REGULARO de la BRM

BREVETOJ de RAJDEKSKURSANTOJ MONDAJ

de 200 km ĝis 1000 km




Artikolo 1:
 
Nur
Audax Club Parisien havas la rajton pri validigoj tutmonde. Ĉiu breveto realigita ekde 1921 estas registrita sub validiga numero atribuita laŭ kronologia ricevo.
 


Artikolo 2:

Tiuj brevetoj estas malfermitaj al ĉiuj cikloturistoj, anoj aŭ ne de ajna klubo, societo aŭ federacio kaj protektataj de asekuro. Neplenkreskuloj estas akceptataj kondiĉe de prezento de gepatra rajtigilo liberiganta la respondecon de Audax Club Parisien kaj de la organizantaj societoj, same kiel de prezento de kuraca atesto malnova je malpli ol 6 monatoj.


Eblas uzi ajnan maŝinon, kondiĉe ke ĝi estas movata nur de la muskola forto.



Artikolo 3:

Por realigi breveton, ĉiu ekskursanto plenigu aliĝilon kaj pagu aliĝprezon deciditan de la organizanto.

 


Artikolo 4:

Ĉiu partoprenanto havu asekuron je civila respondeco, aŭ pere de sia federacio, aŭ pere de la loka organizanto, aŭ pere de propra asekuro (atentu, la plejmulto de la multriskaj asekuroj ne kovras partoprenantojn al organizitaj kaj pagendaj eventoj). Li kapablu pruvi tion okaze de la brevetaliĝo pere de membrokarto klare indikanta protekton je civila respondeco aŭ pere de priasekura atesto aŭtentigante tion. Se la organizanto ne proponas la akiron de asekuro je civila respondeco ĉe la brevetstarto, li malkonsentos je la aliĝo de ne asekuriĝintoj.




Artikolo 5:
Ĉiu partoprenanto estas konsiderata kiel en propra ekskurso, li respektu la pritrafikan regularon kaj ĉiujn oficialajn signalaĵojn.


Audax Club Parisien, la organizaj societoj, la ACP-reprezentanto kaj ties responda asocio neniel estos konsiderataj respondecaj pro eventualaj akcidentoj dum breveto.


Artikolo 6:

Por noktaj iradoj, la maŝinoj havu antaŭe kaj malantaŭe lumsistemon firme ligitan kaj je konstanta funkcikapablo (antaŭvidi viclampojn; estas konsilate havi duoblan lumsistemon). Estas malpermesate havi malantaŭan prilumaĵon tute blinkan. La organizantoj malpermesos la starton al ĉiu partoprenanto, kies lumsistemo ne taŭgus. Ĉiu partoprenanto ŝaltu sian lumon ĉe noktiĝo, same kiel iam ajn okaze de nesufiĉa videbleco (pluvo, nebulo,...); eĉ en grupo, ĉiu uzu siajn lumojn. Nokte, estas konsilate porti helajn vestaĵojn kaj reflektajn brakbendojn kaj estas devige porti reflektan ŝultrozonon aŭ survestaĵon.


Ĉiu malrespekto kontraŭ tiuj reguloj, konstatata okaze de kontrolo, igos la breveton nevalida.



Artikolo 7
:

Ĉiu ekskursanto memzorgu pri ĉio necesa al la realigo de sia breveto. Neniu servo de biciklanta tiranto, flegisto, kun sekvanta aŭto, estos permesata sur la itinero, escepte en la kontrolejoj. La partoprenantoj malrespektante tiun artikolon estos senapelacie eliminataj.


Ĉe la starto de breveto, se la organizantoj intence formis grupon, ĉar la rapideco estas libera, la ekskursantoj plene rajtas ajna-momente malaniĝi de tiu grupo. Neniu ekskursanto rajtas sin deklari mastrumanto de grupo. Distingaj signoj (brakbendoj, ĉemizoj, ktp…) kaj titoloj (ekzemple: vojkapitano) ne estas permesataj. La grupo ampleksoj konformiĝu al la leĝaro aplikenda al neorganizitaj ekskursoj.

Ĉiu partoprenanto havu bonajn vestoaspekton kaj sintenon.



Artikolo 8:

Ĉiu partoprenanto ricevos je la starto vojkarton kaj itineron, kiuj indikas iun kvanton da kontrolejoj, kie la partoprenanto devige stampigu tiun vojkarton. La organizantoj ankaŭ povas antaŭvidi unu aŭ plurajn sekretajn kontrolojn; pro tio kaj pro asekuraj kialoj, la partoprenantoj respektu la itineron ricevitan ĉe la starto.


La organizantoj devige uzu la vojkartojn kreitajn por ili de AUDAX CLUB PARISIEN aŭ la vojkartojn proponatajn de la ACP reprezentanto en ilia geografia zono kaj agnoskitajn de AUDAX CLUB PARISIEN.



Artikolo 9:

Okaze de manko de preciza kontrolejo indikita de la organizantoj, la ekskursanto surmetigu stampon kun la nomo de la kontrolurbo (komercisto, benzinejo,...). Okaze de neeblo stampigi (nokta kontrolo), la ekskursanto povos: 1) sendi poŝtkarton al la evento-respondeculo (indiki la lokon, tagon kaj horon de la paso, kaj la familian, personan kaj kluban nomojn de la sendanto) kaj enskribi en la vojkarta kontrolĉelo la mencion "CP" [ndlt: "Carte Postale" / "Poŝtkarto"], la tagon kaj horon de la poŝtado; 2) respondi sur la vojkarto al iu demando pri iu specifa aĵo de la kontrolejo. La opcion laŭvole elektas la organizanto, kontrolejon post kontrolejo.


En ĉiu kontrolejo, estu menciataj la horo de la paso, same kiel la tago por la brevetoj pli longaj ol 24 horoj.

