Heinz Stücke
Heinz Stücke eble estas la sola homo kiu rajtas sin nomi turisto.
Efektive, Heinz ekbiciklis de Germanio antaŭ pli ol 45 jaroj kaj de
tiam daŭre pedale vojaĝas. Mi persone renkontis lin plurfoje en Parizo
kaj li afable permesis al mi traduki la broŝuron, unu el liaj
vivrimedoj por plupedali tra la mondo.
La broŝuro origine estis eldonita en la angla. Iu belgo tradukis ĝin al
la franca. Tiun version mi provis kiom eble plej atente traduki .
Tamen, se iu vidas iun eraron, mi estus dankema al li pro kontakti min
kaj indiki la misaĵojn je tiu adreso: horizonto(ĉe)free.fr.
Cetere, vi ankaŭ povas kontakti min je tiu adreso se
vi volas fari donacon al Heinz por helpi lin en lia aventura vivo kaj
por danki lin pro la donaco de tiu teksto, kiun li faris al la
esperantistaro. Ĉi-lastaj tempoj, kvankam li daŭre vojaĝas tra la
mondo, iu pruntedonis al li dormĉambron en Parizo. Mi do relative
facile povus transdoni monon al li.
Dankon por li kaj bonan legadon.
Legu la broŝuron je iu el tiuj formatoj:
- Retpaĝo sen fotoj
- Writer kun fotoj
(37 Mb)
Atentu, Writer estas la tekstoredaktilo
de la libera oficprogramaro OpenOffice.org,
senpage elŝutebla en via lingvo el la TTT-ejo OpenOffice.org.
De mia TTT-ejo, vi ankaŭ povas elŝuti seninstalan version
(66,1 Mb)
kun franca interfaco, vortaroj en la franca kaj en Esperanto,
kaj unu menuo en Esperanto por konverti tekstojn kun supersignaj
literoj
- PDF kun fotoj
(37 Mb)
PDF-formato.
Se vi ne havas PDF-legilon, vi povas elŝuti de mia TTT-ejo la liberan,
senpagan kaj multlingvan legilon Foxit reader (1,6 Mb) por Vindozo
- PDF kiel libreto kun fotoj
(10 Mb)
(po du paĝoj folie,
se vi volas printi la paĝojn necesas fari en du fojoj:
printi unue
ĉiujn malparajn paĝojn
due printi ĉiujn parajn paĝojn sur la alia flanko de la folioj,
la duan fojon, laŭ la printmaniero de via printilo,
eventuale necesos elekti la opcion "Inversi".
Se ĉio bone okazis, vi povos faldi la foliojn
kaj tiel havi libreton en viaj manoj)
*** Mi dankemas al Roy McCoy pro la traduko kaj redesegnado de la mapo de Heinz ***