BRM
 
Brevetoj de Rajdekskursantoj Mondaj
 
Brevets de Randonneurs Mondiaux
 
 

 BRM-Medaloj 2004-2007
 
 
 
Audax Club Parisien (ACP) organizas plurajn biciklajn eventojn. El ili, la Brevetoj de Rajdekskursantoj Mondaj (BRM) ja estas la plej moŝtaj. Eblas eĉ diri, ke ili prezentas la kluban animon.

"Breveto" estas specifa vorto por nomi cikloturismajn ekskursojn. La celo estas longdistance bicikli en maksimuma tempo dependa de la itinera longeco: 13h30 (200 km), 20h (300 km), 27h (400 km), 40h (600 km), 75h (1000 km). La tempo neniam haltas ĝis la alveno, eĉ kiam oni haltas por manĝi aŭ dormi. Cetere, la pritrafikaj reguloj aplikiĝas, ĉar ne temas pri kurado sed ja pri simplaj ekskursoj. Pluraj kontrolejoj estas trapensendaj dumvoje kaj, por plene certi, ke la ekskursantoj ne ruze devojiĝis, sekretaj kontroloj foje povas esti starigitaj.

Ĉiu ekskursanto rajtas aĉeti medalon, kiam li sukcesis breveton, sendepende de sia alveno kiel unua aŭ kiel lasta, de sia biciklado unuopa aŭ en grupo. La ekskursantoj konkuras nur kontraŭ la tempo, la distanco kaj la vetero, sed ja ne kontraŭ la kunekskursantoj. La rapideco estas libera kaj grupa kunbiciklado estas bonvena. La biciklistoj estu trejnitaj kaj ekipitaj por primoki ajnan veteron, ĉu pluvon, varmecon aŭ neĝon... tagnokte!

Tiu, kiu sukcesas la brevetserion de 200 ĝis 600_km en la sezono ne plu estas konsiderata kiel ekskursanto sed rajtas je la titolo "ekskursisto".  Cetere, estas devige realigi tiun serion por rajti aliĝi al 
Parizo - Bresto - Parizo.


Por pli da informoj pri ACP kaj la BRM-historio, legu la prezenton pri Audax Club Parisien.


 
 
 BRM-regularo
 
 
 
 
 Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^