NORMANDECA  ANGLIO
Septembro 1996


Klifo




Ĉu vi konas la lernantovojojn? Tiun esprimon en la franca lingvo oni uzas por priskribi la plej longan el pluraj vojoj al sama loko. Iuj dirus, ke ĝi ĉi-foje povus priskribi mian vojplanon. De Parizo, mi iros viziti mian avinon, en la provinco Normandio, nordokcidente de Francio, trapasante Anglion. Jen tio, kion mi persone nomas rekta vojo!

La unua parto, en Francio, ne interesas min. Mi deziras dediĉi pli da tempo al Anglio, kiu prezentas la ĉefan temon de tiu vojaĝo. Mi solvis tiun problemeton rezervinte sidlokon en buso de la kompanio Hoverspeed, kiu ekspluatas aeroglitŝipojn inter Kalezo kaj Dovero. Nura kondiĉo por povi kunpreni mian biciklon estas vojaĝi dumsemajne, kiam estas malpli da pasaĝeroj. Ir-revena bileto al Londono kostis al mi 200 FRF [30 €], inkluzive la ŝipadon. Mi fakte uzos nur eĉ ne duonon de la bileto, ĉar mi haltos en Dovero.

Glitaerŝipo Mi do enbusiĝas iun jaŭdon. La biciklon kaj sakojn mi ŝovis en la busholdon. Post tri horoj la ŝoforo liberigas la pasaĝerojn en la haveno de Kalezo front’ al la kompaniterminalo. Mi tie apartiĝas de la aliaj de vojaĝantoj por akiri enŝipigan permeskarton por la biciklo, kaj inter la aŭtoj eniras en la ŝipholdon. La biciklon mi apogas kontraŭ la ŝipŝelon kaj atendas, ke iu ŝipano venu ĝin alligi per ŝnuroj.

Sed neniu scipovas la francan, eĉ ne iu oficiro tie staranta. Strange, honte, kaj eĉ iom danĝere por iu kompanio, kiu laboras en du landoj kaj rilatas al ordinaraj homoj en situacioj, kiam tuja interkompreniĝo povas esti afero pri vivo aŭ morto. Mi komprenas, ke la ŝipano diras al mi lasi la biciklon tiel apogita. Mi kontraŭas tion kaj, vidante, ke mi ekligas la biciklon per tie trovitaj ŝnuroj, li fine konsentas tion memfari.

AeroglitŝipoAeroglitŝipo tute ne similas al boato sur kvieta lageto, sed pli al aviadilo, kiu superflugus la ondojn dank’ al grandaj helicoj sur la tegmento. Tiuj senĉese blove forpuŝas grandegan kvanton da aero, kaj malantaŭen, kaj en malsupran buon gigantan. Skuadoj multas kaj biciklo ne povus memstari, des pli ke la vetero iom malfavoras. Sunetas sed forte blovas vento je forto 7 (inter 50 kaj 60 km/h). La maro malkvietas. Pro tio la ŝipo malfruas je kelkaj minutoj kaj skuadiĝas multe pli ol normale. Tio ŝajne ne ĝenas la pasaĝerojn, kiuj preskaŭ ĉiuj estas angloj. Koncerne min, mi malsanas dum la 35‑minuta navigacio. Miaj manoj estas kvazaŭparalizataj kaj mi sentas naŭzon. De la transirado mi ne vidas multon, ĉar mi dum ĝia tuta daŭro staras apud la neceseja pordo por okaze de urĝa bezono, kvankam mi honoriĝas sukcesi ne redoni mian matenmanĝon.

Okaze de marveturado, ofte estiĝas prisanaj zorgoj al mi. Mi eĉ memoras pri iu malkvieta ŝipado al Anglio, tiun fojon sen mia biciklo (jes, kvankam mi hontas, mi konfesas, ke mi ankaŭ malofte senbicikle vojaĝas), post kiu mi estis momente arestita de anglaj doganistoj. Ĉar mi zigzage paŝis ili taksis min narkulo!

