NORMANDAJ PONTOJ
Majo 1995
Oni ŝtelis mian biciklon,
en Parizo. Ĝi do utilis por nur unu vojaĝo. De tiu tutunua perbicikla vojaĝo mi
lernis, ke biciklisto nepre ne portu sakon, sed lasu tiun taskon al sia durada
veturilo.
Mi do aĉetis novan biciklon. Temas pri ĉiavoja
biciklo, kompromiso inter urba kaj ĉiaterena biciklo. Ĝi prezentas
la avantaĝon havi malantaŭan sakportilon, kiun mi provizos je tri sakoj kune ligeblaj. Du el ili flankas, la alia transverse superas. Ĉar ili ne
estas pluvimunaj, plasta kovrilo elasta protektas la tuton. Mi sufiĉe kontentas pri tiu sistemo.
Super la antaŭa rado mi aldonis alian sakportilon al kiu
mi pendigos du etajn sakojn, bedaŭrinde ankaŭ ne
pluvimunajn sed sen kovrilo. Por protekti ilin kontraŭ pluvadoj, mi ilin pli
malpli bone ŝirmos per malnova plasta jako pluvimmuna.
Por unue uzi mian novan biciklon mi decidis viziti mian
avinon, kiu loĝas en Normandio, nordokcidenta provinco de Francio. Por eliri el Parizo mi uzas provincan trajnon al
Mantes-la-Jolie, okcidenta ĉirkaŭurbo, tiel ŝparante 60 km. Post iom da konfuzo por trovi la ĝustan
elirejon, mi pludirektiĝas okcidenten. La vetero belas kaj bicikli estas agrable.
Mi laŭiras la almaran riveron Sejno, kiu
ankaŭ trapasas mian propran urbon, Parizon. Tiam, la vojo ebenas sed ĉar Sejno
multe sinuas, fojfoje okazas, ke la vojo rekten iras de iu sinuo al alia. Tiam
prezentiĝas suprendeklivo, ebenaĵo kaj malsuprendeklivo por reatingi la
rivernivelon.
Unu el tiuj deklivoj mi taksas je 12-13% dum 300 m
kaj mi fieras sukcesi ĝin grimpi surbicikle, eĉ se haltinte plurfoje. Sed alian
deklivon, pli facilan sed ankaŭ pli longan, mi ne sukcesas grimpi pro genua
doloro kaj mi bezonas paŝe puŝi la biciklon. Mi tamen atingas Rouen fruvespere
kaj trovas hotelon ĉe la stacidomo. Mi disponas pri iom da tempo por rapide
viziti la ĉefurbon de Alta Normandio, unu el la du nunaj provincoj de la
historia provinco Normandio.
La morgaŭon mi plu
veturas en la Sejna valo, foje tra agrablaj arbaroj. La
vetero malsekemas kvankam nur de tempo
al tempo falas kelkaj malmultaj gutetoj. Mi kovris la antaŭajn sakojn
per malnova jako sed ĝi nur parte ŝirmas ilin. Post pliaj supren-
kaj
malsupren- iroj inter du riversinuoj, ĉe arbara eliro jam prezentiĝas
la unua
el la tri pontoj inter Rouen kaj la maro.
La ponto Brotonne estas
unu-kilometron longa pendponto. Mi forlasas la vojon, kiu pasas sub ĝi, kaj
dekstren turniras por grimpi ĝis ĝia enirejo. Facilas trapasi la ponton, ĉar ĝi
malkrute suden malsupreniĝas al la maldekstra riverbordo, kie estas pagbariloj.
La transiro pagendas krom por bicikoj, por kiuj oni kreis specialan vojeton
senbarilan, kiu estas senĝene uzata ankaŭ de motorciclistoj cele ne pagi. Ĉe ĝi staras amuza
ŝildo, kiu limigas la biciklan rapidecon je 10 km/h!
Nun,
dekstren al la maro, pli malpli laŭ la rivero. Post
arbaro kaj kelkaj deklivoj aperas la ponto Tancarville, longa je
1,5 km. La ponto krute suprendeklivas ĝis
la mezo. Multaj kamionoj trapasas tiun malnovan pendponton,
kiu multe tremas je ĉiu kamiona preterpaso. La rezulta impreso tre
malagrablas
kaj mi tre kontentas trapasi la pagejon, liberan por la bicikloj.
