LA  UNUA  FOJO

Julio 1993



Dorsosako




Bicikli tedas min. Mi celas diri, ke mi elĉerpis ĉiujn eblojn trovi novajn vojojn en unu-tagaj itineroj. Tio decidigis min bicikladi dum pluraj sinsekvaj tagoj, sen hejmen reveni ĉiu-vespere. Mi tiel povos viziti pli da vidindaĵoj.

Mi kompreneble ne spertas pri perbiciklaj vojaĝoj sed mia malmultpeza biciklo, kvazaŭ konkura kun maldikaj pneŭmatikoj, kiun mi kutimas uzi dum unu-tagaj promenadoj, ŝajnas al mi ne sufiĉe fortika por elporti homon kaj sakojn, des pli ke ĝi iĝas maljuna kaj jam multe utilis al mi. Mi preferas uzi la ĉiaterenan biciklon, kiun mi ĵus aĉetis antaŭ nelonge.

La kunprenaĵojn mi metos en du dorsosakojn, unu grandan (30 litran), kiun mi portos sur la dorso, kaj alian malgrandan, kiun mi metos sur etan sakportilon, kiun mi adaptis super la malantaŭa rado. En etan stirilsakon mi metos ĉiujn kunprenaĵojn, kiujn mi bezonos havi ce la manoj: mapojn, monujon, identecpaperojn, sunokulvitrojn, fotilon, ktp... Malgranda sako subsela entenos kelkajn flikilojn kaj vicaertubon.

Lasta antaŭpensaĵo, eble la plej grava, eble ne: kien iri? Por tiu tutunua vojaĝo mi dezirus bicikli eksterlanden. Mi ŝatus viziti la ebenan parton de Belgio, sed ankaŭ Londonon. Mi ne sukcesas elekti inter ili; nu, mi do vizitu ambaŭ...

Kelkajn tagojn antaŭ la ekiro, mi sendas mian biciklon al la fervoja stacidomo de Lille dank’ al la kompanio Sernam. Pri tiu servo vidu mian raporton Trajno + Biciklo. Koncerne min, mi uzas rapidegan trajnon, kunportante miajn tri sakojn. Post unu horo da veturado mi jam povas serĉi hotelon en la ĉefurbo de la norda provinco de Francio. Iun mi tutsimple trovas antaŭ la stacidomo. Ĝi malmulte kostas, sed ankaŭ tre malaltnivelas.

La hotelgardisto konsentas, ke mi lasu la biciklon en la kelo dum mia restado. Mi nun povas reakiri ĝin en la Sernam-ejo, apud la stacidomo. Mi ĉagrenas, ĉar parto de la stirilrubando tranĉiĝis dum la transportado. Sed la damaĝo ne valoras la penon malŝpari tempon je plenigado de formularo por akiri monan kompenson. Rapida flikado permesas rearanĝi la difektojn.

Post du-taga vizitado de tiu bela urbo, ek al mia unua vojaĝo perbicikla. Por komenci, la ĉefa tasko estas eliri el Lille, kio estas ĉio krom evidenta afero. Malgraŭ mia urba mapo, la ronda aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo senĉese haltigas min. Ĝi aspektas ne transirebla per biciklo.

Mi perdiĝas en domegaraj kvartaloj kaj fine, kvazaŭ mirakle, trovas piediran ponteton super la aŭtovojo. Necesas nur grimpi sur ŝtuparo sed mi tro kontentas por plendi. De tiam la afero pli simplas, sufiĉas nur iradi laŭ longa vojo rekta ĝis la landlimo, malpli ol du-dek kilometrojn oriente.

Jen la unua landlimo, kiun mi perbicikle trapasas kaj mi ne povas deteni ian etan eksciton kvankam en tiu urba medio oni apenaŭ rimarkus sanĝon se ne starus ŝildo indikanta la enlandajn ĝeneralajn rapideclimojn, kiuj kompreneble ne tiom multe interesas min. Meze, disigante la vojon en du partojn, ankaŭ staras senhoma doganeja konstruaĵo, kiu iĝas ruino.

Ĉe la belga flanko de tiu dulanda urbo mi eniras panejon. Kelkaj panoj iom mirigas min pro ilia nekutima formo en mia lando, same kiel la vendado de ĉokoladoj. Post pluraj vojaĝoj tra Belgio, mi scios, ke ciu belga panejo proponas ĉokoladojn, kio prezentas nerezisteblan defion al mia frandemo.

