestaĵoj, vicpecoj por la
biciklo, dormsako, ilaro, ktp. Mi ankaŭ havis tendon ĝis kiam ĝi
ŝiriĝis dum tempesto sur la verdaj ebenaĵoj (“llanos”) en
Kolombio. Dum longa tempo, mi volis aĉeti iun novan sed, aŭ mi ne
trovis la idealan tendon, aŭ mi tiumomente ne havis monon. Mi
verŝajne ne sufiĉe serĉis. Mi fordonis alian tendeton el nilono,
kiam mi malkovris, ke, kvankam seka ekstere, humidecgutoj aperas
interne kaj malsekigas mian dormsakon. Iu tria, granda tendo el
nilono komplete brulis en la tendumejo en Vieno, ĉar mi lasis
kandelon flami dum mi ekdormis.
En Londono, en 1978, preparante
ekskurson tra Saharo, mi elektis novan tendon, opiniante, ke ĝi
prezentas taŭgajn pezon, grandon kaj prezon. Ĝi estis ideala tendo
por mi. Jarojn poste, kiam mi bezonis ĝin ŝanĝi, ties fabrikantoj,
ege kontentaj ekscii, kiom multe mi ĝin ŝatis, eĉ ekproduktis
identan modelon. Mi poste uzis tendon multe pli grandan kaj apenaŭ
pli pezan, fabrikitan de “North Face”. Du personoj facile
povas kuŝi en ĝi kaj ĝi havas ambaŭflankajn malfermaĵojn kun
kulvualoj por pli facile ebligi aeron libere cirkuli. Tio tre gravas
en varmaj kaj humidaj klimatoj. Oni povas sin ĵeti en ĝin por sin
forsavi de kuloj aŭ de sufoka aero.
En la amazonia ĝangalo, mi preskaŭ
ĉiutage uzis hamakon, ĉar nepras dormi super la grundo. Iuj hoteloj
disponigas nur la hokojn necesajn por pendigi hamakon, kiun oni devas
mem alporti.
Dum longa tempo, mi kunportis porkuiran
materialon, kiun mi fine forlasis, ĉar mi ĝin tre malofte uzis. Por
piedekskursi en Nepalo kaj en la foraj regionoj de Ladakho kaj
Afganio, mi akiris novan porkuiran materialon. Mi nun havas
malgrandan gaskuirilon, kaserolojn kaj aliajn necesaĵojn por kuiri
etajn porciojn. Tiu ekipaĵo estas sampeze dispartigita sur la tuta
biciklo.
Sur la plato lokita centre de mia
biciklo mi desegnis mapon de la mondo, kiu indikas la vojon, laŭ kiu
mi iradis. La liberajn interspacojn mi plenigis per la nomoj de la
vizititaj lokoj. Mia biciklo ankaŭ surhavas malantaŭan platon je la
koloroj de mia lando, kun la vortoj “pedalling around the world”.
Dank" al tiu ŝildo, multaj homoj haltas por babili kaj
aldemandas min, “Ĉu vi vere pedalis ĉirkaŭ la mondo?”. En
diversaj landoj, la ŝildo elmontras la saman mesaĝon sed en la loka
lingvo. Jen iu demando, kiun metas al mi precipe usonanoj: “Kiel vi
transiris la oceanojn? Vi tamen ne pedalis, ĉu? Kiel vi povas diri,
ke vi pedalis ĉirkaŭ la mondo?”. Mi foje respondis: “Nu, dek
horojn tage mi pedalis de babordo al tribordo, kaj tiel agis mi dum
la tuta ŝipado” aŭ ankaŭ “Mi muntis grandegajn ŝvel pneŭojn
sur mia biciklo, ebligante al mi flosi sur la maroj.” Mi diris ion
ajn por fuĝi el la monotoneco de tiaj demandoj. Miaj moketoj foje
instigis homojn proponi al mi kundividi manĝadon aŭ tranokti ĉe
ili. La ideala kaj plej simpla maniero renkonti homojn en fremda
lando estas atendi, ke ili metu demandon al vi. Esta ja tiom interese
pasigi tempon kun homoj, kiom turismumi, sed kiam ekpaŝas mi la
unua, homoj hezitas kaj malfidas. Tiuj platoj do helpas min krei
unuan rilaton. Kiam foje ĉirkaŭis min tro da scivolemuloj, mi
kovris la ŝildojn aŭ ilin demetis.
Mi neniam havas antaŭplanitan
programon. Mi biciklas averaĝe inter 100 kaj 120 km tage.
Kelkaj aĉaj vojoj en Afriko, Latin Ameriko kaj Azio
malkreskigis tiun averaĝan distancon al 30 ĝis 60 km tage. Mia
propra rekordo estas 300 km en 12 horoj en la dezerto de
Sirio, dank" al potenca vento aldorsa. Ankaŭ motivis min
la vojŝtonoj starigitaj je ĉiu 5a km. Mi provadis atingi la
sekvan ŝtonon ene de dek minutoj.
Mi kompreneble suferis akcidentojn...
kun aŭ sen biciklo. Aldone al kelkaj aĉaj faloj pro etaj gruzoj aŭ
danĝeraj kurboj, en 1965 koliziis kamiono kontraŭ mi en la dezerto
Atakama, en la nordo de Ĉilio. La biciklo estis damaĝita kaj cent
metrojn ĉirkaŭe dispartiĝis la ekipaĵaro. Mi persone estis nur
supraĵe vundita.
Mi suferis alian akcidenton pro
neeltenebla doganisto ĉe la gvatemala landlimo. Post kiam li
malkovris, ke mi trapasis Rusion, li obstine asertis, ke mi estas
komunisto! Li diris ke pro tulmultoj en sia lando, ili nur lastvice
bezonas ruĝulon. Mi vane kontraŭprotestis tian rezonadon. Mi tiam
lasis mian biciklon ĉe la landlimo cele rapide peraŭte reveni al
Salvadoro kaj protesti ĉe la konsulo de Gvatemalo. Antaŭ ol mi
povis plendi, la aŭto de mia amiko, kiu tien veturigis min,
devojiĝis al arbo. Mi du tagojn senkonsciis kaj mi bezonis plurajn
semajnojn por refortiĝi. Mirige, kiam mi duan fojon provis eniri
Gvatemalon tra alia landlimo, ili estis plej simpatiaj. Ili insistis,
por ke mi tie tranoktu, donacis al mi manĝaĵojn ĝis supersatiĝo
kaj eĉ kolektis monon por mi.
Alia akcidento okazis sur la
Alasko Vojo. Mi kredas, ke estis oktobro kaj tro malfruis por
plu pedali norden. Dank" al mia fortostreĉo, mi sukcesis
bicikli 496 mejlojn ĝis la rivero Liard, kiam pluvo malebligis
al mi daŭrigi. Post du taga atendado, mi hazarde retrovis du
junulojn el Ankoraĝo renkontitajn antaŭ kelkaj semajnoj. Ili estis
irantaj al Alasko. “Kial vi ne venas kun ni?”, ili demandis al
mi. “En Alasko estas asfaltaj vojoj”. Ĉar mi ankaŭ povis
eksurveturi la Alasko Vojon je ties alia flanko, mi akceptis.
Ĉiel, mi devis iri al Whitehorse, en Jukonio, por direktiĝi suden.
Ni lokis la biciklon sur la tegmenton de ilia sport aŭto GTO.
Tiun nokton, ĉirkaŭ la 22-a, Richard
anstataŭis sian kompanon ĉe la stirilo. Kelkajn kilometrojn poste,
li tro rapide eniris vojturniĝon kaj perdis la regadon de la
veturilo. La aŭto renversiĝis sur sian tegmenton kaj falglitis dum
20 aŭ 30 metroj laŭ kruta riverbordo por fini sian kuron en la
torenton. Dum ni provis elakviĝi, mi aŭdis al Richard kriadi “Feka
Di"! Fiaske, fiaske! Mia 1200 dolara pentraĵo!” (lia
aŭto elmontris belegan bildon surkaroserie pentritan). Mi devis
reeniri la glaciigan riverakvon cele reakiri miajn posedaĵojn. La
bagaĝoj, kun la biciklo, situis kvindek metrojn alvale. Richard ade
kriegis “Elakviĝu antaŭ ol vi mortos pro malvarmo!”. Tiun
nokton, la temperaturo certe multe malsuperis nulon, ĉar ĉio, kion
ni elakvigis, tuj fariĝis glacibloko. Tio signis la finon de tiu
vojaĝo. En unu tago, mi faris mian eblon por rerektigi mian
misformitan biciklon kaj mi pedalis kvar pliajn tagojn por atingi al
White Horse. Al mi estis sufiĉe pri tiu Alasko Vojo. Mi ne
povis akiri la necesajn pecojn por ripari mian difektitan biciklon
kaj, kune kun vintro, instaliĝis neĝo. Kvankan mi reforiris al
Alasko, mi lasis mian bicklon en White Horse.
En Japanio, mi plurfoje apenaŭ evitis
seriozajn akcidentojn. Precipe la longaj kaj multnombraj tuneloj
timigis min. Ili mallarĝis kaj odoraĉis pro toksaj fumoj. Dum
preterpasis min kamionoj kun tondra bruego, mi estis puŝata al la
tunelvandoj, sen ke la ŝoforoj eĉ rimarkis mian ĉeeston. Mi estis
tiom furioza, kiom timigita. Kiom malŝategis mi tiujn tunelojn.
Apud Gondbad, en Irano, alia serioza
akcidento preskaŭ malebligis al mi daŭrigi mian periplon. Mi denove
aŭtis, kun juna iranano, revene al Mashad por reakiri mian biciklon.
Ni suferis frontan kolizion kun alia veturilo. En blinda vojturniĝo,
blua aŭto Volkswagen stirata de policisto venis niadirekten kaj
subite deflankiĝis al ni. La akcidento estis terura! Mi pensadis
“Trafe, jen la fino de mia vojaĝo.” Mi estis vundita ĉe la
kapo, ripoj estis rompitaj kaj mi suferis tranĉojn sur la brakoj.
Post dek tagoj en malsanulejo kaj tri semajna konvalesko mi
denove ekbiciklis singarde.
Dum mia unua vojaĝo en Barato, mi
akiris la kutimon nokte pedali cele eviti la tagan varmon. Mi foje
devis trairi iujn ĝangalajn partojn, kie mi imagis min postkurata de
tigroj hommanĝaj. Iuj uloj estis priparolintaj tiajn bestojn al mi.
Plej eta bruo en arbaro instigis min pli rapide pedali. Iun nokton,
mi spertis teruran ŝokon, kiam mi ĵetis min al bubalo staranta meze
de la vojo. Sed, de tiam, mi lernis ne plu timi sovaĝajn bestojn.
Ili lasas onin trankvila, kiam oni lasas ilin vivi en paco, almenaŭ
koncerne la dikajn bestojn. Nur la plej malgrandaj ĝenis min: kuloj,
muŝoj, puloj, formikoj, ktp... kaj, kompreneble, abeloj.
Homoj ofte demandis al mi, kie mi
tranoktas dum mi survojas. Estus malfacile pensi pri loko, kie mi ne
jam dormis. Mi esperas iam listigi ĉiujn lokojn, kie mi jam dormis.
