Francia Sago

Charleville  Klasike


Blazono de Charleville

 
 
 
 FS-Charleville   FS-itineroj  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^
 
 

Klaku al la fotoj se vi volas pligrandigi ilin.
Por reveni al ĉi tiu paĝo,
uzu la funkcion "antaŭa paĝo" de via TTT-legilo.

 
 
Simboloj ĉe la fotoj:
(>)  Je la ira itinero, al Dieppe.
(<)  Je la revena itinero, al Paris.
(=)  Proksime de la itinero, maksimume 1 km for.
(+)  Apud la itinero, necesas kromiri.
 
     



Paris  (start- / alvenloko)
  
Restoracio "Au pied de Cochon"
Startloko, restoracio "Je la Porkopiedo",
en la centro de Parizo.

Pli da fotoj pri la Start-/Alvenloko
(Por poste reveni al ĉi tiu paĝo, uzu la funkcion "antaŭa paĝo" de via TTT-legilo)

 
 
  
Beaubourg  Beaubourg
(>)  Centre Georges Pompidou (Beaubourg), je sia malantaŭo, rue Beaubourg kun vido al la katedralo Notre Dame en la fono, kaj je sia antaŭo, place Georges Pompidou. Centro pri arto kaj kulturo kromnomita de la Parizanoj "petroldistilejo".
 
 
Nacia arkivejo  Nacia arkivejo
(>)  Nacia arkivejo, Hotelo de Soubise, 60 rue des Francs Bourgeois.
 
 
Stila domo (>)
Vendejo en stila domo kun tureto, rue des Francs Bourgeois, je la angulo de rue Vieille du Temple.
 
 
Restoracio
(> =)  Restoracio Chez Marianne, 2 rue des Hospitalières Saint Gervais.
 
 
Juda vendejo
(> =)  Nutraĵvendejo en la juda kvartalo, 27 rue des Rosiers.
 
 
Sakstrateto(>)
Mezepokstila sakstrateto,
impasse des arbalétriers, 38 rue des Francs Bourgeois.
Strateto kiu mezepoke kondukis al trejnkampo de arbalestistoj.
 
 

Historia biblioteko(>)
Historia biblioteko kun embrazura tureto
angula, rue des Francs Bourgeois, je la angulo de rue Pavée.
 
 
 
 
(>)  Urba historia muzeo Carnavalet, 16 rue des Francs Bourgeois.
 
 
Place des Vosges  Place des Vosges
(>)  Place des Vosges, placo de Vogezoj, parko ĉirkaŭita de domoj sur arkoj.
 
 
Preĝejo Saint Paul  Preĝejo Saint Paul
 (<)  Preĝejo Saint Paul, prilaborata kaj espereble purigata, 101 rue Saint Paul.
 
  
Preĝejo Saint Gervais - Saint Protais
(< =)   Preĝejo Saint Gervais - Saint Protais, place Saint Gervais.
 
 

Urbodomo
(<)  Urbodomo, place de l'Hôtel de Ville.
 
 
Turo Saint Jacques(<)
Turo Saint Jacques,
eksa sonorilturo,
restaĵo de preĝejo
detruita post la franca revolucio,
square de la tour Saint Jacques.
 
 
Bastille
Placo Bastille,
Turo konstruita anstataŭ la fifama malliberejo dum la franca revolucio kaj operdomo konstruita anstataŭ eksa stacidomo
 
 
Bastille
Placo Bastille,
turisma haveno ligita al la rivero Sejno,
fotita de la metrostacio linio 1.
 
 
Stacidomo Liona
(=)  Gare de Lyon, Stacidomo Liona,
boulevard diderot, angule de rue de Lyon.
 
 
Alta promenejo
Avenue Daumesnil.
Antaŭa fervoja linio sur viadukto transformita en piedpromenejo planteca kiu kondukas al la eksa stacidomo en Bastille (nun operdomo). La arkoj de la viadukto akceptas vendejojn, trinkejojn aŭ artajn galeriojn.
 
 
Kvartalodomo
Kvartalodomo de la 12a kvartalo,
130 avenue Daumesnil.
 
 
Eksa stacidomo
Eksa stacidomo Reuilly, nun hejmo de asocioj,
sur la eksa fervoja linio al Bastille,
181 avenue Daumesnil.
 