La vojo ne tre bonkvalitas. Foje, en plena kamparo, kuŝas flanke de la vojo, trotuaro deviga al biciklantoj. Ĝia kvalito malbonas. Povas eĉ okazi, ke ĝi kuras nur ĉe la maldekstra flanko de la ŝoseo, devigante la biciklantojn malsekure transiri la vojon. Sed pri la kvalito de la belgaj vojoj mi havos la okazon raporti en venontaj rakontoj.

Meze de la posttagmezo mi atingas Bruselon kaj paradokse trovas ĉambron en la "hotelo de Parizo", kies gardisto konsentas, ke la biciklo tranoktu en la kelo, malgraŭ la malfacileco tien enmeti ĝin pro la mallarga ŝtuparo helikforma.

Bruselo montras la specifecon esti dulingva urbo, franc- kaj Nederlandlingva, ĉar en la norda parto de Belgio, Flandrujo, oni parolas la nederlandan. Bruselo situas ĉe la limo de tiuj du komunumoj, kiuj ne ĉiam tre harmonie akordiĝas. Antaŭ tien veni, mi kredis, ke oni parolas la francan sur la tuta belga teritorio. Kelkajn vojaĝojn poste mi malkovros, ke en la sudorienta Belgio oni eĉ parolas trian lingvon, la germanan.

BruseloBruselon mi vizitas kaj bicikle kaj trame. Al la tramtrakoj meze de la stratoj necesas priatenti trabiciklante Bruselon por ne bloki siajn radojn en ilin kaj fali. Mi kompreneble ne mankas vidi la tri ĉefajn simbolojn de la belga (kaj ĉu ankaŭ Eŭropunuiĝa?) ĉefurbo. Komence, la centran placon, kies ĉirkaŭajn domojn ornamas ŝtona puntaro.

Sekve, Maneken-Pis, kiu estas fontana statueto de urinanta knabeto ĉe la angulo de du piediraj stratoj en la centra kvartalo. Mi lasas vin diveni de kiu korpa parto elfluas la akvoŝpruco... La malgrandeco de tiu fama statuo surprizas min, nur 60 cm. Sciu, ke li havas amikinon, Jeanneken-Pis, apenaŭ videbla funde de iu malluma sakvojo. Sed pli bone demandi pri la ĝusta adreso al la turismoficejo ol al tiea loĝanto, ĉar li respondos al vi, ke li ne konas tiun inan statueton. Bruselanoj malestimas ĝin, ĉar ili taksas tion ne origina monumento sed nur artefarita por allogi turistojn.

Fine, la "Atomium", grandegan konstruaĵon je formo de atoma molekulo, kies elektronoj gastigas sciencan ekspozicion. Ĝi tiom grandas, ke oni pasas de iu elektrono al alia per rulŝtuparoj.

Koncerne la belgajn kuirajn specialaĵojn mi provas manĝi mitulojn kun fritoj sed, bedaŭrinde, neniu el la de mi vizitataj restoracioj plu havas mitulojn. La sezono ĉesis.

Tri tagojn mi restas en Bruselo kaj por foriri mi decidas trajni al Bruĝo. En Belgio preskaŭ ĉiu trajno akceptas biciklojn. Sufiĉas aĉeti kroman bileton por la biciklo. Oni poste ĝin metas en la ŝarĝvagonon de la trajno, en kiu oni mem vojaĝas.

Alveninte frue en Bruĝon, mi serĉas hotelon, en kiu oni akceptus mian biciklon. Iun mi trovas en la centro, apud placo sur kiu statuoj je stranga formo elvokas biciklantojn. Kvankam la tiea lingvo estas la flandra, iu derivaĵo de la Nederlanda, la hotelestrino scipovas paroli france, same kiel ĉiuj komercistoj, kio tre helpas al mi, ĉar la nuran vorton, kiun mi sukcesos lerni okaze de mia restado estas "dank u", kiu, kiel vi prave imagas, signifas "dankon".

BruĝoBruĝo estas unu el miaj plej ŝatataj urboj en la mondo. La "Norda Venecio" indas sian kromnomon, ĉar ĉie kuŝas kanaloj sur kiuj eblas romantike promeni boate kun sia amat(in)o. Sur la stratoj ankaŭ eblas promeni kaleŝe. Koncerne la biciklantojn, ili prefereble ne timu la multnombrajn stratojn pavimitajn. Krom tio, kuŝas biciklaj trakoj sur ĉiuj stratoj tra la urbo kaj oni eĉ rajtas veturi kontraŭdirekten sur unudirektaj stratoj.