Mi pasigis ĉiujn noktojn jen en mia tendo aŭ hamako, jen ĉe
gastigantoj, jen en malmultekostaj hoteloj kaj junularaj gastejoj en
Eŭropo, Japanio kaj Azio. Alie, mi dormis en centoj da nekutimaj
lokoj tiaj, kiaj en kirkoj, moskeoj, temploj, ruinoj, malplenaj
domoj, sur pontoj, sub pontoj, sur benkoj, sur plaĝoj, sur tabloj
(foje eĉ sur bilardo), en kamionoj, sub kamionoj, en aŭtoj,
trajnoj, busoj aŭ tegmentaj bushaltejoj, en oficejoj, lernejoj,
fajrobrigadejoj, ĉe la Sav Armeo, sur jaktoj, kanuoj, en
somerdomoj, en montaro, en policejoj, en kabanoj, garaĝoj, staloj,
keloj, malliberejaj ĉeloj, militaj barakaroj, kamionistaj haltejoj
kaj iufoje eĉ en telefonbudo. Nur indiku al mi lokon, kie mi ne
dormis! Mi ankaŭ dormis en multaj malsamaj poziciioj kaj la plej
malfacila estis “dumbicikla”! Mi tiel dufoje falis en la fosaĵon.
Mi ofte tranoktis en la biciklovendejo de sinjoro Li en
Hongkongo, meze de centoj da multekostaj bicikloj, kiaj Cannondales.
Mi tie prinotadis preskaŭ 7000 lumbildojn fotitajn en Ĉinio
kaj riparadis mian biciklon.
Ĝenerale, mi ĉiam serĉis ŝirmejon.
Foje, mi aparte elektis iom eksterkutimajn ŝirmejojn por akiri pli
bonan memoraĵon. Mi memoras pri dormado piede de la statuo de Kristo
Savanto sur la monteto Korkovado en Rio de Ĵanejro, super
la prilumigita urbo kaj front" al impresa sunleviĝo. Mi
dormis sur la tegmento de la templo en Jaguaro, la eksa majaa urbo en
la gvatemala ĝangalo, same kiel en la ruinoj de Maĉu Piĉu, la
perdita urbo inkaa. En Ladakho, en Barato, mi starigis mian tendon je
5200 m alte, du tagojn dum kiuj neĝoŝtormis. Ĉe la montpasejo
Tang Lang La, en la sama provinco, mi tranoktis je 5360 m
post puŝado de mia biciklo ŝarĝita per ĉiuj miaj bagaĝoj.
Mi ricevis multe da plezuro farante
tion, eĉ kiam tio foje neatendite okazis. Mi memoras pri iu nokto en
Alĝerio, en 1963, kiam mi trapedalis la malhelon por forfuĝi la
malamikaĵojn far la popolo kontraŭ la francoj. Mi ne estas franco
sed tio ŝajne egalis. Dum mi estis trabiciklanta montaran regionon,
mi ekkonsciis, ke estas de mi ne konata noktelira malpermeso pro
kabila kontraŭrevolucio. Kiam mi ĉirkaŭ noktomezo atingis la
supron de iom kruta monteto, sonis fusilpafo. Mi ne sciis, ĉu ĝi
celas min aŭ ne. Sen provi kompreni, panikiĝinte, mi fulme
malsupreniris sur la deklivo. Malgraŭ la montara malvarmo, mi
surprizis min je ŝvitado. Je la tria matene, mi eniris vilaĝon kaj
direktiĝis al eta blanka moskeo. Malŝlosita estis la pordo kaj la
plankon kovris tapiŝoj. Sen pli pripensi, mi etendis mian dormsakon
surplanke kaj mi trabe baris la pordon. Frue vekita de bruo el
ekstero, mi vidis tra eta fendo en la pordo homojn antaŭ la moskeo.
Maljunulo batadis al la pordo. Mi ne sciis, kion fari, kaj mi
agnoskas, ke mi iomete timis. mi haste fiksis mian dormsakon sur la
biciklon, kiun mi surgrimpis, abrupte malfermis la pordon kaj
trapedalis ĉion. Ne gravas, kion ili antaŭimagis, mi surprizis ilin
kaj, antaŭ ol ili povis reagi, mi jam estis denove survoje.
En Japanio, male, mi povis sentime
dormi sur ŝtuparoj aŭ interne de temploj. Mi volonte akceptis la
scivolemulojn, ĉar la gardistoj ofte fine akceptis min siahejmen,
nutris min, gastigis min kaj provis simpatii kun mi.
Alian fojon, dum mi malfruvespere
biciklis inter Kajro kaj Suezo, mi decidis dormi sursable sub ponto.
Malforta vento el la dezerto blovis al mia dorso. Je la sesa matene
vekis min bruega kamiono trairanta la ponton. Mi ekflaris strangan
odoron. Mi stariĝis kaj eksaltis kvazaŭ pikis min skorpio. Apenaŭ
unu metron for, troviĝis homa korpo nuda kaj duone putrinta. Kvankam
mi mallonge dormis, mi iom rapide elsakiĝis...
Post kiam mi trabiciklis la lastajn
kilometrojn al Suezo, mi instaliĝis en la junulara gastejo, kelkajn
kilometrojn for de la urbo. Mi demandis pri buso al la urbo kaj oni
indikis al mi la haltejon. Kelkajn minutojn poste, mi enbusiĝis kaj
ekbabilis kun tre simpatia egipto. Plenplenis la buso, ni staris. La
buso haltis! Ĉiuj sin demandis, kio okazas. Ekstere, soldata grupo,
kiu ŝtopis la trafikon, eniris la buson. Mi aŭdis prononci la
vorton “inglezi” (anglo). Mi rigardis ĉirkaŭ mi por vidi al kiu
ili parolis kaj, je mia plej granda surprizo, komprenis, ke ili celas
min. Ili sovaĝe tordis mian brakon, elpelis min kaj ekstere
svenbatis min. Kiam mi rekonsciiĝis, mi vidis, ke la buspasaĝeroj
brue kverelis kontraŭ la soldatoj. La viro, kun kiu mi konatiĝis,
kaj la ŝoforo portis min en la buson kaj veturigis min al
malsanulejo, kie oni bandaĝis mian kapon. Tiu nova amiko, kiu helpis
min, estis skandalita de tiu incidento kaj insistis, ke ni iru al la
polico. Akompane de la Sueza policestro ni reiris al la
incidento loko, kaj nur tiam mi ekvidis kontraŭaviadilajn
armilojn en apuda kampo. La soldatoj asertis, ke mi fotis ilin, ke
ili nur defendis sian landon, dum mi tiuepoke ne jam posedis fotilon.
La policisto diris al mi, ke temas pri “terura eraro”, kaj ke la
kulpuloj estos punitaj. Kovrita per bandaĝoj kaj furioza, mi samtage
forlasis tiun urbon.
Tio kondukas min al elvoko de la
malfacilaĵoj, kiujn oni ĝenerale spertas ĉe la polico aŭ la lokaj
registoj. Kiam oni vizitas landon, kiu suferas politikan malordon, aŭ
se oni estas sufiĉe malbonŝanca por ektroviĝi meze de loka
revolucio, oni povas suferi iom multe da problemoj kaj tio povas eĉ
fariĝi ege danĝera. En tiaj momentoj, eĉ policistoj kaj soldatoj
estas nervozaj, agresemaj kaj pafemaj. Ili foje celis min sen ia
motivo, krom ke ili sendube vidis min kiel simbolon de ĉiuj
kapitalistaj landoj. Mi pretervivis pli ol unu el tiaj violentaj
situacioj.
Por citi nur kelkajn, mi mencios: la
militistan ŝtatrenverson en Ekvadoro en 1966; la kontraŭmilitistan
ribelon far studantoj en Meksiko en 1968; la agitojn kaj eĉ batalojn
dum la franca alĝeria konflikto komence de la sesdekaj jaroj aŭ
la samepokan konflikton inter araboj kaj israelanoj, kiu daŭre
ekzistas; etiopoj kontraŭ somalanoj en siaj landlimaj regionoj en
1963. Mi ankaŭ vidis permitraletan batalon inter la sekreta polico
kaj la gerilo en la centro de Gvatemalurbo en 1968. Estis neniu
trafito en ambaŭ partioj, sed kvin civiluloj mortis.
Entute, kun policistoj aŭ militistoj,
mi spertis tiom multe da bonaj rilatoj, kiom da malbonaj. Mi ofte
tranoktis en policejoj, kie mi ricevis ilian protekton. Koncerne
militistojn, mi preferis renkonti altrangajn oficirojn prefere al
simplaj soldatoj, kiujn mi taksis tro malkleraj. Pro surhavo de
uniformo kaj posedo de pafilo, ili povis fariĝi arogantaj kaj
danĝeraj. Ili ofte elmontris sian malŝategon samtempe propagante
kontraŭ Oriento aŭ Okcidento. En miaj rilatoj kun policistoj, la
rango neniam tre gravis. La humoro de la persono, ties antaŭjuĝoj,
lia bezono pri mono, povis okazigi tiom feliĉan, kiom malagrablan
renkonton. Tio kompreneble estas ĝeneralaĵo. Tio varias de iu lando
al alia, precipe inter la prosperaj kaj triamondaj landoj. Evidente,
en riĉa lando oni kvazaŭ neniam renkontas militistojn. Oni ĉefe
rilatas al la polico, kiu precipe indikas, kion oni ne rajtas fari:
“Vi ne rajtas transiri tiun ponton”, “Vi ne rajtas tie dormi”,
“Vi ne rajtas petveturi en tiu ŝtato”, “Vi ne rajtas vendi
viajn broŝurojn”, “Vi ne rajtas surbicikli tiun vojon”.
Tio memorigas al mi pri stranga
incidento en Teksaso. Mi malfruvespere alvenis en kamionistan
gastejon diurne malfermitan, kaj mi petis al la mastrumanto permeson
tie pasigi la ceteron de la nokto legante kaj skribante. Ĉirkaŭ la
kvara matene, post verkado en mia vojaĝlibro, mi ekfoliumis la kvar
aŭ kvin magazinojn “Time”, kiujn mi estis aĉetinta. Mi kutimis
deŝiri la paĝojn ĉiam post ellego por ŝpari spacon. Unuavice, mi
deŝiris la reklamajn paĝojn, ĉar ili ne interesis min. Kion
reprezentas kelkaj paĝoj el revuo kompare al la pezo de miaj
bagaĝoj? Probable ne multon, sed mi tamen tre atentemas pri la
problemo de pezo. Mo do sidis, je la kvara matene, deŝirante la
magazinajn paĝojn. La kelnerino havis strangan rigardon kaj ŝi foje
ĵetis maltrankvilajn rigardojn al mi. Je la kvina horo, polica aŭto
alvenis ekstere. La oficiro ordonis al mi eliri el la konstruaĵo kaj
atente ekzamenis miajn legitimilojn. Li ĉion notis sed ne vidis ion
ne en ordo. Li fine demandis kun stranga tono: “Diru al mi, kial vi
deŝiris la paĝojn de tiuj magazinoj?”. Kiam mi eksplikis al li,
li larĝe ridetis kaj respondis al mi: “Mi komprenas. Bonvenon en
Snyder.”
Mi ne konsilas kunporti sur si kaŝitan
armilon por sin defendi. Ne nur ili estas kontraŭleĝaj en plej
multaj landoj, sed oni ankaŭ tre malfacile transigus ilin de iu
lando al alia. Revolvero kompreneble povas doni sekuran senton en
stranga aŭ sovaĝa medio. Sed ĝi ankaŭ povas okazigi danĝerajn
situaciojn.