 
Placo Félix Eboué
Place Félix Eboué,
fontano kun leonoj centre de la rondirejo
antaŭ la sonorilturo de la preĝejo Saint Esprit
 
 
Preĝejo Saint Esprit antaŭe  Preĝejo Saint Esprit malantaŭe
Preĝejo Saint Esprit,
antaŭe, 186 avenue Daumesnil,
manantaŭe, 78 rue Claude Decaen.
 
 
 
 

Paris, Porte Dorée  (urba elirejo, km 7) 
 
Porte Dorée
Akvoŝprucejo antaŭ ora statuto,
restaĵo de la prikolonia ekspozicio en 1931.
Tiu pordo fakte "malfermiĝas" antaŭ la arbaro Vincennes, kiu ankaŭ etendiĝas sur la Pariza teritorio.
 
 
 
 

Paris, arbaro Vincennes  (km 7 - 10) 
 
Lageto Daumesnil kaj greka templo  Greka templo
Lageto Daumesnil kaj greka templo sur insuleto.
 
 
Budho-statuo
Budhisma pagodo kaj ena Budho-statuo, je la alia flanko de la lageto Daumesnil.
 
 
 
 
Draveil  (km 26)
 
Domo  Kabano
Domo kaj kabano en ĝardeno.
 
 
 
 

Corbeil Essonnes  (km 39)
 
Urbodomo ĉe fabriko
Urbodomo kaj fabriko ĉe la rivero Sejno.
 
 
 
 

Le Mée sur Seine  (km ± 58)
 
Domaro super akvo
Domaro super akvo, laŭ la Nederlanda stilo.

 
 
 

Melun  (km 62)
 
Malliberejo kaj preĝejo Notre Dame  Insula malliberejo Preĝejo Notre Dame antaŭ insula malliberejo.
 
 
Restaĵo de priorejo
Restaĵo de priorejo.
 
 
 
 

Chartrettes  (km 68)
 
Kabano en bieno  Turo antaŭ domo Kabano en bieno privata parko kaj diversaj domoj.
Domo kun tureto  Domo

 
 
 

Fontaine le Port  (km ± 66)
 
Domo  Domoj Belaj domoj laŭ la rivero Sejno.
 
 
 
 

Héricy  (km 77)
 
Bieno Barbeau
Bieno Barbeau, lernejo pri ĉevalrajdarto, 2 km antaŭ la urbocentro.
 
 
Hotelo - restoracio  Domo
Hotelo - restoracio kaj domo.
 
 
 
 

vojo D210  (km 80 - 83)
 
Km-ŝtono
Kilometro-ŝtono de libereco, unu el la multnombraj km-ŝtonoj starigitaj laŭ la vojoj uzitaj de la liberigaj armeoj en 1944.
 
 
 
 

Saint Mammes  (km 87)
 
Barĝoj
Hejmaj barĝoj sur la rivero Sejno, angule de la rivero Loing.
 
 
Preĝejo kaj urbodomo  Domo
Preĝejo kaj urbodomo kun sonoriltureto ; Stila domo kun turo.
 
 
Barĝoj  
Barĝoj
Hejmaj barĝoj sur la rivero Loing, 1 km post la urbocentro.
 
 
 
 

Moret sur Loing  (kontrolo, km 89,5)
 
Preĝejo  Preĝejo Preĝejo Notre Dame de la Nativité.
 
 
Urba pordo  Urba pordo kaj domo
Mezeporkaj urbaj pordoj kaj stila domo.
 
 
Urba pordo  Akvofaleto Mezepoka urba pordo ; Akvofaleto antaŭ domo sur la rivero Loing.
 
 
Lavejo kaj domo  Domo
Publika vestolavejo antaŭ domo ĉe la rivero Loing ;
Domo kun tureto protektita de muro kun sonoriloj.

 
 
 
 

Lorrez le Bocage - Préaux  (km 107,5)
 
Urbodomo  Kastelo La Motte Urbodomo kaj kastelo La Motte.
 
 
 
 

Egreville  (km 114,5)
 
Halo kaj preĝejo  Halo kaj preĝejo
Halo antaŭ la preĝejo.
 
 
Domo
Domo kun tureto.
 
 
 
 

Le Bignon Mirabeau  (km ± 120)
 
Nobeldomo
Nobeldomo, 1 km post la vilaĝcentro.
 
 
 
 

Courtenay  (kontrolo, km 136,5)
 
Halo
Halo, kiu ankaŭ utilas kiel aŭtoparkejo.
 
 
 
 

Charny  (km 156,5)
 
Halo
Ĉambro super halo.
 