Dovera kastelo Dovero staras piede de blanka klifo, videbla de pluraj kilometroj for sur la maro, kaj por eliri el la urbo ne estas alia alternativo ol supreniri sur ĝin. Tie la vento ne nur ne kvietiĝis sed ankaŭ kontraŭdirekten blovas. Mi ne forgesas maldekstraflanke veturi. Tio ne ĝenas, ĉar mi jam alkutimiĝis okaze de mia antaŭa tiea bicikla vojaĝo. Mi okcidenten direktiĝas, laŭirante la marbordon sur la klifo. Ĵus antaŭ atingi Folkstonon la vojo krute malsupreniĝas al la maro, kio ebligas al mi superi mian rapidecrekordon: 57 km/h.

Mi celas laŭiri la marbordon ĝis Hyte antaŭ eniri la internan landon direkte al Londono. Ekde tiam prezentiĝas problemoj pri kiuj mi ne tuj konsciis sed kiuj multfoje reaperos okaze de miaj estontaj vojaĝoj en Anglio.

Unue, kiel ĉe multaj aliaj urboj, la ŝildo, kiu indikas la eniron en Hyte, estas plantita du aŭ tri kilometrojn for de la unuaj domoj. Tio estas konfuziga, ĉar kiam prezentiĝas direktiga ŝildo al urbocentro oni ne plu memoras aŭ certas pri kiu urbo temas. Sed eĉ post preterpaso de grupo da domoj, mi plu veturas en kamparo. Ne vidante aperi novaj domoj, mi opinias, ke tiuj antaŭaj domoj prezentis la vilaĝon mem. Mi do inversdirektiĝas kaj revenas al ili, sen kompreni, kial mi ne sukcesas trovi la deziratan vojon al Londono. Post iom da cerbumado kaj demando al lokulo, kies respondon mi komprenas nur dank’ al liaj gestoj, mi aŭdacas plu iri laŭ la dekomenca direkto kaj fine trovas la tiom serĉatajn urbetocentron kaj vojon.

Tamen, tiu vojo ne tuj evidentas, ĉar la dua problemo sur la anglaj vojoj estas manko de direktigaj ŝildoj al etaj vojoj. Por elturniĝi, oni povas rigardi la sun- aŭ stelpozicion, aŭ kiel mi uzi kompason, kiun mi ĉiam kunportas sur mia stirilsako. Mi tamen konfesas, ke ankaŭ en Francio utilas ĝi, precipe por eliri el urboj sen eniri aŭtoŝoseojn.

Kaj fine, sur tiu vojo al la interna lando, aperas tria problemo, kiu ne ekzistis sur tiu laŭ la marbordo, tio estas 
mallarĝeco. Malĉefaj vojoj ofte estas sufiĉe larĝaj por nur du veturiloj. Kaj la flankaj fosaĵoj estas tre proksimaj al la vojrandoj, tiel ankoraŭ pligrandigante la danĝeron. Feliĉe, tio ne tro ĝenas, ĉar la anglaj aŭtantoj ĝenerale pli bone kondukas ol la francaj.

Londona enirejo Post kelkaj deklivoj pro la klifeco de la regiono mi atingas Ashford, de kie mi trajnas al Londono. De mia antaŭa vojaĝo tie, la vagonaroj ne plijuniĝis sed tiel pli bonas, ĉar kiam aperos novaj trajnoj plej modernaj, ili eble ne plu akceptos biciklojn.

 En Londono mi restas kvin tagojn. Tie gastigas min amiko, kiu ne scipovas Esperanton kaj konas nur kelkajn malmultajn vortojn en la franca. Tio devigas min provi paroli la anglan kaj mi dankemas al li pro liaj streboj kompreni mian francecan voĉtonon. Tamen, iun el miaj tutunuaj vizitoj mi dediĉas al la tre bona Esperanto-Centro de Britio. Ripozigas min alparoli anglojn per tiu lingvo en kiu, post nur ses-monata lernado, mi jam pli komforte parolas ol en la angla, kiun mi dum pli ol dek jaroj studis.