Tio okazis al mi en Afriko, en Zambio
(tiame Nord Rodezio). Mi posedis revolveron. Tute elĉerpita,
malpura kaj soifanta, mi tagmeze ĵus alvenis en vilaĝon dum varmis
je 40 gradoj. Mi ekvidis ŝildon reklamantan pri “Cold Castle
Beer” (marko de sud afrika biero). Mi rapidege eltrinkis tri
aŭ kvar botelojn kaj petis por manĝi sed ili havis nur ovojn. Post
la sesa botelo, mi jam estis englutinta dek duon da ovoj. Staris
la sepa botelo antaŭ mi, mia ĉemizo plenis je ŝvito, mi jam
komencis malstreĉiĝi. Mia ĉemiza poŝo entenis la revolveron. La
pezo de la armilo en mia malseka ĉemizo tiom ĝenis min, ke mi
surtabligis la revolveron. Ĉar la klientoj observis min, mi taksis
pli saĝe malplenigi la ŝargilon. Mi deprenis la kuglojn kaj premis
la ellasilon por liberigi la kulason sed mi ne vidis, ke restas unu
kuglo ŝovita en la tubo. La kuglo pafiĝis kaj enmuriĝis. Feliĉe,
neniu estis vundita kaj, koncerne min, mi tuj elebriiĝis. Ĉiuj
klientoj stariĝis kaj mi taksis plej saĝe foriri. Mi pagis kaj
donis bonan trinkmonon, mi ŝancele eliris en la taglumon. Malantaŭ
la vilaĝo, mi ekgrimpis sur monteta deklivo kaj falis mezdistance.
Kiam mi vekiĝis, mi sentis ion sur mi. Temis pri grandega hundo
lekanta mian vizaĝon. Mi perplekse rigardis, kiam blankulino
alproksimiĝis kaj aldemandis min, ĉu io ne glatas. Mi alrespondis
ŝin, ke ĉio estas en ordo kaj daŭrigis al la monteta supro.
Mi nur tre malofte uzis mian armilon,
kelkfoje por forpeli hundojn, kaj mi iufoje pafis alĉiele por
fortimigi ekminacantajn ebriulojn. Mi ne memoras, ke mi iam devis
pafi por defendi min. En Brazilo, ĝi estis definitive konfiskita.
Mi preferas sole vojaĝi, ĉar plej
gravas por mi povi decidi pri mia propra vojaĝtakto. Mi tiel povas
mallaŭdi nur min mem pro misdecido. Mi kredas, ke soleca vojaĝanto
lernas pli, ĉar li devas rilati kun homoj por eviti solecon kaj li
konsekvence estas pli ofte invitata. Sola, mi havas pli da ebloj
trovi laboron aŭ lokon en ŝipo. Hodiaŭ, mi scias, ke mi pravis
sole vojaĝi, kaj mi daŭre solecos, kvankam je la komenco mi volonte
trovintus vojaĝkunulon.
Tamen, mi de temp' al tempo
kuniĝis al aliaj biciklantoj aŭ vojaĝantoj, kiam ili
samdirektiĝis. Mi tion faris en Barato en 1961 kun Horst Lechner,
kun Fumiko Mitsue en Japanio en 1971, kaj denove en Barato en
1976 kun Martin Eaves, anglo ĉirkaŭbiciklanta la mondon. Li
tamen devis ĉesigi sian vojaĝon en Kalkato pro hepatito. Mi ankaŭ
vojaĝis kun Daniel Masson en 1989 en Laoso. Okaze de altmontara
piedekskurso en Nepalo, mi kuniĝis al kanadano, kiu nomiĝis
Walter Ratte. En Amazonio mi kunvojaĝis kun svedo nomita
Bo Carlo.
Mi neniam sentas min sola, ĉar mia
imagpovo tre fekundas. Mi dumtage pripensas multajn aferojn, mi
preparas estontecajn projektojn. Iu lando estas en mia kapo longe
antaŭ ol mi eniras ĝin, kaj ĝi postvivas en mia imago longe post
kiam mi vere forlasis ĝin.
Mi ankaŭ aŭskultas etan
radioaparaton, kiu helpis min lerni lingvojn. Mi tiel lernis la
hispanan kaj la anglan, kiujn mi nun flue parolas. Ĉar mi neniam
studis ilin lerneje, mi havas tre malmultajn prigramatikajn konojn.
Mi konas nur tion, kio al miaj oreloj sonas ĝuste aŭ ne. La
avantaĝo tiel studi lingvon estas, ke oni tiamaniere lernas ĝin
paroli sen troaj penoj. Male, oni ne lernas ĝin skribi. La angla,
precipe, estas malfacila por skribi.
En landoj, kie aliaj lingvoj estas
parolataj, laŭ la tempo je mia dispono kaj laŭ mia bezono, mi
lernis sufiĉe da vortoj por elturniĝi, aŭ mi geste esprimiĝis.
Bedaŭrinde, la malmultaj konoj akiritaj estas rapide forgesitaj,
kiam oni forlasas la landon. En Japanio, mi provis lerni la parolan
japanan, sed ĉar japanoj nepre volis uzi la anglan, kaj ĉar mi
neniam bezonis pene deĉifri tiun lingvon, mi neniam progresis.
Ne eblas en ĉi tiu malgranda raporto
indiki al vi ĉiujn miajn impresojn pri la trairitaj landoj, eĉ ne
ĉiujn ilin mencii. Mi tamen provu indiki al vi impresojn pri miaj
vojaĝoj.
Kiam mi startis, mi direktiĝis al
Oriento, ĉar la aziaj landoj, kiel Persio, Barato, Ĉinio kaj
Japanio, pli tiklis mian imagon, precipe por dudek-jara fraŭlo ege
entuziasma, ambicia kaj tre ŝatanta vojaĝi. Tiu direktiĝo ankaŭ
ebligis al mi ŝpari la prezon de la oceana transiro. Kaj fine, oni
facile akiris la necesajn rajtigilojn kaj vizojn por tiuj landoj.
Mi memoras pri kelkaj lokoj dum la unua
parto de mia vojaĝo. Ekzemple pri Istanbulo, urbo konstruita sur du
kontinentoj, kie Oriento renkontas Okcidenton. Mi neniam forgesos la
momenton, kiam mi troviĝis en Uskudar kaj rigardadis al la azia
flanko trans Bosforo, kiam centoj da pintaj minaretoj sin profilis
sur la subiranta suno kaj la muezinoj aŭdigis sin enaere, vokante
piulojn al preĝo.
En Turkio, sur la altaj ebenaĵoj de
Anatolio, mi devis barakti kontraŭ grandegaj hundoj ŝafgardistaj,
kiuj postkuris min dum kilometroj. Mi furioze pedaladis por eskapi de
ili kaj mi tial perbiciklis grandajn distancojn. Miavice, mi trovis
okazon postbicikli stultegajn kamelojn en la dezerto. Kvankam ili
povus forfuĝi alidirekten, ili obstine mezvoje kuradis antaŭ mi dum
kilometroj. Nu, mi ja ege kurigis ilin!
Mi vizitis la sanktejojn en Jerusalemo,
kiam ĝi ankoraŭ apartenis al Jordanio. Mi eniris tra la pordego
Esteban, laŭiris la “Via Dolorosa”, kiam grupo da junuloj
proksimiĝis kaj ekprovokis min, tiel farante ankaŭ mian “vojon
doloriga”. Fine, militistoj savis min.
En Irano, mi precipe memoras la
tuberajn vojojn el tero (kiuj nun ĉiuj estas asfaltaj), iun tifoidan
krizon, la mirindajn moskeojn en Ĥom, Esfahano, Ŝiraz kaj Tehrano,
kaj, kompreneble, la ruinojn de Persepolo, ĉefurbo de la persa
imperio antaŭ 2500 jaroj sub Ciro, Dario, Kserkso kaj aliaj.
Barato estas unu el la plej interesaj
landoj, kiujn mi vizitis. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej malriĉaj,
malpuraj kaj ŝokaj. Homoj ja mortas surstrate, sen interesi la
pasantojn. Tiu vidaĵo naŭzas sed, post iom da tempo, oni lernas ĝin
ignori. La homoj en Barato, iliaj religioj, iliaj variaj kutimoj,
iliaj buntaj sarioj, iliaj ekzotikaj pladoj, ilia vivstilo, iliaj
temploj kaj la cetero estas tiom strangaj, allogaj kaj novaj, ke tiu
lando estas unu el tiuj, kiujn mi plej alte estimas. Estas belege
vidi Taĝ Mahalon sub plena luno. Kiel diras turisma gvidlibro:
“Estas revo el marmoro konstruita de gigantoj kaj finkonstruita de
juvelistoj”. Eblas aprezi Baraton, sed malfacilas kompreni ĝin.
En Kolombo, en Srilanko, mi ne sciis,
kien iri. En la komenco, mi projektis iri al Sud Afriko sed mi
ne sukcesis trovi laboron sur ŝipo por la transiro. Mi fine dungiĝis
sur norvega ŝipo, kiu transportis fruktojn. Post nia alveno en
Singapuron, ni navigis al Hajfongo, en Nord Vjetnamio, kie ni
devis ŝarĝi per bananoj por Nakodko, en Rusio. Por mallongigi la
rakonton, mi sukcesis eniri Rusion je la tria provo, sed mi poste
eksciis, ke la persono, kiu donis al mi la enirpermeson, tute ne
kompetentis tion fari. En Siberio, mi opiniis, ke mi ne rajtas
bicikli pro politikaj motivoj. Oni diris al mi, ke ne ekzistas vojoj.
Ŝajne mi rajtis pedali en la “okcidenta” parto de Rusio, sed oni
tiam devige transportis min al Moskvo. Mi devis fronti la oficiron
komisiitan pri turismo por la tuta Rusio. Li diris al mi “Ni
bedaŭrinde ne havas regulojn por turismantoj per biciklo. Necesas,
ke vi eliru el la lando.”
Mi poste eniris Afrikon tra la
Ĝibraltara Markolo, kie atendis min unu el la plej grandaj inundoj,
kiun iam ajn suferis Maroko. Iun sekvan nokton, mi devis puŝi mian
biciklon dum ok horoj foje tra akvo unu metron alta, obstine
provante laŭiri la vojon. Mi fine eliris el la akvo, sed ĉiuj miaj
posedaĵoj ege malsekis.
Homoj ne ĉiam konscias, ke Afriko ne
estas komplete “nigra”. Granda parto de la afrika teritorio estas
araba kaj sekve loĝata de araboj. Eĉ etiopoj, malgraŭ tre nigra
haŭto, ne ŝatas esti klasigataj kiel nigruloj (ili estas hamitoj).
La araba popolo, same kiel la araba mondo, ne estis nekonata de mi,
ĉar mi jam iam ĝin vizitis. Araboj havas multajn antaŭjuĝojn
kontraŭ nigruloj, same kiel havas, ekzemple, la blankuloj en
Sud Afriko. En Sudano, kvankam oni malmulte priparolas tion,
sendube ekzistas tiom granda diskriminacio, kiom en Sud Afriko,
kaj ofte pli da malamo inter araboj el la nordo kaj nigruloj el la
sudo.
Persone, mi ofte estis elrevigita de
nigruloj. Maloftis interesaj babiladoj kun ili. Mi ofte furiozis,
kiam mi aŭdis ilin ekridi dum mi lace kaj ŝvite preterbiciklis. En
tiuj momentoj, mi povintus eksplodi pro kolerego. Mi provas ne havi
antaŭjuĝojn... sed restas al mi ankoraŭ multe por lerni. Mi
kompreneble ne forgesu ilian kolonian pasintecon kaj, konsidere la
tiaman vivmanieron de iliaj mastroj, certe estis komike al ili vidi
blankulon sur biciklo.
Pro pluraj motivoj, Orient Afriko
sendube estas la plej fascina parto de Afriko. Pro ĝiaj grandaj
ĉasejoj, ĝiaj savanoj, ĝiaj buntaj triboj, pro Kilimanĝaro (kiu
altas preskaŭ 5900 m), krateroj Ruvenzoro kaj Ngorongoro, pro
ĝiaj grandaj kaj fieraj Masajoj kaj Vatusoj, pro ĝiaj rezervoj. Pli
sude, ankaŭ troviĝas la impresaj akvofaloj Viktorio. La piramidoj
kaj la ruinoj de la egiptaj faraonoj estas aliaj gravaj lokoj. La
grekaj kaj romiaj ruinoj en Nord Afriko estis ankaŭ same
belegaj. Etiopio estas malpli fama pro siaj montaraj formoj, sed la
interkrutejoj en Takazee, en la regiono Simieno, laŭ gvidlibro,
estas tiom larĝaj, ke oni povus enĵeti en ilin la Grandan Kanjonon
de Kolorado kaj apenaŭ eblus vidi ĝin. En Sudano, en Sud Etiopio
kaj en Nord Kenjo mi trafis iujn el la plej aĉaj vojoj en la
mondo. Ili foje estis preskaŭ ne videblaj, foje detruitaj de
riveroj, aŭ eĉ tro sabloplenaj por bicikli. Tiam mi povis nur
debicikliĝi por paŝe puŝi.