 
 
 

Villiers Saint Benoit  (km ± 177)
 
Farmdomo
Farmdomo kun turoj, 4 km post Villiers Saint Benoit.
 
 
 
 
Mézilles  (km 182,5)
 
Turo  Lavejo
Turo kaj publika lavejo subakvigita pro la riveraltiĝo.

 
 
 
 
(+) Guédelon (± 5 km sudokcidente)
 
Konstruata kastelo  Konstruata kastelo
Mezepoka kastelo konstruata laŭ la mezepokaj metodoj kaj iloj.
5 km sude de Saint Sauveur en Puisaye, ĉe la vojo D955, direkte al Saint Amand en Puisaye.

 
 
 
 

Oisy  (km ± 220)
 
Biendomo
Biendomo kun franceca ĝardeno,
± 2 km post Billy sur Oisy.

 
 
 
 

Clamecy  (km 228)
 
Preĝejo Saint Martin  Rivero Yonne Sonorilturo de la preĝejo Saint Martin ; Kluzo sur la rivero Yonne.
 
 
Preĝejo Notre Dame de Bethléem  Preĝejo Notre Dame de Bethléem
Preĝejo Notre Dame de Bethléem, ĉe la rivero Yonne.
 
 
Domo
Domo kun turo.

 
 
 
 
Armes  (km ± 230)
 
Kapelo sur teraso
Preĝejo sur teraso, restaĵo de antaŭa leprulejo.

 
 
 
 

Dornecy  (km 236)
 
Lavejo  Lavejo Publika vestolavejo.
 
 
 
 

Nuars  (km 246,5)
 
Preĝejo kaj turo  Biendomo Pejzaĝo: preĝejo kaj turo ; Biendomo.
 
 
 
 

Lormes  (kontrolo, km 263)
 
Urbaj altaĵoj  Fermita halo Preĝejo sur la altaĵoj de la urbo ; Fermita halo kun la Tibeta flago.
 
 
Interkrutejo             Interkrutejo
(=)  Interkrutejo Gorges de Narvau,
1 km sudokcidente de la urbocentro.

 
 
 
 
Chassy  (km ± 282)
 
Muelilo  Baraĵo La rivero Yonne:
Muelilo (500 m antaŭ la vilaĝo) kaj baraĵo (2 km post la vilaĝo).

 

 
 
 
Château Chinon  (km 296)
 
Domoj
Domoj tureca kaj arka super la vojo.

 
 
 
 

Mont Beuvray  (km ± 322)
 
Monto Beuvray  Kelta muro
Monto Beuvray sur kiu antaŭe staris Bibracte, la ĉefurbo de la kelta gento Edueno, antaŭ nia erao. Defendo-muro estis rekonstruita surloke. Aliaj atestoj de la tiama vivo videblas en la tiea muzeo.
Muzeo
 
 
 
 

Mesvres  (km ± 342)
 
Artaĵo ĉe ponto  Artaĵo
(=)  Artaĵo ĉe ponto, sude de la vilaĝcentro.
 
 
 
Broye  (km ± 347)
 
Turo
Turo en ĝardeno.

 
 
 
 
Saint Symphorien de Marmagne  (km ± 351)
 
Domo
Domo je koloraj tegoloj.
 
 
 
 

La Galoche  (km 380,5)
 
Viadukto  Biendomo Ne plu uzata viadukto antaŭ la alta biendomo Montsarin,
1 km post la vilaĝo.

 
Fulmtrajno
2 km post la vilaĝo, dum 3 km la itinero laŭiras la fervojan linion de
Parizo al Sudorienta Francio sur kiu pasas fulmtrajnoj je pli ol 300 km/h.
 
 
 
 

Saint Micaud  (km ± 386)
 
Menhiro  Biendomo Menhiro kaj biendomo.
 
 
 
 
Bissy sur Fley  (km ± 394)
 
Domo
Ĉu lernejo lun kovrita korto? Ĉu "ordinara" domo?

 
 
 
 

Saint Gengoux le National  (km 400)
 
Lavejo  Preĝejo Publika vestolavejo kaj preĝejo kun sonorilturoj kaj ŝirmita interpasejo.
 
 
Ŝtuparo  Fontano
Endoma helika ŝtuparo kies formo parte videblaj de ekstere ; Fontano.

 
 
 
 

Col de Brancion  (kontrolo, km 416)
 
Funebra monumento  Alteca vilaĝoSur la montpasejo Brancion, monumento je la mortintoj de la du mondaj militoj ; Vido al la vilaĝo Brancion al kiu necesas iri por akiri stampon aŭ sendi poŝtkarton kiam la trinkejo sur la montpasejo estas fermita.
 