La centra placo preskaŭ tiom belas, kiom tiu de Bruselo. Mi nur bedaŭras, ke ties ĉarman atmosferon iom difektas la multnombraj aŭtoj tie parkitaj. Ankaŭ estas multaj bicikloj ĉirkaŭ la centra statuo. Verdire, mi neniam vidis tiom multe da kune parkitaj bicikloj.

En tiu urbo mi fine trovas restoracion, kie ankoraŭ estas mituloj. Sed honeste, ili ne tre bongustas, ĉar ili entenas tro da sableroj. Mi restas nur du tagojn en Bruĝo sed jam scias, ke mi revenos, tiom multe plaĉis al mi tiu ĉarma kaj romantika urbo.

Mi sursele forlasas la urbon, veturante okcidenten al la Norda maro. La vetero ne tre fidindas sed ne pluvas dum la 25 km-a veturado sur glata kaj tre bone tegita vojo. Mi rapide alvenas en Ostendon kaj post aĉeto de ŝipbileto mi side atendas surtrotuare la enŝipigan horon. Mi deprenis mian pezan dorsosakon kaj apogis ĝin kontraŭ muron, ĉar mi bezonas ripozigi miajn ŝultrojn. Dume, mi legas tedajn broŝurojn de la ŝipkompanio.

Post duona horo da enuiĝo la havendungitoj malfermas la barilon al la kajoj. Kvankam oni konsideras min, kiel piediran pasaĝeron ĉar la transportado de la biciklo estas senpaga, mi biciklas inter la aŭtoj por parki mian biciklon en la ŝipholdon. Mi tien eniras el inter la tutunuaj ŝoforantoj kaj havas tempon fiksi mian biciklon al la flanka ŝipŝelo per surloke trovitaj ŝnuroj. Jen farite. Restas nur por repreni miajn dorso- kaj stirilsakojn kaj supreniri per ŝtuparo al la vojaĝsalonoj.

Sed... Nu!?... Kie do estas mia granda dorsosako? Kien ĝi forvaporiĝis? Kiu ĝin ŝtelis dum mi alŝelen ligis la biciklon perŝnure? Eh!... Ne!... Kia stultulo mi estas!... Kia senmensulo!... Mi tutsimple forgesis ĝin sur la trotuaro antaŭ la barilo. Nekredeble!

Por rapide iri ĝin repreni mi kuras al la poŭpo, tra kiu la aŭtoj enŝipiĝas, sed mi estas haltigita de ŝipoficiro tuj antaŭ eliri. Kvankam li estas flandro, li eksplikas al mi per la franca ke, post enŝipigo de sia veturilo, pro motivo de sekureco oni ne plu rajtas eliri. En Britio ja estas problemoj pro nordirlandaj teroristoj, kaj la oficiro ne deziras sin riski al io ajn.
 
Mi tamen ne povas foriri sen mia sako kaj ties enhavo. Ni fine trovas akordiĝon. Mi lasas al li mian legitimaĵon, inter la alŝipaj aŭtoj kure iras repreni mian sakon, kiu kviete atendis min ĉe la barilo, sammaniere revenas en la ŝipon, kaj reakiras mian legitimaĵon. Uf!

Ŝipo al DoveroLa ŝipo iom maljunas sed mi taksas ĝin tre agrabla, ĉar staras grandaj vitraĵoj, kiuj ebligas ĝui bonan vidon al la maro sen malvarmiĝi sur la ekstera ferdeko. Ankaŭ estas grandaj sofoj tre komfortaj sur kiuj agrablas kuŝi dum tiu 4-hora navigacio. Multaj senpordaj murŝrankoj ebligas la piedajn pasaĝerojn sin liberigi de siaj pakaĵoj.

Dumvoje ni inverspasas submarŝipon, de kiu oni povas vidi nur la supran parton. Jen nekutima kaj iom impresa vidaĵo. Dum la vojaĝo ĉiu anonco estas farata laŭorde en la angla, la nederlanda kaj nur kelkfoje en la franca lingvoj. Ajnakaze, la sonkvalito de la altparoliloj tiom aĉas, ke mi plej ofte komprenas la informojn laŭ la konteksto.