En Egiptio, ĉe la Ruĝa Maro,
pneŭmonio trafis min en loko, kien kutime venas homoj por pulme
kuraciĝi, ĉar tie tre sekas kaj varmas la aero. Mi dek tagojn
restis en mia tendo sen viziti malsanulejon. Dume, vojaĝanta
kuracisto donadis al mi antibiotikojn. Mi renkontis iom multe da
vojaĝantoj sur la polvaj afrikaj vojoj. Ne estis tiom da vojoj por
moviĝi.
En Sud Etiopio mi trinkis la plej
ŝliman akvon en mia vivo. Tamen, ĝi rolis al mi, kiel ĉampano, ĉar
mi ne estis trinkinta akvon jam de du tagoj. En Sud Afriko mi
profitis la komforton de riĉa lando, kun bone asfaltaj vojoj kaj
grandaj urboj. Mi spertis nenian malfacilaĵon por atingi Kaburbon,
kiu prezentis mian vojfinon en Afriko.
Mi pagis nur 228 USD por mia
transiro al Latin Ameriko dank" al malavara donaco de
Hajle Selasje. Kiam mi forlasis Kaburbon, restis malantaŭ mi iu
el la plej belaj urboj en la mondo.
Dum miaj unuaj semajnoj en
Latin Ameriko, inter aprilo kaj majo 1964, se iu dirintus
ke mi tie restos kvar jarojn, mi respondintus “Neeble!!”. Sed mi
tiuepoke antaŭeniris malpli kaj malpli rapide (pro motivoj, kiujn mi
ĉi poste klarigos). Mi taksis latinamerikanojn tre simpatiaj,
malavaraj kaj komunikemaj. Ili rapide malfermis siajn brakojn kaj
pordojn al juna aventuremulo. La vortoj “deportista” kaj
“aventurero” bone sonis en la hispana. Latinamerikanoj tiom
spontaneas, ke ili foje forgesas siajn promesojn. Kondiĉe ke oni ne
atendas, ke ili plenumu siajn promesojn, ja eblas amuziĝi. Ili ne
havas grandajn nociojn pri logikeco, ili ĉiam agas laŭsente. Pro
tio, ili foje estas neantaŭvideblaj kaj memkontraŭdiraj. Ili unue
pensas pri vivo kaj amuziĝo, poste pri laborado. Certe tial malpli
zorgemas ili. Ili tute kapablas kaj potencas, sed ili ankaŭ malmulte
persistas. Laŭ mi, jen motivo pro kiu oni daŭre taksas
Latin Amerikon “evoluanta kontinento”. Sed kial ni devus
ilin similigi al ni? Ni nur akceptu ilian vivmanieron. Mi iel fariĝis
latinamerikano dum mia tiea restado.
Mi vizitis ĉiujn landojn kaj la
plejmulton de la sud amerikaj regionoj. La vojoj ĝenerale pli
bonkvalitis ol en Afriko sed estis pli montaraj. Mi plurokaze
transiris Andojn. Inter Limo kaj La Oroya, mi puŝis mian
biciklon por transiri la montpasejon Tiklio, je 4843 metroj. Tio
plurjare estis la plej alta loko, kiun mi atingis per biciklo.
En Patagonio, fortaj kaj konstantaj
ventoj el okcidento, aŭ puŝis min, aŭ bremsis min, depende de la
vojkurboj. El la grandaj naturaj pejzaĝoj, mi precipe ŝatis la
akvofalojn Iguaçu (je la landlimo inter Brazilo, Argentino kaj
Paragvajo) kaj la akvofalojn Angel en Venezuelo, la plej altajn en la
mondo, je preskaŭ 1000 metroj alte. Tiuj, kiujn mi persone
preferas en la mondo, estas la belegaj faloj Kaiteur, je 225 metroj,
en Gvajano, kiujn oni povas traduki per “la maljunulaj akvofaloj”
pro indiana kutimo laŭ kiu oni enkanuigas maljunulon por lasta
malsupreniro sur la rivero. Mia ir reveno starte de Geogurbo
daŭris dek tagojn, ĉar la faloj situas meze de ĝangalo.
Aliaj tiom impresaj lokoj estis la
inkaaj ruinoj en Kusko kaj Maĉu Piĉu, en Peruo. Mi ankaŭ iom
ŝatis la majaajn, aztekajn, olmekajn kaj toltekajn en Gvatemalo kaj
Meksiko. La Anda montoĉeno proponis laŭ sia tuta longeco
spektaklajn montarajn pejzaĝojn kun, en la sudo, grandegaj glaĉeroj.
Ankaŭ malsamaj kaj interesaj estis la erupciaj vulkanĉenoj en
Mez Ameriko. Mi travivis intensan momenton, kiam mi troviĝis
piede de la erupcianta vulkano Pacaya, en Gvatemalo. Mi ŝatis la
vive buntajn kutimojn indianajn, precipe en Gvatemalo, Peruo kaj
Ekvadoro, kie ili estas pli originalaj kaj, plie, pli bone rezultas
sur fotoj.
Miaj plej grandaj aventuroj okazis dum
miaj traĝangalaj vojaĝoj kaj esploroj. Ĉar ne ekzistis vojoj, mi
devis lasi mian biciklon malantaŭ mi. Mi tiel trairadis grandan
parton de la amazonia arbaro piede, per kanuo, per floso kaj per pli
larĝaj boatoj. Jam tre june, mi volis vidi la plej grandan riveron,
kies eĉ plej malgranda enflurivero estas senegala en Eŭropo. La
aventurapogeo estas troviĝi tute sola, kiam la vivo dependas nur de
siaj propraj kapabloj kaj decidoj. Mi sentis min, kiel Livingstone aŭ
Stanley, kiam ili esploris Afrikon antaŭ cent kelkaj jaroj. Sed
ankaŭ malfacilas vivi en ĝangaloj: varmas kaj humidas kaj estas
ofte tede. Oni renkontas malpli da sovaĝaj bestoj ol oni kredas.
Plejmultaj homoj imagas, ke en ĝangaloj kaŝiĝas bestoj malantaŭ
ĉiu arbo. Ili vidas vagi jaguarojn, enŝoviĝi serpentojn, ludi
simiojn. Ili revas pri insektoj ĉie zumantaj kaj sonantaj. Fakte,
ĝangaloj estas nur verdaj brumaĵoj. apenaŭ eblas distingi ion ajn
kiam indiano ne indikas precize kien rigardi. Nu, vi nur serĉu
bestojn! Ja provu mem trovi serpenton! Vi elreviĝos. Vi laciĝos kaj
vi fine rezignos. Kaj, subite, jen bruo, io, kio malaperas, kaj vi
estas bonŝanca se vi sukcesis vidi pri kio temas. Necesas multe da
ŝanco por ekvidi tapiron aŭ jaguaron, ekzemple. Mi neniam vidis
jaguaron en ĝangaloj kvankam mi tie pasigis longan tempon. Finfine,
mi ne ekzakte scias, kio allogis min en ĝangaloj. Sed plaĉegis al
mi eliri el ili kaj retrovi la civilizacion.
Kvankam en Nord Ameriko troviĝas
nek Amazono nek ĝangaloj, la usonaj pejzaĝoj estas laŭ mi la plej
spektaklaj en la mondo. De oriento al okcidento, la landon kovras iuj
el la plej belegaj naturaj monumentoj. Kiel ekzemple la Granda
Kanjono pro siaj koloroj kaj sia ega grandeco, la gigantaj sekvojoj
en Kalifornio, la naturaj ĉielskrapantoj en Monument Valo aŭ
ankaŭ la ruĝa, rozkolora kaj flava gamo de la kanjono Bryce. Mi ne
forgesu la ŝtonigitan arbaron, La nekredeblan kanjonon Zion, la
nacian parkon Josemito kaj la akvofalojn Niagaro. Kie ajn oni
troviĝas, oni perpleksas antaŭ la kreaĵoj de la naturo.
Tamen, post ses jaroj pasigitaj en
ambaŭ Amerikoj, mi subite deziris foriri al aliaj horizontoj. La
lasta amuza travivaĵo estis la malapero de mia biciklo en
San Francisko. Sed dank" al multaj vokoj pertelevidaj
kaj radiaj kaj helpe de lokuloj, mian biciklon oni mirakle
retrovis post nur kvar tagoj. Krome, mian biciklon oni priŝtelis jam
kvar aliajn fojojn en Kolombio, Turkio, Filipinoj kaj Siberio, kaj
ĝin konfiskis la tibetaj aŭtoritatoj. Mi finfine ĉiam retrovis
ĝin, mi verŝajne bonŝancas. Laŭ paso de la tempo mi pli kaj pli
ligiĝis al tiu biciklo kaj mi ne scius, kion fari se mi ĝin iel
perdus.
Mia projekto halti en Havajo dum
nedeterminita tempo, utilis al mi, kiel saltotabulo por transiri
Pacifikon. Malgraŭ la multnombraj turismantoj, mi tamen ŝatis tiun
insularon dank" al la bonaj amikoj, kiujn mi surloke
ekkonis. Estis aparte ekcite vidi erupciajn vulkanojn sur la granda
insulo kaj grimpi sur Maŭna Loa (pli ol 4000 m alte) tra
ties nekredeblaj vulkanaj pejzaĝoj dezertaj. Direktiĝante al
Okinavo, mi ankaŭ malkovris multajn insulojn en Mikronezio. Feliĉe,
dank" al renkonto kun piloto de Air Micronesia, mia biciklo
estis senpage transportata.
En Japanio, mi ĝuis financan sukceson
kaj konsiderindan reklamon. La homamaso ĝenerale iomete tro densis
al mi, sed la homaj afableco, honesteco kaj helpemeco estis bona
surprizo. Oni ofte konsideras japanojn nediveneblaj kaj misteraj, sed
mi trovis ilin tre scivolemaj, ridemaj, kun preskaŭ infaneca
entuziasmo kaj ĉiam pretaj por ĉia sugestita farado, ĉu surgrimpi
montaron, viziti ion aŭ ludi. Mi senĉese dronis sub etaj (kaj
dikaj) donacoj kaj memoraĵoj.
Nur babili kun homoj prezentas ĝenaĵon
en Japanio. Multaj miskomprenoj okazas pro malsamaj pensmanieroj. Mi
ne celas diri, ke konversacioj estas komplikaj. Ili fakte ĝenerale
parolas pri banalaĵoj, ĉar japanoj konservas siajn problemojn por
si mem. Nepras bone akordiĝi kun aliuloj en superloĝataj regionoj,
sed oni ne ĉiam trovas solvon al streĉoj. La solvo foje povas esti
rapideco per aŭto. Okcidentiĝo estas plej evidenta en Japanio, sed
nur supraĵe. La vivo kaj kulturo de japanoj estas sufiĉe tradicia
kaj aŭtoktona. La okcidentaĵoj rapide alprenas japanan tonon.
Japanoj sendube estas la plej homogena gento en la mondo. Kompreni
unu el ili sufiĉas por ĉiujn ilin kompreni.