La manko de unu stampo, la nemencio de la paso horo aŭ la perdo de la vojkarto (je ajna distanco) igos la breveton nevalida. Ĉiu partoprenanto memkontroligu sian vojkarton.



Artikolo 10:

La atribuataj tempolimoj por realigi breveton dependas de la distancoj: 13h30 (200 km), 20h (300 km), 27h (400 km), 40h (600 km) kaj 75h (1000 km).


La trapaso de ĉiu kontrolejo okazu inter "malfermo horo" kaj "fermo horo" indikataj sur la vojkarto, kalkulitaj laŭ ekstremaj averaĝaj rapidecoj je 15 kaj 30 km/h por la kontrolejoj ĝis la 600a km-o, de 13,5 ĝis 30 km/h inter 600 kaj 1000 km.

Se iu ekskursanto malfrue alvenos en iun kontrolejon, la organizanto rajtos permesi al li plubicikli se tiu malfruo okazis pro ne antaŭvidebla evento sendependa de la ekskursanto volo, kiel pro halto cele helpi okaze de akcidento aŭ pro barita vojo. Iu mekanika problemo, laciĝo, malbonfarto, malsato, ktp... konsekvence ne estos konsiderataj, kiel taŭgaj malfrumotivoj.

Krom en la ĉi antaŭaj kazoj, la ekskursantoj respektu tiujn mezajn tempampleksojn sub puno de nevalidigo de sia breveto, eĉ kiam ĉi tiu estus realigita ene de la maksimuma tempolimo.



Artikolo 11:

Ĉia fraŭdo kaŭzos eksigon de la partoprenanto ĉe ĉiuj eventoj de Audax Club Parisien.




Artikolo 12:

Je la alveno, ĉiu partoprenanto subskribu sian vojkarton kaj konfidu ĝin al la organizantoj. Ĝi estos resendata al li post validigo. Okaze de perdo de tiu dokumento, duoblaĵo ne estos havebla.


Tiuj brevetoj ne estas konkuroj, ne ekzistas alvenordigoj.

La partoprenantoj, kies breveto estos validigita, rajtos akiri specifan medalon. Li devos mendi kaj pagi ĝin je la momento, kiam li konfidos sian vojkarton ĉe la alveno.



Artikolo 13:

La medaloj signantaj brevetsukceson havas kolorojn bronzan (200 km), arĝentizitan (300 km), brilruĝan (400 km), oran (600 km) kaj arĝentan (1000 km). La modelo kutime ŝanĝiĝas la jaron post PBP [ndlt: Paris-Brest-Paris, 1230 km, okazas post ĉiu 4a jaro]. La medalprezon indikas la brevetorganizantoj.


Ekskursisto ("Super-Randonneur"): Distingo agnoskata al ĉiu ekskursinto, kiu realigis, ene de la sama jaro, la brevetserion je 200, 300, 400 kaj 600 km. Iu medalo (datita je la jaro de PBP) mencianta tiun distingon estos liverata al la ekskursinto, kiu mendos ĝin al sia klubo organizinta la brevetojn, indikante siajn brevetnumerojn kaj pagante la medalprezon.



Artikolo 14:

La partoprenantoj ne rajtas realigi alian prikilometran eventon je la tuto aŭ parto de la itinero de Breveto de Rajdekskursantoj Mondskalaj.




Artikolo 15:

Ĉiuj eventoj kadre de BRM en iu geografia zono, kiaj ludoj, trofeo­ listoj, memoraĵoj, defioj, ktp... tiom por la ekskursantoj individue, kiom por la kluboj, estas je la ekskluziva kompetenco de la ACP reprezentanto kaj de lia responda asocio.




Artikolo 16:

La BRM brevetoj de la organizantoj (asocioj aŭ aliaj) povas aperi nur en la ACP kalendaro de sia origina geografia zono, kiaj ajn la efektivaj startlokoj kaj la asocioj, kie iliaj membroj anas. La organizantoj devige uzu la vojkartojn de sia origina geografia zono.


Iu organizanto (precipe ĉelandlima klubo) rajtos aperi duan fojon en la ACP kalendaro kiel "parenca organizanto" en neorigina geografia zono kun la konsento de la ACP reprezentanto de tiu alia geografia zono, tamen havante la nepran devon apliki la unuan alineon de tiu ĉi artikolo.



Artikolo 17:

La partoprenantoj je BRM konsentu je la eldono de sia identeco kaj de la realigita tempo en la rezultaĵoj eldonotaj de la organizantoj. Ilia identeco neniukaze estu uzata komercocele nek tiucele trandonata al krompersono.




Artikolo 18:

Aliĝi kaj starti je breveto implicas de la interesato senrezervan konsenton pri tiu ĉi regularo. Ĉia plendo aŭ kontesto, pro ajna motivo, skribe realiĝu ene de 48 horoj post la breveto kaj estu sendata al la organizintoj, kiuj pristudos ĝin kaj transdonos ĝin kun sia opinio al la ACP respondeculo (en Francio) aŭ al la ACP reprezentanto (ekster Francio) por pristudo antaŭ decido.




Artikolo 19:

Okaze de apelacio fare de prijuĝito, la dosiero estos sendita al la Estrara Komitato de ACP kun motivklarigaj opinioj de la organizintoj kaj de la ACP reprezentanto. La Estrara Komitato de ACP prijuĝos, sen ajna ebla apelacio, la kazojn kaj kontestaĵojn eventuale ne elvokitajn de tiu regularo.





La 15-an de novembro 2005


[Noto de la tradukinto: La franclingva versio de tiu ĉi regularo, kiel origina teksto, estas la sola referenco okaze de kontesto.]





BRM-prezento                    Audax Club Parisien

 
 
 
 
 Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^