Mi kutimas ĉiujare viziti la
festivalon de perbiciklaj vojaĝoj, kiu okazas en Parizo fine de
januaro, fare de CCI (Cyclo-Camping International = Biciklado-Kampado Internacia).
Mi ne povis antaŭe imagi, ke tiu ĉi-jara vizito radikale kaj por ĉiam ŝanĝos
mian vivon. Mi senscie estis tuj komenconta senfinan vojaĝon,
tamen sen movi de Parizo.
Dum la festivalo, mi ĉeestas la diversajn
lumbildoprojekciojn, revas antaŭ la belegaj porvojaĝaj bicikloj ekspoziciataj
de faka fabrikanto, sengroŝiĝas pro aĉeto de diversaj libroj verkitaj de
biciklistoj, kiuj ĉirkaŭiris la tutan mondon aŭ faris alian interesan vojaĝon.
Ĉe iu stando logas mian
atenton iu biciklisto, kiu vendas libron pri vojaĝo tra Nord-Afriko. Li
fakte vendas du librojn, ambaŭ pri la sama vojaĝo, la unuan en la franca
lingvo, la alian en Esperanto.
Mi rememoras unu
solan frazon pri tiu temo, kiun diris al mi mia avo okaze de banala
interparolado jarojn antaŭe: "Esperanto estas la plej facila lingvo en la
mondo". Nenion pli li iam diris pri tio.
La homa memoro ja estas
stranga kaj mirinda fenomeno. Kial tia malgrava frazo ŝoviĝis en tirkeston
kuŝantan en la plej profunda nivelo de mia memoro? Kaj kiel ĝi sukcesis, pli ol
dek jarojn poste, fulmrapide ekreaperi tuj? Mi ne scipovas diri, sed tiel
estas, ke je tiu momento mi jam scias, ke Esperanto eventuale estus lingvo, eĉ
la plej facila en la mondo. Ĉu? Nu, kial ne?
La vendanto klarigas al
mi, ke temas pri internacia lingvo, tre facila por lerni kaj uzi, kaj plej
taŭga por havi verajn kontaktojn ĉie tra la mondo, kiel ekzemple okazis dum
lia Nord-Afrika vojaĝo. Mi aŭskultas lin iom dubeme, ĉar ĉiu ja scias, ke la
internacia lingvo estas la angla, kaj se ekzistus alia oni scius tion. Pro
monelĉerpiĝo mi ne aĉetas lian libron en la franca lingvo ĉi tiun jaron, sed mi
jam intencas tion fari la venontan jaron, se li denove ĉeestos.
Inter la standoj mi
trafas du aliajn esperantistojn, kiuj disdonas reklamajn flugfoliojn pri tiu
lingvo. Ili konsilas al mi
lerni ĝin. Mi prenas la presaĵon sed respondas, ke ili estas afablaj sed mi jam
estas lernanta du aliajn lingvojn, nome la italan kaj la nederlandan, kaj tio
ne lasas al mi multe da tempo por lerni trian.
Reveninte hejmen mi
forgesas tiun folion en iu angulo de mia apartamento. La lernado de la itala
lingvo fiaskis kaj tiu de la nederlanda nur tre malmulte sukcesis. Malgraŭ
plurmonata penado, mi nur scipovas malrapide peti pri direkto en Amsterdamo;
sed mi apenaŭ kapablas kompreni la respondon se oni ne gestumas al mi.
Du monatojn post la festivalo mi hazarde retrovas la
reklamfolion. Nu, kial ne provi? Tio ne povas esti pli peniga ol la aliaj lingvoj,
kiujn mi jam provis lerni. La anglan kaj la hispanan mi lernis en la lernejo
kaj eĉ poste mi mem daŭrigis la lernadon per libroj. En tiuj du lingvoj mi
scipovas elturniĝi el delikataj situacioj, sed mi tute ne flue parolas ilin; mi
eĉ ne kapablas komplete kompreni gazetan artikolon.
Mi iras al librovendejo
kaj dum unu horo trafoliumas la Assimil-lernolibron pri Esperanto. Tiu lingvo
ŝajnas al mi tiom facila kaj tiom interesa, ke mi decidas aĉeti la libron kaj
la rilatajn sonbendojn. Kaj eĉ se nur mi en la mondo parolos ĝin sen iam ajn
ebli uzi ĝin kun alia homo, mi ne perdos mian tempon, ĉar ĝi ŝajnas amuza
lingvo kaj mi legos la metodo-libron, kiel romanon.
Mi eklernis Esperanton la
unuan de aprilo, kiel mokan ŝercon, kiun mi farus al tiuj pseŭdaj
internaciuloj, kiuj blinde admiras la anglan lingvon. Al tiuj, kiuj ne
komprenas la rilaton, mi devas ekspliki ke, en mia lando, same kiel en kelkaj
aliaj, la unua de aprilo estas speciala tago, dum kiu oni kutimas ŝercumi.
Mi rapide lernis la
lingvon sen trafi grandajn problemojn, kiel senĉese kaj neeviteble okazas en la
naciaj lingvoj. Post du monatoj mi atingis la nivelon de mia scipovo
en la hispana kaj post kvar pliaj monatoj tiun en la angla, kiun mi lernis dum
preskaŭ 15 jaroj, kio ne malpermesas al mi senti min kiel mensa
handikapulo, kiam mi angle parolas.
Unu jaro sufiĉis al mi
por bone paroli Esperanton, kaj du jaroj tute flue. Mi nur bedaŭras, ke mi ne
aĉetis nur la libron sen la sonbendoj, tiom facilas kaj klaras la prononco.
De la unua de aprilo
komencis por mi longa vojaĝo tra Esperantujo, de kie mi ne pretas tuj reveni.
Tre maloftas la vojaĝoj okaze de kiuj mi ne gastas aŭ almenaŭ renkontas unu aŭ
pli da esperantistoj. Inverse, mi hejme gastigas la tutan mondon kaj, kvankam mi
nun kutimas tiun fenomenon, mi ĉiam miras konstati, kiel egale ni komunikas. Mi
eĉ fine forgesas, ke la kunparolanto ne estas samlandano.
La sekvan jaron mi denove
iras viziti la festivalon kaj ĝojas tie retrovi la bicikleman esperantiston. Mi
diras al li, ke mi deziras aĉeti lian libron. Li atentigas al mi, ke la libro,
kiun mi signas al li, estas verkita en Esperanto kaj li montras al mi la
version en la franca. Mi tute komforte respondas al li en Esperanto, ke mi
scias tion kaj faris intence, ĉar ja la version en Esperanto mi deziras.
Dum pli ol kvin minutoj
mi senprobleme babilas kun li en Esperanto, ĝis kiam iu vizitanto kaptas lin
por akiri informojn pri la Lingvo Internacia kaj aĉeti unu el liaj libroj, en
la franca. Mi tre kontentas, ke mi tiun duan jaron aĉetis lian libron, ĉar mi
ne plu revidis lin poste. Li verŝajne estas vojaĝanta en plej fora angulo de
nia planedo.
De tiu ŝerca tago ne
estis eĉ unu tago kiam mi ne uzis Esperanton, ĉu parole, skribe, lege, aŭ nur
pense. Se Esperanto aspektas ŝerco aŭ eĉ blago al iuj, mi al tiuj dirus, ke
Esperanto ja estas la plej bona blago, kiun oni iam faris al mi.