Kiam mi forlasis Japanion en
novembro 1972 kun poŝoj plenigitaj de mono kaj multaj
memoraĵoj, mi opiniis, ke mi povas reiri al Germanio ene de unu aŭ
du jaroj sen monproblemoj. Estas interese konstati, kiom da fojoj mi
diris, ke mi hejmen revenos, kaj kiom da fojoj mi eraris. Tiuj
deziroj pri reveno ekĝermis en la sesdekaj jaroj. Mi komence
intencis reveni en 1968, poste en 1970. “Nu”, mi diris, “mi
verŝajne revenos hejmen por la Olimpiaj Ludoj en 1972”. Sekve,
estis por la piedpilka mondtrofeo en 1974. Fine, mi difinis mian
revenon por la jaro 1975. Post tio, kiam homoj demandis al mi “Kiam
vi intencas reveni viahejmen?”, mi tiris la ŝultrojn kaj respondis
“Mi ne certas, eble venontjare aŭ sekvajare.”, aŭ ankaŭ “Mi
devas superi la rekordon de Marko Polo!”. Kiu estas lia
rekordo? Li restis for de sia lando dum 25 jaroj. Nun, mi
respondas “Mi revenos, kiam mi estos trairinta ĉiujn landojn.”
Post Japanio, mi unue iris al Koreio,
Tajvano, Filipino kaj Hongkongo, ĉiuj allogaj kaj belegaj landoj.
Hongkongo egalas al Rio de Ĵanejro pri sia beleco kaj
spektakla situo. En Tajvano, la ĉina kulturo estis kiel eble plej
bone konservita. La granda kultura heredaĵo de ĉinoj videblas en la
muzeo de la Nacia Palaco. Homoj estas aktivaj kaj laboremaj. En 1972
mi sensukcese provis viziti la Ĉinan Popolan Respublikon.
Mi sekve iris al Filipinoj. La tieaj
homoj konstante ridetis, afablis kaj senzorgis. Ĉie, kie mi
biciklis, infanoj ridemaj kaj aparte belaj postiris min pro
scivolemo. Tricent kvindek jaroj da hispana koloniado kaj 50 da
usona regado postlasis fortan Okcidentan influon. Ĉiuj flue parolas
la anglan. Tie mi vidis la mondfamajn rizajn terasojn de Banaŭe,
Bontok kaj aliajn lokojn norde de Luzon. Necesis al tiuj montaranoj
pluraj jarcentoj por ilin konstrui. Pli sude, staras la vulkano
Mayon, daŭre funkcianta kaj kies konuso preskaŭ perfektas.
Sveda kargoŝipo portis min al
Aŭstralio, mia lasta videnda kontinento. Mi ekde la komenco
komprenis, ke mi bezonos iom multe da tempo por ĉirkaŭiri
Aŭstralion. Mi ne kredis dediĉi al ĝi tiom multe da tempo, sed oni
senĉese demandis al mi “Ĉu vi iros al Darvino?”, aŭ “Ĉu vi
trairos la ebanaĵon Nularboro?”. Ĉar oni ofte pridubis mian
kapablon tion fari, oni diris al mi “Mi opinias, ke vi ne kapablas
trairi Nularboron per biciklo.” Ĉu iri okcidenten de Ayers Rock?
“Neniu tion faris (per biciklo) kaj vi frenezus tion fari.” Mi
respondis “Ne temas pri kapableco aŭ ne, sed nur pri dispono je
sufiĉe da tempo por sin taŭge prepari, pri saĝa agado kaj pri
decidiĝo starti!”. Mi biciklis dum sep monatoj kaj trairis
12000 kilometrojn.
Interne de la lando, migraduloj ofte
haltis por donaci al mi akvon (aŭ malvarmetan bieron), inviti min
siahejmen, aŭ simple por vidi la ulon, kiu faras al si tiom
malfacilan vivon. En la urboj, mi gastis ĉe homoj renkontitaj
interne de la lando. Mi ofte retrafis la samajn homojn en diversaj
regionoj. Ĉiam varmis la akcepto kaj surpriziĝis la homoj pri mia
trairita distanco.
Kiam mi pensas pri Aŭstralio, mi
neniam forgesos la ruĝan centron de tiu lando kun ties strangaj
pejzaĝoj kaj ties interkrutejoj kaj tiom mirindaj rokoj. Dumpluve,
sovaĝaj floroj surkovras la grundon kiel tapiŝo. El ĉiuj marbordaj
regionoj, mi ja preferas tiun de Port Cambell. La oceano
desegnis sur la bordo mirindegajn formojn. La familio Cowel, el
Nobel Park, kiu fariĝis ekvivalento de la Alabama familio
Kirby, veturigis min al iuj el tiuj vidindaj lokoj.
En Aŭstralio, la vera defio estis
transiri la 1300 km-longajn sablopadojn okcidente de Ayers Rock.
Malofte estis videblaj veturiloj sur tiu tubera pado. Ŝarĝita estis
mia biciklo per nutraĵoj kaj akvo. Biciklante de mateno ĝis
vespero, mi povis trairi ĝis 80 km en tago (la tuto je la unua
rapidumo). Mi pasigis parton de mia vojaĝo trairante aborigenan
rezervejon. En du foraj kontrolejoj, homoj sciis pri mia vojaĝo kaj
helpis al mi. Oni indikis al mi akvejojn, kaj oni du fojojn
disponigis al mi akvon en facile troveblaj lokoj.
Samtempe kiam pasis tago kaj ŝanĝiĝis
la ĉielo, ankaŭ ŝanĝiĝis mia humoro. Ĉu la horizonto ne
atingeblas? Ĉu mi sopiras mian landon? Kiun landon? Ĉu tio estus
ĉies sentoj? La ĉielo belegas kaj tio tiom agrablas. Mi lastfoje
ĵetas okulon al la mapo kaj demandas, kie do mi povos ĉi vespere
starigi mian tendon. La mapo malplenas sed mi tamen preferas scii,
kie mi troviĝas. Mi elektas lokon por kampadi. La subira suno turnas
la monteton en ruĝan lumon. Mi solas kaj ĉio kvietas.
Kiom la longaj distancoj aŭstraliaj
prezentis defion, tiom la variaj pejzaĝoj nov zelandaj estis
facilaj kaj agrablaj. Nov Zelando ja estas ideala lando por
biciklanto. La klimato ĝenerale mildas, la distancoj mallongas kaj
la trafiko malabundas. En la sudo, la plej interesaj vidindaĵoj
estas glaĉeroj, fjordoj kaj altaj montaroj kun ĉiama neĝo, dum en
la nordo la regionoj kun vulkanoj kaj la kulturaj lokoj de Maorioj
(la praloĝantoj de Nov Zelando) estas la plej vizitataj.
Palmoj, plaĝoj, suno grandkvante, ĉio
ĉi bonas sed post iom da tempo tedas. Mi iamezure povis konstati
tiun fenomenon sur kelkaj Sud Pacifikaj insuloj post mia vojaĝo
en Nov Zelando. Fiĝioj, Samoo, Nov Kaledonio, Vanuatuo,
Salomono, Papua Nov Gvineo kaj aliaj havas ekzotikajn nomojn kaj
certe vizitindas. Mi aĉetis aviadilan haltbileton, kiu tre utilis,
ĉar la prienmigraj servoj konstante postulis de mi bileton por la
sekva celita loko.
Iu el la malagrablaĵoj, kiujn mi devis
fronti, okazis dum mi ŝipis en iu SS Ainiu al Fiĝioj, kiam
ties estro informis min, ke oni perdis mian pasporton kaj la fiĝia
prienmigra oficiro malpermesis al mi elŝipiĝi. Ne ekzistis germana
reprezentantaro en Fiĝioj, kaj nur post kvin semajna
korespondado kun Aŭstralio mi ricevis novan pasporton el la germana
ambasadorejo en Kanbero.
La tropika klimato de insuloj ankaŭ ne
ĉiam estas el la plej sanfavoraj: eĉ nur eta skrapvundo povas
transformiĝi al tropika ulcero aŭ vundo, la nutraĵoj foje maloftas
aŭ sengustas kaj la vojoj ofte malbonstatas. Mi iutage troviĝis
senespera kaj senpotenca antaŭ herboj, vinberujoj kaj veproj unu
metron altaj, kiuj kovris la vojon sur la insulo Bugenvilo.
Melanezianoj kaj Polinezianoj vivas precipe sur la insularo kaj
granda kvanto da barataj enmigrintoj sur la ĉefa Fiĝia insulo. La
loĝantoj de Bugenvilo havas tre nigran haŭton kaj ne maloftas aŭdi
ilin diri pri si mem “pli nigraj ol nigro” aŭ “la plej nigra
popolo en la mondo”, sen fiero aŭ honto.
La plejmulto de la ĵus menciitaj
landoj iam estis anglaj kolonioj, kaj sendependiĝis nur
antaŭnelonge. Dum Nov Kaledonio restis franca, Vanuatuo, antaŭe
Nov Hebridoj, estis sub angla franca protektorato; temis
pri la sola kunsuvereneco en la mondo. Ĉio estis duobla, estis du
guberniestroj, du poŝtaj servoj, du policoj kaj du flagoj.
Papua Nov Gvineo tre malsimilas.
Ĝi estas lando kun altaj montaroj, profunda ĝangalo, strangaj
loĝantoj kaj eĉ pli strangaj kutimoj. La popolo tre proksimas al la
naturo kaj vivas tribe laŭ maniero, kiu tre malmulte ŝanĝiĝis.
Tamen, la aŭstralia registaro kaj misiistoj portis al tiu regiono
siajn Okcidentajn kulturon kaj produktaĵojn. Tial, foje eblas spekti
scenojn plenajn je kontrastoj kaj groteskajn, kian tiun nudan
indiĝenon, kiu aĉetantis nutraĵojn en klimatizata superbazaro en
Mont Hagen sur la altaj ebenaĵoj. Tio, kion oni nomas
sing sing, estas eventoj dum kiuj kuniĝas indiĝenoj, kie ĉio
strangas kaj pitoreskas, kaj kie okcidentulo povus senti sin
malkonvena.
Post mia elŝipiĝo en Indonezio, mi
bedaŭrinde spertis stomakan malsanon. Dum tri monatoj da biciklado,
mi suferis pro disenterio. Plie, la vojstato sur la plej foraj
insuloj Timoro, Flores kaj Sumbawa estis el la plej aĉaj, kiujn mi
iam spertis. Sub la tagmeza varmo mi foje falkuŝiĝis sen eĉ deziri
restariĝi. Balio ne tute estas la paradizo, kiun homoj ŝatas
priskribi, sed ĝi tamen estas bela loko vidinda.
Malgraŭ mia sanstato, mi grimpis al la
suproj de la vulkanoj Bromo kaj Merapi sur la insulo Javo kaj, post
unu monato en Singapuro, mi pretis por pluiri al Bangkoko tra la
malajzia duoninsulo. Tie, la progreso de komunismo en Vjetnamio kaj
la eventoj en Kamboĝo igis la homojn tre streĉitaj. Mi ne plu povis
iri al Vjetnamio aŭ al Kamboĝo. Mi iris al Luangprabango, en Laoso.
Mi timis, ke mi enmiksiĝos en militon, sed la loĝantoj kaj la
soldatoj survoje renkontitaj lasis min trankvila.
Dumvoje inter Bangkoko kaj Kalkato, mi
haltis dum la sep permesitaj tagoj en Birmo kaj faris tion, kion la
vojaĝantoj nomas “La Granda Kurado de Birmo”. Privizaj limigoj
permesas nur unusemajnajn restadojn, kaj necesas do kuradi por vidi
plej multajn aĵojn!
Barato en 1975 kaj 1976 ne multe
ŝanĝiĝis kompare al Barato en 1961, pri kiu mi havis tute netan
memoraĵon, escepte de la popolo, kiu ankoraŭ obliĝis. La ŝtatsava
leĝaro trudita de Sinjorino Gandhi ŝajne plibonigis la funkciadon
de la lando kaj eblis trovi bazajn nutraĵojn kontraŭ kontrolataj
prezoj.