Je tiu flanko la ponto
finiĝas mezalte de klifo. Ĉar mi konscias, ke ne plu restas sufiĉe da tempo por
atingi la sekvan ponton, mi ne remalsupreniras al la rivero sed daŭre grimpas
sur la klifon ĝis Bolbec, urbo kie mi trovas hotelon por tranokti. Mi samloke vespermanĝas, ĉar teretaĝe
situas restoracio.
La sekvan tagon blovas
forta vento, kiu venas de la maro, kaj mi malfacile antaŭeniras sur longa vojo
rekta. La veturado pli facilas, kiam mi malsuprenrevenas apud la ponton
Tancarville sur tre malĉefaj vojoj.
Jen denove tutrekta vojo,
5-km longa, laŭ kanalo kaj aŭtoŝoseo maldekstre kaj klifo dekstre. La
vento daŭre venas al la maro kaj plu malhelpas mian antaŭeniron, des pli ke iom
post iom malaperas la arboj. Ju pli mi alproksimiĝas al maro, des pli ili
malaperas. Fine ne plu restas iun ajn kaj mi plu veturas tra pejzaĝo dezerteca,
kie restas nur iom da malgrasa herbo ambaŭflanke de la vojo.
Mi celas la Ponton
Normandio, kiun oni inaŭguris antaŭ du monatoj. La ĉi-jaraj mapoj montras
tiun ponton konstruata sed ne jam malfermita. Tial, la akcesvojoj por bicikloj ne tre klaras
kaj pro tio mi frontas dilemon, ĉar prezentiĝas al mi du paralelaj vojoj. Kiun
elekti? Post pluraj minutoj da dubema pristudo de la mapo, mi necerte decidas,
ke la norda vojo, kiu malpli proksimas la riveron, pli taŭgas por atingi la
ponton perbicikle.
Tiu vojo longe rektas tra
industria zono ĝis Le Havre, unu el la plej famaj havenurboj en Francio.
Survoje, post 7 km, staras la celita ponto. La pejzaĝo tre malagrablas.
Imagu aron da grandegaj aĉaj konstruaĵoj: petrolrafinejoj, cementfabriko,
petrolĥemia komplekso, ktp... Ĉar ili malproksimas de la vojo, Ili bedaŭrinde
ne helpas kontraŭ la vento, kiu pli kaj pli fortiĝas. Pro ĝi, sur tiu ebena
vojo, mi ne veturas je pli ol 6 km/h. Vere teruras tiu malamika vento.
En tiu antaŭhavena parto
pasas multaj ŝarĝveturiloj. Ili iom helpas, kiam ili samdirektas, ĉar dum du
sekundoj, okaze de ilia preterpaso, ili baras la vojon al la vento, kiun ili
anstataŭas per ilia propra venta ondo, enspire tirante min. Tiam, necesas firme
alkrampiĝi al la stirilo. Sed male, kiam ili inverspasas min, la aero, kiun
ilia maso antaŭenpuŝas, abrupte batas kaj kvazaŭ haltigas min.
Tiu situacio ja ege
lacigas kaj malkuraĝigas min. Mi plurfoje malfacile rezistas la tenton
inversdirektigi miajn radojn. Sed
por kien iri? Ne plu estas apuda tranokebleco malantaŭe. Mi eĉ
provas paŝe puŝi la biciklon sed mi rapide rezignas, ĉar tio tiom malfacilas,
kiom pedali.
Post unu horo da batalo por veturi nur 4 km,
preterpasanta aŭtanto haltas por demandi al mi, kien mi iras. Li indikas,
ke mi elektis la malĝustan vojon. Por atingi la ponton mi
devos veturi sur aŭtovojo, malpermesita al bicikloj. Ĉar li havas kamioneton,
li proponas veturigi min ĝis la ponto-enirejo. Tiun proponon mi volonte akceptas
malgraŭ mia fiereco.
Ni malfacile ŝovas la
biciklon en lian kamioneton. Dum la manovro parte rompiĝas mia antaŭa
lumĵetilo sed mi ne plendas, ĉar tiu viro aspektas al mi, kiel savanto. Li
lasas min ĉe la pagbariloj de la ponto. La transiro multekostas al aŭtoj,
30 frankojn por nur 2 km, sed ne pagendas por bicikloj.
La ponto staras ĉe la
komenco de la Sejna delto. Tutproksimas la maro kaj pli kaj pli forte blovas la
vento, kiu dum mia transiro venas de la dekstra flanko. Iu aerkonuso tute
horizontalas. Mi rapide preterpasas la barilojn antaŭ iu ekhavu la ideon
haltigi min pro motivo de sekureco.