  
Biendomo
Biendomo Chavy, ± 3 km post la montpasejo.

 
 
 
 
Ozenay  (km ± 421)
 
Preĝejo  Biendomo
Preĝejo kaj biendomo.

 
 
 
 
Tournus  (km 429)
 
Abata preĝejo  Abata preĝejo
Abata preĝejo Saint Philibert.

 
 
 
 
Pont de Vaux  (km 449)
 
Domo  Muelilo
Enirejo de korto antaŭ domo, je la enrirejo de la urbo ; Muelilo, 1 km post la urbo.

 
 
 
 
(+) Bour en Bresse (± 15 km oriente)
 
Preĝejo  Preĝejo
Preĝejo Notre Dame de l'Assomption, antaŭe kaj malantaŭe.

 
 
 
 
Chalamont  (kontrolo, km 512)
 
Pentrita muro  Pentrita muro
Enirejo de korto antaŭ domo, je la enrirejo de la urbo ; Muelilo, 1 km post la urbo.

 
 
 
 
Lagnieu  (km 532)
 
Lavejo  Lavejo
Publika vestolavejo kun religia statueto.

 
 
 
 
Sault Brénaz  (km 539)
 
Alta urbo  Alta urbo
Alta urbeto piede de klifa montaro.
Alta urbo  Alta urbo
 
 
 
 
Serrières de Briord  (km 546)
 
Preĝejo  Preĝejo
Preĝejo kun sonorilturo je koloraj tegoloj.

 
 
 
 
Le Port de Groslée  (km ± 560)
 
Ponto antaŭ masivo
Ponto super la rivero Rodano kaj unua vido al la Alpaj montoj.

 
 
 
 
Glandieu  (km ± 568)
 
Akvofalo  Akvofalo
Akvofalo je la urba elirejo.

 
 
 
 
La Bruyère  (km ± 571)
 
Biendomo
Biendomo 1 km post la vilaĝo.
 
 
 
 
/\
Komuna itinero

 
 
  Somera itinero  
\/
 
 
 
 
Chambéry  (km 614)
 
Kastelo  Kastelo kaj kapelo
Kastelo de la dukoj de Savojo kaj la Sankta Kapelo.
 
 
Fontano  Statuo
Fontano kun elefantoj ; Statuo por memorigi la eniron de Savojo en la Francian regnon (1792).
 
 
 
 
Challes les Eaux  (km ± 622)
 
Kazino
Kazino.

 
 
 
 
Montmélian  (km 631)
 
Ponto
Ponto super la rivero Izero kun eta falo.

 
 
 
 
Saint Julien Mont Denis  (km ± 696)
 
Turo
(=)  Turo kun domo.

 
 
 
 
Saint Michel de Maurienne  (km 702)
 
Skulptaĵo  Domoj ĉe rivero
Skulptaĵo el ligno  Domo ĉe la rivero Arko.

 
 
 
 
montpasejo Col du Télégraphe  (km 713,5 ; 1566 m)
 
Montaro  Fuorto
Pejzaĝoj videblaj de la montpasejo: al la montaro, al la fuorto
Télégraphe.
 
Fuorto
Fuorto Télégraphe, kies alireblo estas malpermesita.
 
 
 
 
Valloire  (km 718,5)
 
Vilaĝo
Superrigardo al la vilaĝo.

 
 
 
 
de Valloire  (km 718,5)
tra la montpasejo Col du Galibier  (km 735,5 ; 2646 m)
ĝis la montpasejo Col du Lautaret (km 743 ; 2058 m)
 
Bestoj  Marmoto
Survoje al la montpasejo Galibier (malantaŭ la fotinto) renkonteblas precipe tri bestoj: ŝafoj, gardistaj hundoj kaj biciklistoj... nu, pli ĝuste diri marmotoj.
 
 
Turniĝema vojo  Divenebla montpasejo
Turniĝema vojo post Plan Lachat (km ± 727), loko preskaŭ ebena ebliganta dum 1 km reakiri fortojn antaŭ batali kontraŭ ĉi tiun parton de la itinero, verŝajne la plej malfacila de la tuta Sago. Iom pli alte, la montpasejo estas divenebla.
 