Mi profitas tiun restadon por ankaŭ viziti Londonon, inter alie la placon Trafalgar, de kie oni oficiale kalkulas la distancojn en Britio, kaj la ponton de la turo, kiu ŝuldas sian nomon al la apuda fortika kastelo. Mi ankaŭ iras al la fororienta kvartalo de Londono, la varhavena, kiu antaŭe akceptis ŝipojn de la tuta mondo. Londono etendiĝas proksime de la maro ĉe la rivero Tamizo, kiu ĝis tie estas navigaciebla. Post la forlaso de la dokoj oni renovigis la kvartalon, kreante loĝejojn, oficejojn kaj ankaŭ tutaŭtomatan metroon senŝoforan.

Aŭtomata metroo En Grenviĉo mi promenas en parko sur kies monteto staras observatorio trapasata de nigra linio prezentanta la referencan meridianon por la tuta mondo. Mi amuziĝas pozicii la biciklon tiel, ke iu rado situas en la okcidenta parto de nia planedo kaj la alia en la orienta.

En tiu regiono Tamizo agas kiel vera spindorso. Ĝi tie tre larĝas. De la centro de Londono ĝis la maro ne plu estas ponto krom du aŭtoŝoseaj. Feliĉe, por transiri, ankaŭ estas du piediraj tuneloj kaj unu pramŝipo. Mi komence entuneliĝas en Grenviĉo, fronte al velŝipo en senakva baseno, transformita en muzeon. Ĝi antaŭe transportis teon, la nacian trinkaĵon de Anglio, antaŭ mezvarma biero. Je ambaŭ flankoj, tiu mallarĝa submara tubo estas provizita per rondŝtuparo en kies centro larĝa lifto kun gardisto akceptas kaj homojn kaj biciklojn. La nura limigo estas malpermeso pedali en la tunelo; necesas paŝe puŝi la biciklon sub minaco ke la aliflanka liftogardisto devigu 
onin suprenŝtupumi por eliri. Dank’ al kameroj kaj ekrano en la lifto li ja scias, ĉu oni piediris aŭ biciklis.

Post kelkaj kilometroj je la alia flanko de la rivero mi atingas la alian subtamizan tunelon en Woolwich. Ĉar ties lifto ne funkcias mi preferas uzi la tutapudan pramŝipon. Tiu senpagas, eĉ por aŭtoj, sed pasas inter la pasaĝeroj almozpetisto profite al lokaj malsanulejoj. Sur la alia riverbordo mi revenas al la centro de Londono denove tra Grenviĉo.

Alian tagon mi vizitas la forokcidentan parton de Londono, sekure veturante sur aŭtovojo dank’ al ambaŭflanka biciklovojo. Ĝi nur meze bonkvalitas sed tamen tre utilas pro la multnombraj kaj rapidaj veturiloj. Ĉar mi ŝatas rigardi aviadilojn deteriĝantajn mi promenas en la Heathrow-teritorio. Tiu flughaveno, iu el la plej frekventita en la mondo, disponas je bona reto de biciklaj vojoj. Jen bona surprizo.

Kastelo de Windsor Mi poste pluiras ĝis Windsor, kie staras la plej fama reĝa kastelo en la tuta Unuiĝita Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando. Dum la reveno Londonen preterpasas min kuŝbiciklo, kies stiranto videble tute ne penas por lasi min for malantaŭe. Malgraŭ miaj penoj kaj la neesto de miaj sakoj mi neniam sukcesos reatingi lin.

Mi fine foriras de Londono per trajno por reveni al Folkstono. Mi celas laŭveturi la maron ĝis Portsmouth. Mi plian fojon trapasas Hythe, kies centron mi tiom serĉis antaŭ kelkaj tagoj kaj kie mi turniris dekstren por forlasi la marbordon. Mi ĉi-foje pluiras rekten, cele senĉese laŭiri tiun gigantan naturan limon kun mia lando.

Forta vento, kiu feliĉe puŝas min en la celatan direkton, kreas dikajn ondojn sur la maro. Laŭ ĝi staras multaj feridomoj je tipe angla ĉarmo. La etoso estas tre banloka. Tie, mi veturas en Anglio pli aŭtenta ol en Londono, en la tiel nomita ĝardeno de Anglio, en la normandeca Anglio. Jarcentojn antaŭe, ĉi tie elŝipiĝis la barbaroj de Normandio antaŭ konkeri kaj regi la tutan teritorion. De tiu epoko ankoraŭ videblas ne nur la arkitektura stilo de la lokaj domoj sed ankaŭ restas pluraj kasteloj, kelkaj je ruina stato, kiel tiu en la supra parto de Hastings. Ĝi bedaŭrinde estas malfacile videbla de la marborda vojo kaj mi ne kuraĝas tien grimpi.

