MIAJ VOJAĜOJ
(7 rakontoj)
En tiu angulo, mi celas disdividi miajn
spertojn pri vojaĝado per biciklo. Mi ne havas aŭton kaj mia biciklo
prezentas mian solan personan vojaĝilon. Jaron post jaro mi do
akiris kelkajn spertojn, foje malbonajn, ofte bonajn, kiuj espereble
povos esti interesaj al vi.
Atentu, temas nur pri miaj vojaĝoj, ne pri konkuroj. Cetere, ĉiuj
informoj en ĉi tiuj miaj "aventuroj" validas nur je la momento de la
rakonto; bone kontrolu ties daton.