 

Rifuĝejo ĉe tunelo  Rifuĝejo ĉe tunelo
Ĝis 1976, la montpasejo troviĝis en tunelo (videbla malsupre), je 2556 metroj, ĉe gastejo. En 1976, La ŝtato fermis la tunelon pro sekurecaj motivoj kaj konstruis novan vojon (videblan je la dekstra flanko) por alivaliĝi ekstere.
 
 
Tunelo  Tunelo
La tunelo estis remalfermita en 2002. La ekstera montpasejo videblas 89 metrojn super la tunela enirejo flankita de du pordoj por malebligi la eniron de neĝo dum vintro.
 
Tunelo  Tunelo
La tunelo apenaŭ pli larĝas ol aŭto. Pro tio, trafiklumoj alternigas la trafikdirekton kaj bicikloj estas malpermesitaj. Tamen, la distanco mallongas (367 m), estas falsa ebenaĵo ĝis la mezo, la trafiko plej ofte malmultas, kaj ĝendarmoj verŝajne neniam videblas surloke. Do, tiu, kiu ja ne plu volas suprengrimpi, povos rapide pasi je la alia flanko por tuj ĝui la longan malsuprendeklivon ĝis Briancono. Prilumigiloj tamen konsilendas, ĉar ne estas lumo interne.
 
Fermita tunelo  Malneĝigo
 
Malneĝigo  Malneĝigo
La tunelo ebligas malfermi la vojon pli frue, sen malneĝigi la eksteran vojon supre.
  
Fermita vojo  Neĝo ĉe la tunelo
Kiam la supera vojo ankoraŭ estas neĝkovrita, la tunelo jam uzeblas. Laŭ ŝtata TTT-ejo, la paso de iu valo al la alia eblas de la 23-a ĝis la 43-a semajno de jaroj (proksimume de fine de majo ĝis komence de novembro), se la vetero permesas tion.
  
Lasta km  Lasta km
La lasta kilometro al la montpasejo super la tunelo ja estas la plej malfacila. La dekliva kruteco varias inter 9 kaj 12% ambaŭflanke.
  
Montpasejo  Orientiga tablo
La montpasejo troviĝas en 180-grada vojturniĝo. Eblas piede suprengrimpi kelkajn pliajn metrojn por atingi orientigan tablon.
  
Pejzaĝo  Pejzaĝo
De la orientiga tablo eblas kontempli belegan pejzaĝon.
  
Montpaseja ŝildo  Montpaseja ŝildo
Revene al la montpasejo, foto antaŭ la montpaseja ŝildo estas neevitebla por memorigi la atingon de tiu mita loko por biciklistoj. Depende de la momentoj, la ŝildo apenaŭ legeblas. Ĝin kovras aron da glumarmoj lokitaj precipe de biciklistoj kaj motorciklistoj. Tio neeviteble pensigas pri Tibeto, kie oni kutime lasas flagetojn aŭ tukojn sur la trapasitaj montpasejoj por voki la protekton de la montaraj dioj.
  
Rifuĝejo kaj monumento  Rifuĝejo kaj monumento
Post 1 km je la alia flanko, staras tiel nomita rifuĝejo, kiu fakte estas simpla trinkejo kaj vendejo pri manĝaĵoj kaj etaj memoraĵoj. Apude staras monumento por memorigi al Henri Desgranges. La domo en la fono estas ruinaĵo.
  
Rifuĝejo  Rifuĝejo
La rifuĝejo kaŝas la tunelon sed ne la montpasejon supere, kiu estas alirebla de la vojo dekstraflanke.
  
Rifuĝejo  Rifuĝejo
La tiel nomita rifuĝejo fakte estas simpla trinkejo kaj vendejo pri manĝaĵoj kaj etaj memoraĵoj.
  
Eksa vojo  Eksa vojo
La nuna vojo pasas apud la eksa vojo tre mallarĝa kaj ne tegita. Necesas imagi la kondiĉojn de la unuaj biciklaj Franciaj Rondoj, kiam la kuristoj biciklis sur tiu pado el tero kaj ŝtonoj kaj trapasis la malhelan tunelon.
  
Monumento  Monumento
Monumento por memorigi al Henri Desgrange, la patro de la fama bicikla Francia Rondo kaj de la iomete malpli famaj Aŭdacaj Brevetoj. La monumento diras "Je la gloro de Henri Desgrange, 1865-1940, eksa estro de la ĵurnalo l'Auto (la Aŭto), kreinto de la Francia Rondo biciklista". Kaj la plato diras "Eurodax atestas sian dankemon al Henri Desgrange, kreinto de la Francaj Aŭdaksoj en 1904. La 29-an de julio 1974". Legu pli pri la Aŭdacaj brevetoj.
  