Stacidomo de Eastbourne En Eastbourne mi trovas dormĉambron en iu B&B (Lito + Matenmanĝo, tio estas gastado ĉe loĝantaro) agrablan kaj malmultekostan. La biciklo dormas en ŝlosita ŝirmejo en la malantaŭa ĝardeno. Ankaŭ tiu domo estas tipe angla, kaj ekstere kaj interne, kun pluraj niveloj atingeblaj per ŝtuparo tegita de najlita tapiŝo. La plej stranga por mi prezentiĝas per la fenestroj, kiujn oni povas malfermi nur ŝovlevante ties malsupran parton. Tio tute ne ekzistas en Francio kaj alportas al mi nesolveblan demandon. Kiam ĝi estas malfermita, la malsupra parto situas fronte de la supra. Tiel, Kiel oni povas komplete purigi la tutan fenestron?

Fantasmagoria kastelo en Brajtono La morgaŭon, preterpasante la havenon de Newhaven, mi memoras, ke en tiun urbon mi la unuan fojon eniris Anglion jarojn antaŭe, okaze de vojaĝo organizita de mia lernejo. Mi iom poste alvenas en Brajtonon, kiu estas unu el la plej ŝatataj ĉemaraj banlokoj en Anglio. Krom strando kaj longa ĝetkajo, je kies ekstremaĵo antaŭe staris fama restoracio hodiaŭ forlasita, la granda kuriozaĵo de tiu urbo estas kastelo konstruita de reĝo amanta Baraton. Rezultis nekredebla kaj tute nekutima arkitekturo je tiuj latitudoj, iu kastelo kun indiaj formoj.

La cetera veturado tre facilas. La vojo sufiĉe multe ebenas kaj la forta vento favora permesas al mi senpene superi 30 km/h. Ĝi feliĉe alokcidentas, male apenaŭ eblus antaŭeniri. Tion mi spertas dum 200 metroj, kiam la vojo sinue inversdirektiĝas. Nekredeble kiel 200 metroj tiam povas aspekti 2 kilometrojn.

Komence de la vespero mi alvenas en Cosham, kie estas junulara gastejo. Mi riskas pluveturi dum ok kilometroj sur la duoninsulo al Portsmouth por serĉi iun B&B. Por tien iri estas aŭtovojo, kiu tute similas al aŭtoŝoseo. Bicikloj ja rajtas veturi sur la trako rezervita al savveturiloj, kiun apartigas dika netranĉita linio blanka. Tamen, nepras senĉese bone priatenti la multnombrajn veturilojn.

Bedaŭrinde, alveninte en Portsmouth, neniu disponas je libera dormĉambro krom ie, kie ne estas aparta ejo por sekure tranoktigi la biciklon. La posedanto indikas al mi, ke, laŭ la kontraŭincendia leĝo, li ne rajtas akcepti mian biciklon hejme, sed li proponas al mi alkroĉi ĝin al la ekstera krado, laŭ la kutimo en Anglio. Je tio mi absolute malkonsentas, ĉar mi taksas la riskon je ŝtelo tro granda. Nun jam noktas. Mi verŝajne ne tie trovos tranokteblecon. Mi trajne revenas al la junulara gastejo en Cosham, kie estas ŝlosebla ŝirmejo por bicikloj. Mi ankaŭ tie renkontas alian perbiciklan vojaĝanton, kiu venas de Svisio tra Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. Jen eĉ pli "rekta" vojirado ol la mia, ĉu ne?

Por reiri al Portsmouth sen denove surveturi la iom danĝeran aŭtovojon mi iras al apuda duoninsulo tre proksima kaj transiras la marbrakon per pramŝipo tiom malgranda, ke ĝi povas akcepti nur kelkajn malmultajn pasaĝerojn plus mian biciklon. Tiu malfortika kvazaŭboato senĉese tangadas dum la tri-minuta transirado, kiu aspektas al mi multe pli longa.