Tiu 2x2-traka ponto ankaŭ
havas biciklotrakon kaj trotuaron ambaŭflanke. Je mia direkto la dekstra
aŭtotrako estas malpermesata pere de porteblaj fluoreskaj konusoj vicforme
metitaj laŭlonge de ĝi. Tio ebligas al mi veturi sur tiu trako anstataŭ sur la
bicikla, kiu malpli larĝas. Nu, fakte, la vorto "veturi" ne tute
kongruas al la situacio, ĉar la vento tiom forte puŝas min maldekstren, ke mi
ne kapablas konservi la ekvilibron dum la grimpado. Plie, mi konstante riskas, ke
pli forta skualo subite sendos min sur la aŭtojn.
Mi decidas paŝe puŝi la
biciklon. Eĉ tiel la afero ege malfacilas, des pli ke tiun pontan deklivon mi
taksas kruta. Kompreneble, ju pli mi supreniĝas, des pli malamikemas la vento.
La supra parto, impresa pro la alteco super la delto, estas terura. Mi apenaŭ
kapablas stari kaj malpermesi al la biciklo mem forveturi.
Tiu plia pendponto plej
modernas kaj malgraŭ la multnombraj ŝarĝveturiloj oni tute ne sentas iun ajn vibradon.
Mi ne malŝparas tempon admirante la deltan pejzaĝon, ne nur pro la ventego, sed ankaŭ
ĉar estas iom da nebulo, kiu fuŝas la vidaĵon. Mi tuj sursele malsupreniras al
la suda flanko kaj denove devas forte premi la stirilon por ne ekforflugi.
Kiam mi atingas la
maldekstran riverbordon mi samokaze eniras Malaltan Normandion, la alian
provincon de Normandio. la vento tiam strange kvietiĝas. Post la ponto komencas
aŭtovojo kaj por iri al Honfleur biciklantoj devas uzi difektan vojon. Iom
antaŭ atingi tiun ĉarman urbeton mi maldekstren turniras kaj tuj prezentiĝas
kruta suprendeklivo, sekvata samkruta malsuprendeklivo. Sekvas plia paro
de krutaj supren- kaj malsuprendeklivoj. Normandio deklivemas kvankam ĝi neniam
superas 400 m da alteco.
Mi malŝparas multe da tempo pro supreniradoj kaj mi pli kaj pli konscias, ke mi ne hodiaŭ
sukcesos atingi la urbeton de mia avino. Mi decidas tranokti en Pont-l’Evêque,
kiun la leganto eble konas laŭnome, ĉar de tie venas unu el la plej famaj
fromaĝoj de Francio. Relative malmultekostan hotelon mi facile trovas dank’al
kunportita gvidlibro, same kiel restoracion, en kiu mi ne manĝas la lokan
produktaĵon, ĉar mi ne ŝatas fromaĝojn.
La ceteron de la vojo ĝis
Vimoutiers, kie loĝas mia avino, mi konas parkere, ĉar ĝi estas unu el la
multaj itineroj, laŭ kiuj mi multfoje veturis okaze de miaj unu-tagaj
bicikladoj, kiam mi infanece feriis ĉe miaj geavoj. El la du vojoj al Lisieux mi elektas
la malĉefan, kiu ne nur kvietas sed ankaŭ ebenas. Poste, estas krutaj supren-
kaj malsuprendeklivoj al Livarot, alia urbo kun fama nomo pro ĝia fromaĝo. La
lastaj dek kilometroj prezentas nur kelkajn facilajn deklivojn al Vimoutiers,
kiu staras 5 km for de la eta vilaĝeto (malpli ol dek domoj) Camembert,
kiu donis sian nomon al la verŝajne plej fama fromaĝo de Francio tra la mondo.
Post kelkaj tagoj ĉe mia
avino, mi perbicikle reiras al Lisieux por reveni al Parizo pertrajne. Mi lasas
la biciklon al la Sernam-ejo, ĉar ĉe tiu trajnlinio ne veturas trajno, kiu
senpage akceptas biciklojn. Fakte, tiu ejo situas ĉe la stacidoma giĉeto mem.
Mi eklernas ke, tiun fojon, la biciklo vojaĝos en la sama trajno, kiel mi, en
eta ŝarĝparto. Tio prezentas la avantaĝon ebligi ĝin reakiri tuj post la alveno
en Parizon.
Jen finita la vojaĝo.
Tiun fojon, mi relative kontentas pri ĝi, precipe koncerne la biciklon, kiu tre
taŭgas por tia vojaĝo. Tre verŝajne venos aliaj...