Homoj daŭre tiom scivolemis. Ili
senĉese metis la samajn demandojn, kio foje frenezigis min. Mi
elektis plej forajn baratajn regionojn por bicikli en Kaŝmiro,
Ladakho kaj Himalĉalo Pradeŝo dum la someraj monatoj; mi
piedmigris en Nepalo en oktobro kaj novembro, kaj iris al Asamo,
Meghalajo, Tripuro kaj Raĵastano en vintro.
La plej memorinda estis la 474 kma
trairado en la alta Himalaja montaro inter Leh kaj Manali, kiam mi
perbicikle atingis la rekordan alton 5360 m kaj, kompreneble,
kiam mi marŝis ĝis la piedo de la monto Everesto, en Nepalo. En
printempo 1976, mi plian fojon komencis, ekde Nov Delhio,
mian longan alokcidentan iradon, al mia hejmo, en Eŭropo. En
Afganio, mi surbiciklis la malfacilan internan vojon al Herat,
pasante tra Band i Amir kaj Ŝakŝaran. En Turkio mi
spertis la orientan regionon Anatolio mezvintre, spit" al
la homaj asertoj pri neeblo, nur por pruvi, ke la afero fareblas.
Estis aparte speciala la tago, kiam mi transiris Bosforon por
reatingi la eŭropan teron la 4-an de januaro 1977, precize
14 jarojn post mia forlaso tra Ĝibraltaro en 1963. La pramo,
sur kiu mi transbosforiĝis, pasis antaŭ la palaco Dolmabaĉo
direkte al la eŭropa bordo kaj mi tuj sentis, ke mi alproksimiĝas
al la svarmo kaj bruo de Istanbulo, al ties minaretoj, al la
subiranta suno grandega kaj ruĝa malantaŭ la kirko Sankta Sofia.
Mi tiam pensis, ke mi bezonos realkutimiĝi al Eŭropo kaj eble
rondiradi Eŭropon antaŭ ol reveni hejmen.
Kaj ĝuste tio okazis, kvazaŭ mi timus
reveni hejmen, kvazaŭ mi ne volus forlasi tiun vivon de vojaĝado
kaj libereco. Dum la jaro 1977, mi singarde proksimiĝis al la
limoj de mia naskiĝlando, en Aŭstrio, en Svisio, en Francio, en
Nederlando, sen iam enirigi eĉ piedon. Restis al mi malmulte da
mono. Mi tamen ne revenu hejmen kun malplenaj poŝoj. Du cent km
for de mia naskiĝurbo, mia maljuna patro, miaj fratinoj kaj ties
pligrandiĝantaj familianoj, semajnfine vizitis min en Nederlando.
Jes, nur unu semajnfinon, ĉar ili devis labori, kiel ĉiuj. Tuj
evidentiĝis, ke mi ne haltos. Restis tiom multe da landoj, kiujn mi
ne jam vidis. Mi ekplanis tutan serion da novaj projektoj. Mi iris al
Anglio kaj dumvintre restis du monatojn en Londono. Mi vendis mian
rakonton al pluraj ĵurnaloj kaj petis helpon de agento. Mi poste
komencis longan rondiradon en Britio, Irlando kaj Islando.
La vintro 1978 anonciĝis. Mi prenis
mapon pri Afriko. Dum mia vojaĝo en 1963 kaj 1964, mi apenaŭ tuŝis
tiun belegan kontinenton kun pli ol 50 sendependaj ŝtatoj. Mi
deziris trabicikli Saharon de norde suden, ĉar jam estis konstruita
asfalta vojo ĝis Tamanghaseto, meze de Saharo. Poste, estus tro
facila faraĵo. Marteno Eaves, anglo, kiun mi unue renkontis en
Asamo, en Barato, havis la saman projekton. Ni do kune pretiĝis ĉe
li, apud Bristolo. Ĉar mi bezonis vizon por Alĝerio, mi ĝin petis
sufiĉe antaŭe, sed neniam alvenis la permeso el Alĝero.
Ni kune startis, tro ŝarĝitaj por
dezerto, kaj ni disiĝis en Parizo, kie mi denove provis akiri la
vizon al Alĝerio. Mi revidis Martenon nur unu fojon en Kamerunio. Mi
neniam akiris la alĝerian vizon kaj devis rapide ŝanĝi mian planon
por uzi kargoŝipon de Marsejlo al Dakaro, en Senegalo. Mi ne ekzakte
sciis, kia estos mia itinero nek kiom da tempo mi restos. Nova ideo
fariĝis al mi grava: “la ideo vidi ĉiujn landojn en la mondo”.
Mia itinero estos planata laŭ la landoj, kiujn mi ne jam vidis. Ĉar
ili estis disigitaj sur la tuta kontinento, mia vojaĝo daŭris tri
jarojn kaj, fine de tiuj jaroj, mi ne jam vidis ĉiujn ilin. Mi
veturis preskaŭ nur per biciklo (40000 km). Aliaj elprovoj
atendis min, kvankam, pro mia aĝo kaj la arigitaj spertoj, mi
inklinis pli bone pretiĝi, kun pli da singardemo, evitante tiajn
aventurojn, kiajn oni travivas, kiam oni estas juna kaj entuziasma
sed sensperta. Mi nun tion nomas “stultumi”, kiel ekzemple eniri
dezerton sen kunporti sufiĉe da akvo kaj esperi, ke iu helpos min,
kiam mi bezonos. Mirinde, tio ofte okazis. Miaopinie, pli danĝeras
veturi sur malfacilaj vojoj, for de ia civilizacio, sur vojoj
malmulte frekventataj de veturiloj. Mi trapasis regionojn kaj landojn
malfacilajn, eĉ dum la okdekaj jaroj, kiel ekzemple Gabonon aŭ
Zairion, la dezerton Kalaharo aŭ Tombukton. En Malagasio mi biciklis
90 tagojn, kaj sur la insulo Reunio mi vidis novan erupciantan
vulkanon daŭre kreskantan.
Mi mirige akiris vizon al Saud-Arabio,
kiun mi trapasis laŭ ties longeco. La magazino Saudi Airlines
publikigis artikolon pri mia aventuro, kiun ĝi ricevis de mia agento
en Londono. En la hotelo Ŝeraton en Ĵido estis organizita pompa
gazetara konferenco, spite al la malpermeso por turismantoj eniri
tiun landon.
Mi pensis pri la bonaj momentoj, kiujn
mi travivis en Etiopio en 1963, kaj pri kiom multe ŝanĝiĝis la
tiea situacio. Mi ĉi foje troviĝis ĉe la alia flanko de la
landlimo, en Somalio, ĉar la aliro al Etiopio fariĝis malfacila. Mi
propraokule vidis la multnombrajn rifuĝtendarojn ĉe la landlimo.
Cetere, ankaŭ malfacilis eniri Somalion, ĉar tiu lando estis
malmulte konata, kaj oni nur limige rajtis foti. La loĝantoj tamen
estis simpatiaj.
Mi estis malpli bonŝanca en Niĝerio,
post ĉiuj ĉi jaroj survoje kaj enĝangale, kiam mi iuvespere
nudpiede tretis skorpion, kiu pikis min. En Kamerunio mi estis
enkarcegirata ses tagojn pro kverelo kun la ŝtata polico, kiu akuzis
min pri “kontraŭŝtata kalumnio”. Mia ĵus finiĝinta vizo ne
helpis al mi. Mi fine estis liberigita dank" al la efika
helpo de la germana konsulo en Dualo.
Sed kiam mi rigardas malantaŭen, mi
opinias, ke la plej danĝera momento certe okazis en Zambio, kiam
kvar anoj de la liberiga movado Nkomo haltigis min sur vojo apud
Rufunsa, 155 km okcidente de Lusako. Unu el ili celdirektis al
mi sian pafilon AK47 kaj premis la ellasilon. La kuglo trapasis mian
dekstran piedan dikfingron, sed mi sentis nenian doloron. Ili
disŝiris miajn posedaĵojn kaj elŝiris preskaŭ ĉiujn miajn
vestaĵojn, dume minacante min pri pafmortigo. Feliĉe, momenteton
poste, peraŭte preterpasis germano laboranta por la zambia estraro.
Li aŭdis min kriegi “Mi estas nura turismanto, voku la germanan
ambasadejon.” Li tuj komprenis la situacion sed li devis fuĝi, ĉar
tiuj viroj celis per siaj armiloj al lia aŭto, kiu entenis liajn
edzinon kaj infanojn. Sed li rapide revenis kun kvin zambiaj
policistoj. La liberigmovadanoj diris, ke mi estas militisto el
Zimbabvo (kiu ĵus akiris sendependecon), kaj la polico respondis, ke
ĝi tion kontrolos. Post kuraco de mia piedo, miaj posedaĵoj estis
ĝisfunde prikontrolataj sed ili fine komprenis, ke mi estas nura
biciklanto trairadanta la mondon. Sinjoro Buttner, savinto mia,
reveturigis min al Lusako, kie mi dum dek tagoj reakiris fortojn en
lia belega loĝejo.
En 1982, mi duan fojon revenis en
Eŭropon. Mi elektis la de mi ne jam viditajn landojn kaj tiel
trapasis Malton, Monakon, Pollandon, Rumanion kaj Bulgarion, irante
laŭ aliaj antaŭe jam vizititaj landoj. Mi iris al la landoj de la
Orienta bloko meze de la vintro 1982 83 por ne igi mian vojaĝon
“tro facila” kaj por pruvi, ke mi laŭdezire tion kapablas, eĉ
tendumi surneĝe aŭ surglacie. Mia agento havigis al mi plian monon,
ĉar la orientblokaj landoj iĝis multekostaj pro la devigo al
minimuma konverto de fremdaj valutoj (15 USD por tago en
Pollando, 12 en ĈeÕoslovakio, 10 en Rumanio).
En 1983, mi iris al Hispanio. Mi
vojaĝis unu jaron en la ibera duoninsulo kaj sukcese vendis novajn
broŝurojn pri mia vojaĝo.
Mi poste reeniris Afrikon, ĉar mi ne
trovis malmultekostan flugbileton al Karaibo. Maŭritanio akceptis
min kun altaj temperaturoj, kiujn mi neniam spertis antaŭe. Apud Ŝum
kaj Atar, la termometro grimpis ĝis 53°C (en ombro,
kompreneble!).
Mi poste ankoraŭ trafis multajn
malfacilaĵojn sur mia vojo. En Gambio, furiozaj abeloj pikis min
inter 40 kaj 60 fojojn kaj mi restis en malsanulejo dum 4 tagoj,
akirinte ĉiaman vivdaŭran timon pri abeloj, tamen sen forgesi la
cece muŝojn de Gvineo, kies pikoj same ferocis. En Dakaro, mi
suferis pro nutra veneniĝo, kaj sur la verdakabaj insuloj, kiuj emas
seki, mi troviĝis sub la jarcenta pluvado (400 mm en 48 horoj).
La sekvaj inundoj rompis tion, kion homoj konstruis en tiom multe da
jaroj. Tridek du personoj mortis. La tempesto eĉ forportis mian
tendon, kiun mi starigis sur kresto 1400 m alte, kaj mi rifuĝis
en montan kabanon.
Fine, en majo kaj junio 1985, mi
trairis la tiom prirevitan Saharon. Tio ŝajnis al mi preskaŭ facila
kompare kun la antaŭaj penoj. En 15 tagoj mi biciklis 600 km
el la plej aĉa vojparto inter Arlit kaj Tamanghaseto. Mi poste
bezonis 57 tagojn de Agadez al la Mediteraneaj bordoj.
Kamionistoj kaj aŭtantaj turismantoj donacis al mi akvon kaj
nutraĵojn.