Mevo antaŭ pramŝipo En Portsmouth mi serĉas pramŝipon por transiri al la apuda insulo Wight. Mi unue vizitas kompanion, kiu ekspluatas etajn aeroglitŝipojn. Bedaŭrinde, pro manko de loko, mia biciklo estus akceptata nur sen sakoj. Mi veturas al la alia flanko de la urbo kaj, post iom da serĉado, fine trovas la alkontinentan havenon. Sed kiel ties nomo indikas, la ŝipoj de tie aliras nur la kontinenton. Britio estas insulo, ja grandega, sed tamen insulo. Mi do devas plu veturi kaj plu serĉi ĝis kiam mi trovas la lokan havenon, kiun oni ne konfuzu kun la urba, de kie ŝipoj veturigas onin al urbo aliflanke de la delto. Al la insulo Wight, la 15-minuta transiro estas sen zorgo, ĉar la ŝipo, kiu akceptas veturilojn, sufiĉe grandas por ne suferi tangadon.

Ĉi-posttagmeze mi havas tempon por promene veturi nur en la orienta parto de la insulo sed jam evidentiĝas, ke la tuta regiono iomete deklivemas. Mi tranoktas en la junulara gastejo de Sandown, kie mi sole disponas je tri-lita dormĉambro.

Terekstremaĵo La insulo ja deklivemas, precipe en la suda parto, kie la vojo pasas sur klifoj. La pejzaĝo tre verdemas sed mi ne povas plene profiti ĝin, ĉar pluvetas kaj ŝvebas nebulo super la maro. Forta vento daŭre puŝas min okcidenten. En la forokcidento de la insulo la vojo suprengrimpas sur klifon, kiu abrupte falas en la maron, pensigante je la terekstremaĵo. Kelkajn metrojn for en la maro staras linio de sinsekvaj ŝtonoj blankaj je formo de kolonoj elegante elirante el la akvo kaj sin ĵetante al la ĉielo. Ili estas trafe nomitaj "kudriloj". Je tiuj sezono kaj vetero nur mi kaj la kudriloj tie staras sed mi facile imagas, ke somere estas pli da turistaj kruroj ol da herberoj.

Apude troviĝas junulara gastejo, kiu provizas min per ŝirmejo dum la nokto, same kiel al dudek kelkaj
biciklantaj infanoj vartataj de kelkaj kunbiciklantaj plenkreskuloj. Plie, tiu gastejo tre bonas, ĉar ĝi disponigas al siaj gastoj apartan ĉambron varmigitan por sekigi la vestaĵojn.

La sekvan tagon mi veturas al apuda haveno, de kie pramŝipo ebligas al mi reveni al la brita "kontinento", la ĉefa insulo. Post ronda promenado en la tiea regiono mi alvenas en Gosport, la urbon je la alia flanko de la riverdelto ĉe kiu staras Portsmouth. Ĝin mi atingas per uzo de plia pramŝipo. Noktiĝis jam antaŭ transiri sed ĉi-foje pli facile trovas la alkontinentan havenon. En ties terminalon mi ne rajtas enirigi la biciklon dum mi atendas la forirhoron de la ŝipo kaj, post dek-minuta parola batalado kontraŭ havendungito, mi kapitulacias kaj elirigas mian biciklon. Malgraŭ la malvarmo mi preferas resti ekstere apud ĝi, por ke oni ne ŝtelu la sakojn. Angla aŭtanto, kiu spektis la kverelon, konfesas al mi, ke li trovas tiujn kontraŭincendiajn leĝojn stultaj, des pli ke mia biciklo ne pli ĝenis ol la sakoj de la aliaj atendantaj pasaĝeroj kaj ne estus malhelpinta urĝan eliradon. Dum la atendado mi renkontas skotajn geedzojn, kiuj perbicikle iras viziti Normandion dum deko da tagoj. Mi profitas por doni al ili kelkajn praktikajn informojn pri la lokoj, kiujn ili celas viziti.