Akvofalo
Akvofalo survoje al la montpasejo Lautaret.
 
 
 
 
/\
  Somera itinero  
 
 
  Vintra itinero  
\/
 
 
 
 
Le Pont de Beauvoisin  (km 587)
 
Ponto  Klifa truo
Ponto kaj truo en klifo.
 
 
 
 
Saint Béron  (km ± 593)
 
Biendomo
Biendomo.

 
 
 
 
Chailles  (km ± 597)
 
Kabaneto
Kabaneto el ligno super rivereto ĉe trinkejo.

 
 
 
 
Les Echelles  (km 602)
 
Domo
Rozkolora domo antaŭ preĝejo.

 
 
 
 
interkrutejo Gorges du Guiers vif  (km ± 608 - 614)
 
Interkrutejo  Interkrutejo
Interkruteja vojo laŭ la rivero Guiers.

 
 
 
 
Saint Pierre d'Entremont  (kontrolo, km 614)
 
Vilaĝo
Ĝenerala rigardo al la vilaĝo.
 
Preĝejo  Domo
Preĝejo ; Domo kun turo prilaborata.

 
 
 
 
Les Vasseaux  (km ± 619)
 
Fontano kaj forno  Fontano kaj forno
Ŝirmitaj fontano kaj panforno.

 
 
 
 
montpasejo Col du Cucheron  (km 622,5 ; 1139 m)
 
Montaro  Hotelo - restoracio
Pejzaĝo vidita de la montpasejo Cuchero,
kie staras hotelo - restoracio.

 
 
 
 
Saint Pierre de Chartreuse  (km ± 626)
 
Ĉaledoj
Ĉaledoj antaŭ preĝejo.

 
 
 
 
La Diat  (km ± 627)
 
Domego
Domego.

 
 
 
 
inter La Diat  (km ± 627)
kaj la montpasejo Col de Porte  (km 635,5)
 
Vojo  Rivereto
Traarbara vojo flankita de neĝo ; Rivereto trairanta surneĝigitajn rokojn.
 
 
 
 
Le Sappey  en Chartreuse  (km ± 640)
 
Fontano kaj preĝejo
La preĝejo Saint Michel malantaŭ fontano.

 
 
 
 
inter Le Sappey  en Chartreuse  (km ± 640)
kaj la montpasejo Col de Vence  (km ± 644)
 
Monto  Domo kaj monto
Monto.
 
Vojo
Vojo tramontara laŭ la rivero Vence.

 
 
 
 
La Tronche  (km ± 650)
 
Urbodomo kaj monto
Urbodomo antaŭ monto.

 
 
 
 
Grenoble  (km 653)
 
Superrigardo
Superrigardo al la urbo.
 
 
Fuorto Bastille
 Fuorto Bastille
Fuorto Bastille.

 
 
Telfero
 Telfero
Telfero de la fuorto Bastille al la rivero Izero.

 
 
Rivero Izero
 Rivero Izero
Kajoj laŭ la rivero Izero.

 
 
Fortikaĵo
 Tramo
Fortikaĵo apud la Grenobla muzeo ; Tramo antaŭ la montaro.

 
 
Tramo kaj preĝejo
 Turo Perret
Tramo antaŭ la preĝejo Saint Jean ;
Turo Perret, restaĵo de la universala ekspozicio en 1925.

 
 
Fontano
 Lerneja enirejo
Fontano de la tri ordenoj, homaĝo al la tieaj partoprenintoj en la Francia revolucio ;
Eksa enrirejo de la liceo kaj kolegio Stendhal.

 
 
 
 
Uriage les Bains  (km 664)
 
Kuracbanejo
Kuracbanejo.

 
 
 
 
Vizille  (km 673)
 
Turo sur tunelo
 Kastelo
Tureto super tunelo
; Kastelo stratflanke.
 
Kastelo
 Kastelo
Kastelo parkflanke.

 
 
 
 
Rioupéroux  (km ± 688)
 
Roko
Je la vilaĝelirejo, roko simila al la vizaĝo de la reĝo Ludoviko  14-a (1754-1793
). Komparu la formon de la roko al la portreto kaj la monero.
Ludoviko 14-a  
Ludoviko 14-a
 
 
 
 
Livet  (km ± 691)
 
Domo
Domo ĉe la rivero Romanche
.
 
 
 
 
Le Bourg d'Oisans  (kontrolo, km 705)
 
Hotelo - restoracio
 Hotelo - restoracio
Hotelo - restoracio de biceklemuloj.