Mi denove revenis Londonon en
septembro 1985 por reforiri kelkajn tagojn poste en la karaiban
regionon, saltante de insulo al alia per kargoŝipo aŭ aviadilo. En
plimulto el tiuj insuloj la prezoj altis. Mi preferis Dominikon: ĝi
vastas, la hispana estas parolata, la vivo malmultekostas, maloftas
turismantoj kaj la knabinoj belas. Mi tie pasigis du monatojn.
Komence de 1987, mi estis jam vizitinta ĉiujn “okcident hemisferajn”
landojn.
El Miamo, aviadilo kun speciala
prezoferto revenigis min al Londono en 9 horoj por 87 USD.
La flugprezo entenis stekon, frititajn terpomojn kaj keston por mia
biciklo. Tio estis unu el la malplej kostaj flugoj, kiun flugkompanio
iam proponis al mi. Dum kelkaj semajnoj, mi frekventis la oficejon de
F. Spooner Pictures por ordigi amason da fotoj kaj paperoj, kiuj
amasiĝis. Ne dezirante tie enteriĝi, mi rapide fuĝis de tiuj
amasiĝintaj aĵoj kaj turniĝis al Ĉinio, tiu granda lando, en kiun
mi ne povis eniri en 1972. Kvankam aviadiloj kapablas porti onin al
la plej foraj anguloj de la mondo ene de kelkaj horoj, mi prenis
tempon por elekti kelkajn landojn sur mia vojo.
Srilanko, kie mi unue haltis, indis la
penon, Maldivo estis bela kaj ekzotika, Sumatro aspektis al mi izola
kaj montara, Sabah kaj Sarawak kovritaj de ĝangalo; koncerne
Brunejon, ĝi apartenas al sultano, kiun oni taksas la plej riĉa
homo en la mondo.
Sekvis tri ekscitaj tagoj en Banaŭe,
en Filipinoj, kie estis ŝtelita mia biciklo kvaran fojon. Kiel
retrovis ĝin la polico en vilaĝo 50 km for, tio restas mistero
al mi. La ŝtelinto deklaris, ke li “trovis” la biciklon
forlasita kaj prenis ĝin nur por “sekurigi ĝin”, samtempe
detruinte la pendseruron kaj aliajn akcesoraĵojn. Li senhonte
aŭdacis peti rekompencon.
Nur en aprilo 1988 mi metis la
piedojn en Ĉinion. Ĉinio estas la lando, kie mi pasigis la plej
longan tempon kaj perbiciklis la plej multajn kilometrojn. Miaj
rondiradoj en la lando fariĝis pli kaj pli longaj, kun la celo
viziti ĉiujn provincojn. Fine, ili inkludis najbarajn landojn, kiel
Mongolion, Pakistanon, Baraton, Vjetnamion kaj Laoson.
Se nur pri Ĉinio, mi biciklis ĉirkaŭ
35000 km en 580 tagoj. Por tio, mi devis lerni alian stilon
de vojaĝado. Antaŭ ĉio necesas scii, ke ne eblas facile akiri
informojn el la popolo simple per la voĉo. La plej bazaj situacioj
povas fariĝi frustraj. Ekzemple, mi troviĝis ĉe vojkruciĝo kun
kvar direktoj sen ŝildoj. Ĝi situis 20 km for de Ĉengduo,
ĉefurbo de la provinco Siĉŭan. Mi puŝis mian biciklon al
policisto, kiu staris mezvoje, kaj senespere demandis al li: “Ĉengdu?
Nali?” (Kien?), montrante diversajn direktojn. Mi vidis laŭ lia
vizaĝo, ke li ne komprenas. Kiam mi remetis miajn demandojn, li
faris negativajn signojn. Mi denove ripetis, li energie diris “Mei
ju, mei ju” (ne estas). Ĉengduo, montrata per fingro sur ĉinlingva
mapo, estus rapide solvinta la problemon. Por trovi la taŭgan vojon,
mi de tiam provis ĉiam kunporti mapojn, kiel eble plej diversajn kaj
precizajn.
Ĉinio estas kunmetaĵo de regionoj
apertaj kaj fermitaj. En plej multaj landoj la regulo tielas: ĉio
estas aperta al vojaĝantoj krom tio, kio estas fermita; dum en Ĉinio
validas la malo: ĉio estas fermita krom tio, kio estas aperta. Plie,
normale, neniu eniras la landon per sia propra veturilo. Tiuj du
reguloj igis mian vojaĝon kontraŭleĝa en la lando. Kiel do
sendomaĝe travivis mi 580 tagojn kaj 35000 km? Ĉar en
Ĉinio, ordinara vivo estas unu afero, leĝaj reguloj estas alia
afero. La reguloj estas malrespektataj de ĉiuj kaj en ĉiuj fakoj.
Mi sentas tiom da kulpeco pro vojaĝi
je mia maniero, kiom ĉino biciklante sur la malĝusta vojflanko. La
problemoj komenciĝas, kiam la leĝofarantoj decidas ekagi. Por citi
ekzemplon, la lokuloj estas forte punataj pro bagatelaj malrespektoj.
Eksterlandanoj povas ricevi admonon, pagi monpunojn, havi sian
biciklon aŭ fotilon konfiskitaj, aŭ esti forpelataj de la lando. Mi
ĉion ĉi travivis dum miaj traĉiniaj vojaĝoj. Ne ekzistas
kunordigado inter la diversaj sekurecservoj nek centra komputila
kontrolo. Eblas do 50 km for restarti kvazaŭ nenio okazis. Kiam
oni estas ekster la lando, eblas akiri alian vizon por reeniri ĝin,
eĉ jam la morgaŭon.
Ĉinoj povas esti nekredeble malavaraj
kaj amikaj, sed laŭ propra maniero. Foje eblas matene pagi tro
multekostan prezon al iu, kaj samvespere esti kovrata per donacoj far
la sama ulo. Endas ne forgesi, ke ni estas ĉe ili kaj necesas
respekti iliajn kutimojn kaj vivmanieron. Ja ni alkutimiĝu, kaj tio
estas la defio.
Post la ŝanĝoj en la eksa komunista
bloko, mi fine vidis la oportunon iri ankaŭ al Rusio, kio antaŭe
ĉiam estis neebla.
Alproksimiĝis “Nadaam”, la nacia
sportfestivalo en Mongolio. Mi lastmomente akiris trajnbileton kaj
vizon al Mongolio dank" al la “monkey business” de
André en Pekino, faka pri vojaĝoj per la transsiberia trajno.
En Ulanbatoro, la konkuradoj okazis en
la tri sportoj rezervitaj al viroj en Mongolio: lukto, arkopafo,
ĉevalkuro (kvankam ilin rajdas infanoj). Atendante ricevon de mia
alrusia vizo, mi alokcidentiĝis tra la grandaj spacoj, biciklante
1500 km ĝis Hovd antaŭ ol revenflugi al Ulanbatoro.
Oni malmulte priatentigis min en la
rusa ambasadorejo en Ulanbatoro, kiam mi akiris mian vizon. La
akceptejaj dungitoj estis algluitaj al la televidilo, kaj iu virino
kun sinistra mieno legis la nomojn el listo. Iu tiam diris al mi: “Ĉu
vi scias, ke nuntempe okazas ŝtatrenverso en Moskvo?”. Sinjoro
Karalov poste venis doni mian vizon al mi, eksplikante, ke tio certe
ne koncernos min. Kiam mi alvenis al la landlimo, oni malkonsentis
pri mia eniro. Dudek kilometrojn pli for, la dua doganejo estis forte
gardata. Sub la gvatturoj kaj min celantaj pafiloj, mi estis
eskortita de soldatoj ĝis la enirpunkto. Post plurhora atendado, la
verda lampo lumiĝis.
Mi direktiĝis al Almati, je 5000 km
for. La vojo, kiu laŭiris la fervojajn relojn, ĝenerale
bonkvalitis. Estis facile akiri nutraĵojn en la trapasataj vilaĝoj
(foje eĉ fumaĵitan salmaĵon aŭ kaviaron malmultekoste aĉetititajn
per valutoj). Post Novosibirsko mi foriris suden, en KazaÕion,
kaj senprobleme atingis la urbon Almati. Mi reiris al Pekino per
trajno kaj aviadilo. Tiel, mi plian fojon restadis en Hongkongo por
eskapi el la vintro en la nordo, por skribi multajn leterojn, por
flegi mian biciklon, por viziti sinjoron Li kaj por pristudi la
venontajn landojn...
Mia historio eble aspektas kiel senĉesa
sinsekvo da aventuroj, sed necesas konscii, ke mi provis resumi en
kelkaj paĝoj 37 jaran vojaĝadon. Mi kompreneble menciis nur
ĉefajn eventojn kaj ne povis priskribi la duarangajn travivaĵojn.
Mi ne senĉese biciklis. Mi ofte postlasis mian biciklon por uzi
aliajn veturilojn. Kvankam mi perbiciklis ĉirkaŭ 405000 km, mi
ankaŭ veturis inter 600 kaj 800000 km per trajno, aviadilo,
ŝipo, buso, aŭto, ktp.
Kiam mi ĉesigos mian vojaĝon, laŭ
pli frua plano en 1970, en 1980, en 1990 aŭ ankaŭ en 2000, mi estos
kontenta se mi povos vivi per miaj spertoj, dismontrante miajn
lumbildojn, verkante libron, vendante miajn poŝtkartojn aŭ aliajn
aĵojn. Ĉiel, la granda demando estas: “Ĉu mi iam haltos?”.
Mi ne povas konsili al ĉiuj sekvi mian
ekzemplon. Tio dependas de ĉiu. Iu ajn povas fari same. Decidemo,
rigoreco kaj imagpovo multe pli gravas ol nura fizika kapablo.
Necesas rezigni pri komforto kaj forgesi sian familion. Necesas tion
fari jam antaŭ ol havi respondecojn kaj fariĝi sklavo de sia
ĉirkaŭa medio. Necesas estis komplete libera.
Kaj se mi devus ĉion refari? Ne! Mi
neniam ŝatis du fojojn trapasi la samajn lokojn. JA LA NEKONATAĴO
POST LA VOJKURBO LOGAS MIAN RADON ANTAŬEN...
Mi daŭre vojaĝis post la unua eldono
de ĉi tiu broŝuro, en 1992. En Nord Koreio, mi biciklis dum
500 metroj ĝis la doganejo. Oni tie malpermesis al mi plu iri.
Kompense, oni sep tagojn disponigis al mi ŝoforon kaj gvidanton,
kiuj atenteme prizorgis min. Spite al mia nekutimo pri tiaj vojaĝoj,
mi bone amuziĝis. La sola problemo estis la fakturo je 1000 USD,
kiu akompanis la tuton! Ĉe la landlimo inter Nord Koreio kaj
Rusio oni komence ne volis permesi al mi eniri, ĉar la vizo ne
menciis tiun enirlokon. La ĉefdoganisto tamen estis simpatia kaj,
post divido de sia kokaĵo kaj de vodko, li permesis al mi eltrajniĝi
por eniri en lian landon. Mi de tiam tute solis. Dum la sekvaj dek ok
monatoj, mi biciklis 21000 km tra ĉiuj dek kvin novaj
landoj de la eksa Sovetio. Mi ankaŭ vizitis plurajn respublikojn ene
de Rusio mem, kiajn Karelion, Komion, Tatarion, Ĉeĉenion, Osetion,
Dagestanon, Kalmukion, Lakution, Tuvon kaj aliajn.