Post trankvila navigacio, alprosimiĝas la blankaj klifoj de Dovero. Mi reprenas miajn sakojn, malsupreniras sur la ŝtuparo al la poraŭta holdo, elsipiĝas unuavice tra la pruo, prezentas mian legitimaĵon al la doganisto, kaj mi jen estas veturanta je la maldekstra flanko de la Doveraj stratoj.

Jes, por tiuj, kiuj ne scius tion, en Anglio, kaj fakte en la tuta Britio, Irlando, same kiel en la aliaj apudaj britaj insuloj pli malpli sendependaj, oni veturas je la maldekstra flanko. Malgraŭ eta antaŭtimo, mi tre rapide alkutimiĝas. La nuraj forgesoj povas okazi ĉe vojkruciĝoj, kiam oni bezonas turniri en alian vojon. Tiam, necesas bone atenti por ne forgesi la tiean veturadmanieron kaj ne instinkte tuj reakiri siajn (mal?)bonajn kutimojn.

Mi trejniĝas je tio sur la Doveraj stratoj, inter la haveno kaj la stacidomo tra la centro, profitante la okazon por havi tre rapidan viziton. La trajnoj ĉirkaŭ Londono nekredeble malnovas. Ne estas aparta lokomotivo, nur aparta eta ejo en la antaŭa parto de la unua vagono por ebligi la ŝoforon veturigi la trajnon. Kiel por urbaj subtrajnoj, tiu unua vagono ne estas aerodinamika. Male, oni kredus ĝin tranĉita per grandega hakilo. Sed tio ne gravas, ĉar la tieaj provincaj trajnoj malrapide veturas.

Eĉ pli mirinde estas la malnovaj vagonoj, kies kupeoj, ne fermitaj inter si, ĉiuj havas propran enirpordon. Nu, povas okazi, ke iuj iom pli modernaj vagonoj havas enirpordon nur je ambaŭ vagonekstremaĵo. Kia ajn la kvanto de pordoj, la malfermsistemo ege malnovas. Tio eblas nur de ekstere, kio do signifas, ke por malfermi ilin de interne, necesas malalten ŝovi la pordan fenestron kaj elirigi sian brakon por turni la eksteran mantenilon. Ĉu mi vere vojaĝis per ŝipo aŭ per tempa maŝino por reveni cent jarojn malantaŭen?

Mi atingas Londonon post preskaŭ du horoj da trajnado malgraŭ la proksimeco inter la maro kaj la brita ĉefurbo. Ĝi estas grandega urbo, kies limojn mi tre malfacile komprenas. Mi facile perdiĝas en ĝia strata labirinto sed fine sukcesas retrovi gastejon, en kiu mi restadis du jarojn antaŭe, okaze de ne normala vojaĝo, tio estas ne per biciklo. La estro bonvolas gardi mian biciklon, kiun mi ne uzas por viziti la urbon.

LondonoPri la loĝeblecoj en Londono, tre malfacilas trovi hotelon aŭ gastejon malmultekostan. Mi eĉ dubas, ke tio ekzistas. Ili nekredeble multekostas. En Londono, same kiel en multaj aliaj famaj ĉefurboj, oni devas multe elspezi por tranokti. Sed krome, tie, oni tamen ĝuas pri kvalito, kiu ne valoras la elspezon.

Ankaŭ ekzistas la B&B-sistemo (lito kaj matenmanĝo). Temas pri domposedantoj, kiuj disponigas dormĉambrojn al gastoj, kiuj tiel loĝas en la sama domo, kiel la posedantoj. Tio povas esti interesa por tiuj, kiuj ŝatas kontaktojn kun lokuloj; kondiĉe, ke oni flue parolu la lingvon de la gastiganto, kio ne vere estas mia kazo, kvankam mi tamen scipovas elturniĝi el delikataj situacioj. Tamen, en Londono, tiuj B&B pli malpli similas al hoteloj kun rilatoj al la posedantoj malpli varmaj.

Londono estas miriga urbo tre alloga por turistoj, kun multaj monumentoj, muzeoj, parkoj por viziti. Mi tion faras dum kvar tagoj antaŭ decidi foriri por reveni al Francio. Ni (tio estas mi kaj mia biciklo) posttagmeze iras al stacidomo kaj suden trajnas al Southampton, ĉe la maro. Mi perdiĝas en la urbo kaj tre malfacile trovas la havenon, kiu situas plurajn kilometrojn for de la centro.