 
 
Rivero
 Lavejo
Rivero Romanche kun arba trunko por firmigi la bordojn ;
Publika lavejo ĉe la rivero Romanche.

 
 
Montaro
 Fontano
Starto antaŭ la montaro ; Diamantaspekta fontano.

 
 
 
 
Les Alberges  (km ± 710)
 
Baraĵo
Baraĵo sur la rivero Romanche.

 
 
 
 
deklivo Rampe des Commères  (km ± 710 - 713)
 
Deklivo Commères
 Deklivo Commères
Deklivo Rampe des Commères, la unua kruta deklivo al la montpasejo Lautaret. En vintro, ne parku vian veturilon pro eventualaj neĝaj lavangoj.

 
 
 
 
Le Chambon  (km ± 719)
 
Baraĵo Chambon
 Baraĵo Chambon
Baraĵo Chambon
, flanke de la rivero kaj flanke de la lago.
 
 
Alta vilaĝo
La vilaĝo Mizoën super la baraĵo Chambon.
 
 
Lago Chambon
 Lago Chambon
Lago Chambon, printempe kaj vintre.

 
 
Tunelo
 Rivero al la lago
Tunelo ĉe la rivero Romanche sin ĵetanta en la lagon Chambon, 4 km post la baraĵo.

 
 
 
 
inter la fino de baraĵo Chambon  (km ± 725)
kaj La Grave  (km ± 733)
 
Akvofalo
Akvofalo de la Pisse (de la Piso).
 
 
Ponteto el ligno
Ponteto el ligno super la river Romanche ĉe la limo inter la departementoj Izero kaj Hautes Alpes.

 
 
Tunelo
Unu el la multaj tuneloj inter Le Bourg d'Oisans kaj la montpasejo Lautaret.

 
 
 
 
La Grave  (km ± 733)
 
Vilaĝo  Telfero
La Grave, unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio ; Telfero al la altaj supraĵoj.
 
 
 
 
Lasta falsa ebenaĵo
antaŭ la montpasejo Col du Lautaret
 (km ± 743)
 
glittabulanto  glittabulanto
La Grave, unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio ; Telfero al la altaj supraĵoj.
 
 
 
 
/\
  Vintra itinero  
 
 
Komuna itinero
\/
 
 
 
 
montpasejo Col du Lautaret  (km 743 / 744 ; 2058 m)
 
Lautaret vintre  Lautaret somere
La rifuĝejo de la montpasejo Lautaret vintre, somere.
 
Lautaret vintre  Lautaret somere
Venante de Briancono, ŝildo al la itinero "Vojo de la Grandaj Alpoj", tra la montpasejo Galibier. Vintre, ĉi tiu vojo ne alireblas, ĉar ŝtopita de neĝo.
 
Lautaret vintre  Lautaret somere
Fronte al la rifuĝejo, staras restoracio sur parkejo. Tie ankaŭ troveblas biciklo-tenilo, sed nur somere.
 
Lautaret vintre  Lautaret somere
Kapelo diveneblas en vintro sed necesas reveni en somero por plene vidi ĝin.
 
Lautaret vintre  Lautaret vintre
Pejzaĝo kontemplebla de la montpasejo en vintro.
 
Lautaret vintre  Lautaret vintre
En vintro, necesas bone serĉi por trovi la ŝildon de la montpasejo. Direkto-ŝildoj indikas ke restas nur 28 km al Briancono, ĉiam malsupren. Somere restas 88 km al Grenoblo, kvazaŭ ĉiam malsupren.
 
Ĉe Lautaret
Vido al la vojo al montpasejo Galibier, 200 m post la montpasejo Lautaret.
 
Kontraŭlavanga tunelo  Kontraŭlavanga tunelo
Kontraŭlavanga tunelo kaj vido al la montpasejo Lautaret, 1 km post la montpasejo.
 
 
 
 
Le Lauzet  (km ± 750 / 751)
 
Vilaĝo
(=)  Superrigardo al la vilaĝo pretersasata de la vojo, direkte al la montpasejo Lautaret.
 
 
 
 
Le Monêtier les Bains  (km ± 756 / 757)
 
fontano el varma akvo  Banejo
Fontano de varma akvo, jarlonge eliranta ĉirkaŭ 44 celsiaj gradoj. Ĉe la rivero, pligrandigata banejo profitas de tiu nature varma fonto.
 
Banejo
La aspekto de la banejo post fino de la pligrandigo.
 
