NOKTE
Novembro 1996
Tiu
vojaĝo ne longe daŭros, ĉar mi celas nur iri ĉe kolego kaj reveni la
sekvan tagon. Pro tio mi kunprenas nur du sakojn plus la stirilan, do
sufiĉe por enmeti dorm-sakon kaj -vestojn, purignecesaĵojn,
pluvjakon, vicajn biciklajn vestojn kaj diversajn etajn utilaĵojn.
Mia kolego loĝas norde de Parizo, apud la flughaveno Charles de Gaulle,
kiun neniu franco tiel nomas, sed ja Roissy, laŭ la nomo de la apuda
urbeto. Mi ekveturas vespere dum jam noktas. Tio ne estas problemo, ĉar
Parizo kaj ties ĉirkaŭurboj estas bone prilumigitaj. Tamen, ĵus antaŭ
atingi Roissy (la urbeton, ne la flughavenon) estas pli ol unu kilometron
longa vojo malĉefa sen prilumigiloj. Sed tio ne ĝenas, ĉar mi havas
biciklajn lumĵetilojn kaj la lumoj de la urbeto kaj de la flughaveno
agas ĉe mi, kiel lumturo ĉe maristoj.
Ja eblas bicikli al kaj tra la flughaveno, almenaŭ kiam oni
jam de antaŭe konas la taŭgan vojon por ne perdiĝi sur la aŭtoŝoseon.
Eĉ nokte estas interese rigardi aviadilojn de- kaj alteriĝi. Por
diversangule ilin spekti, kaj ĉar mia kolego je tiu horo ne jam estas
reveninta de sia laborejo, mi decidas ĉirkaŭiri la tutan
flughavena bieno. Tion farante, je ties nordorienta flanko mi
ektroviĝas en parto tute senluma. Ege.
Ĝis nun, vivante en urboj kaj nokte veturante peraŭte, mi neniam
konsciis, kio estas mallumo, kiam oni ne vidas eĉ unu metron antaŭ si.
Kvankam la lumoj de la flughavenaj konstruaĵoj daŭre ete videblas en la
fono ili tute ne plu efikas por vidi la vojon. Mia antaŭa bicikla
lumĵetilo desegnas tri metrojn antaŭ mi mallarĝan lumcirklon, kiu nur
permesas al mi eviti surŝoseajn truetojn kaj ŝtonetojn, nenion pli. Mia
surkapa lumĵetilo, laŭ la modelo de tiuj por ministoj, ne multe pli
efikas. Ĝi utilas ĉefe por rigardi la mapon kaj la vojŝildojn. Ĝi
prezentas la grandan avantaĝon mem teni sur la kapo. Plie, tre utilas
la aŭtomata direktigo de la lumkonuso al la sama direkto, kiel la
rigardo. Malgraŭ ĝi, mi transpasas vojkruciĝon sen eĉ rimarki ĝin, tiel
maltrafante la vojon al kiu mi bezonis turniri. Mi feliĉe rapide
ekkonscias pri la misdirektiĝo kaj tuj malantaŭen revenas.
La trapaso de kelkaj malmultaj motoraj veturiloj donacas al mi du aŭ
tri
sekundojn da lumeco, almenaŭ kiam ili preterpasas min ĉar,
inverspasante, ili pli blindigas ol prilumigas. En tia mallumo, ilia
irado, same kiel la mia, plurfoje forfuĝigas leporojn kaj birdojn. La
flughavena bieno prezentas tre ŝatatan viv- kaj ĉaslokon por multaj
sovaĝaj bestoj.
Por tiu unua fojo mi taksas veturadon en mallumo iom timiga kaj laciga,
tiom korpe, kiel psike. Mi tre dubas, ĉu mi iam refaros, ĉar ja ne
estas plezuro tiel bicikli.
Feliĉe, post kelkaj malmultaj kilometroj mi reatingas urbon, kies
surstrataj prilumigiloj estas por mi, kiel oazo por tradezerta nomado.
De tiam la veturado ŝajnas al mi ege facila, des pli ke tri kilometroj
sufiĉas por alveni ĉe mia kolego. Tie mi restas unu nuran nokton kaj la morgaŭon jam revenas al mia hejmo, dum estas lume.