Mi nokte ŝipas al Ouistreham, en la provinco Normandio, nordokcidente de Francio. Por la biciklo la vojaĝo estas denove senpaga. Por mi, mi aĉetis nuran bileton, sen litrezervo. Tiu ŝipo multe pli modernas ol tiu de Ostendo, eĉ tro modernas, ĉar ne estas grandaj sofoj, sur kiuj mi povus kuŝi kaj dormi. Estas nur brakseĝoj tiom malgrandaj kiom malkomfortaj en ne kvietaj lokoj, ĉefe apud la trinkejoj kaj dancejoj.

Krom la kajutoj je la aliaj etaĝoj, ankaŭ estas kvietaj ĉambroj kun aroj da klinseĝoj, sed por ilin uzi oni devas krompagi 30 frankojn au 3 pundojn. Mi rifuzas krompagi, ĉar mi taksas tion malhonesta ago de la ŝipkompanio. Mi kuŝiĝas surplanken en angulo de trinkejo, inter du brakseĝoj kaj eta tablo. Kiel dormosakon mi ŝoviĝas en mian grandan dorsosakon post depreno de la enhavo. Kiel matraco la maldika planktapiŝo taŭgos por unu nokto. Mi tiel iom similas al trampo sed, feliĉe, neniu el la ŝipanoj diras ion al mi, kaj mi relative bone dormas kompare al la komfortnivelo.

La ŝipo tre grandas. Tio prezentas avantaĝon, ĉar malgraŭ miaj kutimaj angoroj okaze de ŝipado, mi tute ne sentas iun ajn tangadon au ruliĝadon, kio ebligas min ne redoni mian manĝon. La tranoktado mallongas, ĉar ni alvenas je la 6-a matene en Ouistreham, dum jam taglumiĝas.

Mi vidis laŭ mia mapo, ke ekzistas bicikla ŝoseo al Caen laŭlonge de la kanalo Orne, sed mi tute ne sukcesas trovi ties enirejon. Pro tio mi veturas sur la granda ŝoseo kiu, malgraŭ ties kvar trakoj, ne ŝajnas malpermesata al bicikloj. Mi ne havas tempon por perdi tra la granda urbo Caen kaj mi ĉirkaŭiras ĝin, des pli, ke mi tiel iome mallongigas la itineron.

Post kelkaj kilometroj mi ekkonscias, ke mia dorsosako ja pezas. Mia dorso dolorigas min kaj mi plurfoje bezonas halti por demeti la sakon kaj ripozi. Ju pli mia dorso doloras, des pli mi pensas je mia sako; kaj ju pli mi pensas je ĝi, des pli mi sentas la doloron. Ne estas solvo.

Komence de la posttagmezo mi atingas Vimoutiers, urbeton, kie mia avino gastigas min dum kelkaj tagoj. Ĉar mi lacas pro mia dorsosako, mi decidas reveni Parizon, 200 km orienten, per trajno. La plej proksima stacidomo situas en Lisieux, 27 km norde, sed mi ne tre emas tien bicikli por ne iom pli domaĝi mian dorson.

Al Lisieux veturas po tri aŭ kvar privataj busoj tage. La ŝoforo bonvolas akcepti mian biciklon senpage en sian buson. En la stacidomo mi sendas mian biciklon al Parizo pere de la Sernam-servo kaj ĝin reakiras kelkajn tagojn poste.

Tiu unua perbicikla vojaĝo estis sufiĉe kontentiga. Malgraŭ la malgranda kilometraro, nur 320 km, mi tamen akiris profitajn lecionojn. Inter alie, mi sanĝos la pneŭojn, ĉar la nunaj pli taŭgas sur senbitumaj terenoj. La dikaj krampoj donas al mi la impreson, ke la biciklo algluiĝas al la ŝoseo, kaj ke mi devas peni por gin antaŭenirigi. Preferinde havi rulrubandon sur la pinto de la pneŭo por pli da komforto, kaj etajn krampojn ambaŭflanke por ne flankengliti okaze de turniroj.

Sed ĉefe, mi venontfoje nepre ne plu portu sakon, sed mi ĝin portigos al la biciklo. Mi ja ne estas sufiĉe riĉa por aĉeti novan dorson!

 
 
 
 
 
Antaŭa    <<     Vojaĝo     >>    
Sekva
 
 
 
^  Cirilaj vojaĝoj  ^  Rakontoj ^  Akceptopaĝo  ^