Naĝejo  Alternativa banejo
La banejo proponas eksteran naĝejon kun varma akvo, jarlonge konservita je 37°C kaj en kiu eblas naĝi eĉ vintre. Por ŝparemuloj, ankaŭ eblas senpage baniĝi en la tropleno de la banejo, en la ĉea rivero.
 
 
 
 
Villeneuve  (km ± 762 / 763)
 
Malvarma rivero  Domoj
Domoj ĉe la rivero Guisane en vintro.
 
 
 
 
Saint Chaffrey  (km ± 767 / 768)
 
Telfera vagono  Telfera vagono
Vagono de la tutuna telfero de Serre Chevalier, vintrostacio etendiĝanta de Le Monêtier les Bain ĝis Briançon, ekspoziciata sur rondirejo sude de la vilaĝo.
 
 
 
 

Briançon  (start- / alvenloko, km 771 / 772)
 
Urba ŝildo  Bicikla artaĵo Bicikla artaĵo ĉe la enirejo de Briancono en diversaj lokoj de la malalta urbo. Tio memorigas la oftan pason de la fama Francia Rondo tra la urbo.
 
Superrigardo al Briancono  Superrigardo al Briancono
Vintra superrigardo al Briancono.
 
Monumento  Al la alta urbo
En la malalta parto de la urbo, monumento simboliganta justicon kaj rekta kruta vojo al la alta parto.
 
Alta urbo remparita  1-a pordego
Piede de la alta urbo plurnivele remparita ; Unua pordego kun levponto el ligno.
 
1-a pordego  2-a pordego
Unua kaj dua pordegoj en la remparoj.
 
Domoj  3-a pordego
Domoj super la remparoj kaj tria pordego.
 
3-a pordego  Domoj
Tria pordo je la interna flanko de la alta urbo ; Domoj super la remparoj kaj tria pordego.
 
Ĉefstrato  Ĉefstrata kanaleto
Ĉefstrato dekliva kromnomita Grande Gargouille (Granda Gargojlo), laŭ la nomo de la centra kanaleto, kiu malsupren gvidas la akvojn venantajn de la montaraj fontoj.
 
Fontano antaŭ biblioteko  Fontano
Fontano Persens antaŭ biblioteko.
 
Artaĵo sur placo  Artaĵo sur placo
Moderna artaĵo sur Placo de Armiloj kaj unu el la sunhorloĝoj de la urbo.
 
Sunhorloĝo  Vendejo pri Sunhorloĝoj
Sunhorloĝo sur muro de vendejo kaj vendejo pri Vendejo pri sunhorloĝoj.
 
Fontano de Suspiroj  Fontano de Suspiroj
Fontano de Soupirs (Suspiroj).
 
Preĝejo de Ŝnuristoj  Kapelo de Pentofarantoj
Preĝejo de Cordeliers (Ŝnuristoj) kun kvadrata sonorilturo superigita de la kapelo Fontano de Pénitents (Pentofarantoj).
 
Ŝtupara Strateto  Preĝejo supre de strateto
Ŝtupara strateto paralela al Grande Gargouille kaj kondukanta al la Preĝejo Collégiale (Kanonika).
 
Preĝejo Kanonika  Preĝejo Kanonika
Preĝejo Kanonika, malfacile fotebla pro manko de spaco. La dekstra sonorilturo montras ordinaran horloĝon dum sur la maldekstra troviĝas sunhorloĝo.
 
Alta urbo  Alta urbo
La sonorilturoj de la Preĝejo Kanonika emerĝantaj el inter la alturbaj tegmentoj de la alturbaj tegmentoj.
 
Supraj pordegoj  Supraj pordegoj
La plej supraj pordegoj ĉe la malantaŭo de la Preĝejo Kolegia, vintre kaj somere.
 
Alta domaro  Alta domaro
Iuj el la plej altaj domoj de Briancono.
 
Ponto Asfeld  Ponto Asfeld
Pont d'Asfeld, vintre kaj somere, ponto super la interkrutejo de la rivero Durance kaj kondukanta de la alta urbo al la Fort des Têtes (fuorto de la Kapoj), sur aliflanka monto.
 
Fuorto super Briancono  Laŭrivero promenejo
Iu el la fuortoj super Briancono ; Arka promenejo laŭ la rivero Durance, en parko piede de Briancono. 
 
 

  
 
 FS-Briançon   FS-itineroj  ^  Eventoj  ^  Akceptopaĝo  ^