Mi tiom ofte transiris tiujn
respubliklimojn, ke mi miskalkulis ilin. Ĉe pluraj limoj, mi eĉ ne
bezonis montri mian pasporton kaj mi ofte ankaŭ ne havis vizon. En
Blagoveŝĉensko, kiun mi antaŭe neniam priaŭdis, mia 14 taga
vizo transita por Rusio estis malavare longigita je kvar monatoj. Tio
kompreneble neniam povus okazi antaŭ la falo de la eksa reĝimo. En
ĉiuj regionoj, kiujn mi trapasis, homoj tre malkontentis pri la
tiama situacio. Estis tiom malmulte da okcidentulaj vojaĝantoj, ke
mi povus kalkuli per miaj fingropintoj tiujn, kiujn mi renkontis en
dek ok monatoj (krom en Moskvo). Imagu, kiam mi alvenis en
restoracion (menciitan en la gvidlibro Lonely Planet) kaj aŭdis de
la estro, ke mi estas lia unua fremda kliento. Li tiom feliĉis, ke
li invitis min al pompa manĝo kaj promenigis min en sia aŭto
Mercedes (Pskov, 1993/02/22).
Oni kompreneble ne povas paroli pri
Rusio sen elvoki la filmon “Bonajn Kisojn el Rusio”. Fakte, ŝi
devenas de Belorusio. Ni renkontiĝis dum mi fotis sur ponto. Dum mi
rigardis al la suba lageto, mi aŭdis akutan voĉon: “Kion vi faras
ĉi tie?”. Ĉu KGB? Ne, du belaj knabinoj starantaj malantaŭ mi.
Unu el ili, kiu scipovas la anglan, nomiĝas Zoja. Mi respondis “Tio
ne koncern...”, sed ŝi estis tro bela. Ni interkonsentis pri
rendevuo. Ni revidis unu la alian. Ŝi diris, ke ŝi amas min. Ŝi
estis 36 jara eksedzino kun filino 11 jara. Poste, ni
kunvojaĝis per trajno diversdirekten. Interalie al Vorkuta
(januaro 93), mina urbo norde de la Arkta Cirklo. Tie estis
minus 30°C kaj bloviĝis vento. Kiam mi ien alvenis per
biciklo, ŝi foje venis reatingi min. Ŝi interalie retrovis min,
kiam mi alvenis en Kirgizion. De Biŝkeko, ni altrajnis Honkongon, de
kie ŝi nun estas reveninta siahejmen, en Minsko. Mi poste decidis
iri al Albanio, unu el la solaj kvin landoj, kiujn mi ne jam vizitis.
Post kvar vanaj provoj tien eniri sub la freneza regno de la
diktatoro Enver Hoxha, nun facilis eniri, sen vizo. Pli ol
300000 “grandaj kaj etaj” bunkroj el betono estas dissemitaj tra
la lando. Ili estis konstruitaj por protekti la landon kontraŭ
imagaj malamikoj. Laŭdire, eblas per ĉiu bunkro konstrui
kvar apartamentojn, kaj en Albanio estas dek loĝantoj por
unu bunkro. Multajn apartamentojn oni povintus konstrui anstataŭ
tiuj bunkroj.
Trabiciklante landojn el Orient Eŭropo
antaŭe supraĵe vizititajn, mi plian fojon alvenis en Minskon.
Mi dum jaroj deziris laŭbicikli la
norvegan marbordon, sed mi ĉiam rezignis, ĉar mi trovis tion tro
multekosta kaj tie tro malvarmas, aŭ mi devus decidiĝi tion fari,
kiam mi estos riĉa aŭ maljuna. Sed, nu, jen subite alvenis la
momento tien iri. La alira vojo estis tre ekscita. Estas longa irado
ekde Minsko laŭ la lagoj de Karelio kaj la belaj preĝejoj de Kiji
ĝis Murmansko, la plej norda granda urbo de Rusio (69°
latitude).
Dum la fortegaj pluvoj kaj la ventoj
eltenitaj dum kvar monatoj kaj 4000 km pravigis la fifamon
de la norvegia klimato, ĝia beleco kompense plenumis ĉiujn miajn
esperojn.
Poste, reveninte Londonen, mi
inventaris ĉirkaŭ 28000 lumbildojn deponitajn ĉe F. Spooner
Pictures kaj mi trovis la necesan monon por nova vojaĝo tra Afriko.
Eblis nun iri al landoj antaŭe fermitaj, ekzemple Angolo, ruinigita
de milito. Aeroflot proponis malmultekostajn flugbiletojn al diversaj
lokoj en Afriko. Ĉar ĉiuj flugoj transitis en Moskvo kaj haltoj
estis permesataj, mi facile povis denove viziti al Zoja (kio pli kaj
pli gravis).
Ĉar multaj afrikanoj revenis hejmen,
plenplenis la aviadilo TU154 al Dualo. Pro ne plu bona akcepto en
Rusio kaj manko de monhelpoj el siaj landoj, multaj stagnis en Rusio
ne povante rehejmiĝi. Mi planis unue iri sur la etajn insulojn
Sao Tomeo kaj Principeo, 320 km for de la gabonaj
marbordoj. Mi intencis tien ŝipi de Liberurbo, ĉar deiroj estis
anoncataj por ĉiu dua tago. Nur kvin semajnojn poste mi povis
enŝipiĝi, kolerega, ĉar mi elspezis multe tro da mono por nutriĝo
kaj loĝado en tiu multekosta Liberurbo. Kaj jen por kroni la tuton,
kadukiĝis mia angola vizo je 100 USD, kiun mi tiom malfacile
akiris. Angolo, ankoraŭ sen repaciĝo, tamen travivis paŭzon en la
konflikto inter kontraŭaj partioj, sed ĉie vidiĝis kaj aŭdiĝis
fusiloj kaj kalaŝnikovoj. Eĉ junaj paŝtistoj kunportis armilojn.
Mi tamen neniam sentis min minacata. Mi surbiciklis vojojn, kiuj,
kvankam en aĉa stato, ĝuis la reputacion esti sekuraj kaj senminaj.
Laŭlonge de la vojo, eblis trovi helpon ĉe aliaj veturiloj, ofte de
internaciaj organizaĵoj aŭ kamionistoj. Ne for de la namiba
landlimo, la vojflankon ornamis skeletoj de militaj veturiloj,
memorigante la tieajn batalojn en la 80-aj jaroj inter la sud afrika
armeo kaj la estraraj soldatoj subtenataj de Kubo kaj Sovetio. La
strio de Kaprivi, en Namibio, disponigis alirvojon al la alia flanko
de Afriko. La longe sopirata pluvo faladis sur la tutan nordan parton
de Sud Afriko. Tio memorigis al mi la malĝojajn kaj pluvemajn
tagojn la antaŭan jaron en Norvegio, kiam mi ne eliris el mia tendo
dum du aŭ tri sinsekvaj tagoj. Denis, iu irlandano, portis min al
Johanesburgo per sia eta aviadilo Cessna. Dank" al tio, mi
povis kromviziti Maputon, ĉefurbon de Mozambiko. La somera varmo en
la sudo malkomfortigis mian vojaĝon. Mi iam estis nuda sub ponto
meze de nenie por purigi min, kiam subite ekatakis min abelsvarmo.
Post Gambio en 1984, jen la dua atako tiagrade timiga. Kiam la veneno
atingis mian nervaron, mi sentis strangan piketadon trairi mian tutan
korpon. Mi sinkis kaj perdis la kontrolon de mia korpa funkciado,
sufokiĝante kaj rulante min en koto! Kelkajn horojn poste, indiĝenoj
supozis, ke tiom furioziĝis la abeloj pro mia sapo. Ĉu mi procesu
kontraŭ la sapfabrikanto?
Kvankam Komoro ne etendiĝas for de la
mozambika bordo, la sola maniero tien iri estis nordeniĝi al
Najrobio aŭ sudeniĝi al Johanesburgo. Komoro ĵus okupis la
frontpaĝojn de la ĵurnaloj tra la mondo pro plia ŝtatrenverso,
sed, dank" al la franca armeo, denove regis kvieteco. Mi
nepre ne volis maltrafi tiun landon, sed mian fervoron malkreskigis
la 445 USD, kiujn kostis la ir revenan flugon el Najrobio.
Ankaŭ elrevigis min la ĝenerale altaj prezoj kaj la varmegeco. Mi
restis nur sep tagojn kaj nur sur la ĉefa insulo Granda Komoro.
Post tio, restis al mi nur unu lando
por viziti, Sejŝelo, eĉ pli multekosta. Kenya Airways ofertis
al mi 25-procentan rabaton sur sia flugo kontraŭ iom da reklamo. Mi
rondbiciklis laŭ la marbordoj de la insuloj Mahe kaj Praslin. Mi ne
havis monon por tion prifesti, kaj mi fakte ne tre emis tion fari.
Kaj poste? En Sejŝelo, tiklis mian menson eblecoj, kiujn mi antaŭe
neglektis. Kion fari pri la landoj, kiujn mi tiom rapide trapasis, ke
mi hontas pro mencii ilin? Tri horojn en LiÕtenŝtejno?
Unuhora halto en Kataro? Kelkajn horojn trans la landlimo de
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, aŭ ankaŭ en Puntŝoling, en Butano?
Mi agnoskas, ke oni ne permesis al mi pluiri; sed mi povus denove
provi mian bonŝancon! Kaj mi ankaŭ deziras ekkoni Gronlandon.
Ĉar mi ne sukcesis akiri antaŭpagon
de eldonejo por verki mian libron, mi decidis mem akiri la necesan
fonduson. Mi sciis, ke mi povas ricevi monon per vendado de broŝuroj
pri mia vojaĝo. Mi elektis Japanion, ĉar mi bone memoris, ke en
1971 miaj broŝuroj surstrate fulmrapide disvendiĝis kaj alportis al
mi sufiĉe da mono por senĉese vojaĝi dum ses jaroj. Temis do pri
la plej saĝa agmaniero, se ne okazus ke mi jam de la komenco, en
somero 1996, spertis malfacilaĵojn. Iuflanke, la tro malrapidan
tradukon de la angla al la japana far neprofesiulo. Aliflanke, en
Honkongo, estiĝis problemoj por enpaĝigi la japanan tekston antaŭ
ol presi ĝin. Poste necesis sendi la filmon de la teksto al Japanio.
Tri pliaj monatoj estis bezonataj por presigi la broŝurojn kaj
resendi ilin per ŝipo al Japanio. Sed, plej terure, en 1997 la
broŝuroj ne tiom facile vendiĝis. Ĉu pro la ekonomia krizo, aŭ
pro mia senentuziasmo? Mi provis solvi tiun problemon per dediĉo de
pli da tempo al la vendado de miaj broŝuroj, ĝis naŭzo. Mia
enirvizo plurfoje kadukiĝis. Mi ĉiam eliris el Japanio por viziti
interesajn lokojn, kiajn la insulon SaÕalino kaj la
duoninsulon Kamĉatko, Bosnion, la nordon de Kipro kaj Omanon. Mi
dufoje iris al Londono por elekti fotojn cele al ekspozicio en Osako.
Tiuj ripetaj eniroj naskis ĝenajn pridemandojn far la enmigra
administro. Zoja retrovis min en Japanio dum la sezono de florantaj
ĉerizarboj. Ni pasigis la tempon en trinkejoj kaj vojaĝis per
rapidegaj trajnoj, kio preskaŭ tiom rapide elvaporigis mian monon.
Post kiam mi forlasis Japanion en
aŭtuno 1998, mi pasigis iom da tempo en Koreio, Honkongo, Birmo,
Butano kaj Barato, survoje al mia reveno en Eŭropon. Mi nun bezonas
plian fonduson por vendi miajn broŝurojn en Francio, en 1999. Mi
ankaŭ dezirus domon por deponi ĉiujn miajn memoraĵojn, miajn
fotojn, miajn vojaĝlibrojn kaj la fatrason, kiujn mia fratino en
Germanio kaj amikoj ĉirkaŭ la mondo kontraŭvole konsentis gardi.
Se tio ne okazos, mi tamen ŝatus resurseliĝi por plia
mondoĉirkaŭiro.