Kompare al mia lasta vojaĝo per tiu ŝiplinio, oni nun devas rezervi minimume ripozan brakseĝon klineblan dum noktaj navigacioj, krome de la vojaĝbileto mem. Enŝipe, la irado glatas je la komenco kaj fino, iomete pli malkvietas je la mezo, almenaŭ por mia gusto.

La ŝipo alvenas je la sesa kaj duono kaj dum duona horo mi veturas dumnokte. Mi tuj realkutimiĝas al la dekstrflanka veturado, kvankam la afero malpli evidentos dum pluraj tagoj, kiam mi perpiede transiros vojojn. Mi remetas la piedojn, aŭ pli ĝuste diri la pneŭojn, en Francio la tagon, kiam komenciĝas la ĉasperiodo. De ĉie aŭdeblas pafadojn kaj mi zorge priatentemas kiam mi eniras en flankan padeton por kaŝe urini. Mi ne ŝatus, ke oni konfuzu min kun kapreolo.

Mia unua ago en Francio estas aĉeto de pano kaj diversaj bulkoj lunarkaj kaj ĉokoladaj. Britaj legantoj pardonu min, sed en Britio francaj panaĵoj certe estas tio, kio plej mankas al mi. Tuj poste krevas la malantaŭa pneŭo. Dum mi vane penas por provi malmunti forte premitan nabbolton mia ununura vringilo rompiĝas en mia mano. Feliĉe, loĝanto de apuda pavilono pruntedonas al mi universalan premilon per kiu mi malfacile venkas la rezisteman bolton. Meze de la taga vojirado troviĝas pluraj deklivoj kaj la vojtegaĵo iom malbonkvalitas sed la ĵusflikita aertubo senprobleme eltenas tion. Ĉi tiun vojon mi jam konas delonge kaj ne tre ŝatas.

Mi restas kelkajn tagojn ĉe mia avino en Vimoutiers kaj profitas la okazon por rerektigi mian malantaŭan radon, kaj precipe ŝanĝigi ties pneŭon, tiun mem, kiu alportis tiom da problemoj dum mia antaŭa vojaĝo tra Ĉampanio. Mi ankaŭ faras biciklan promenadon en Malalta Normandio, kvankam mi jam sufiĉe multe konas tiun provincon, kaj precipe la tiean regionon. Tiam, meze de kamparo, branĉo de miaj biciklaj okulvitroj rompiĝas. En la sekva urbo mi aĉetas fortan gluon kaj flikas la okulvitrojn cele pluvivigi ilin ĝis mia reveno en Parizon. De tiu tempo mi ĉiam kunportas en mia stirilsako etan gluujon.


Mi foriras de Vimoutiers suden. Malforta vento senĉese inverdirekten blovas. En Argentan mi haltas en la ĝendarmejon por peti stampon en mian vojaĝlibron kiel memorilon. La ĉefĝendarmo ne nur malkonsentas je tio pretekstante, ke li ne povas tiel doni oficialan stampon, sed ankaŭ kontrolas mian identecon, kvazaŭ mi estus postulinta la pafildeponejan ŝlosilon! Ankaŭ en Argentan mi vizitas mian avinon, kiu hieraŭ eniris la malsanulejon kaj estis operaciita je okulo ĉi-matene mem. Estas 14h30 kaj ŝi jam kapablas alparoli kaj vidi min... per la alia okulo.

Dua-mondmilita tanko Post tiu vizito mi plu sudendirektiĝas kaj atingas la arbaron Ecouves, kiu situas sur longa teramaso. Je tiu sezono la arbaro tre belas. Ĉiuj kreskaĵoj oranĝkoloriĝas. Ja alvenas aŭtuno, kiu pensigas je la fama indiana somero en la kanadanaj arbaroj. Vere tre belas tiuj mortiĝantaj folioj, eĉ sub la nune pluveto. Je la mezo de la arbaro, supre de la monteto, videblas tanko de la aliancitaj armeoj, kiu ĉi tie staras de la dua mondmilito.

Mi tranoktas en la junulara gastejo de ĉirkaŭurbo de Alençon kaj tie renkontas juna germano, kiu tien venis de Germanio tra Belgio, duone bicikle, duone trajne.

Post trapaso de Alençon mi revenas norden, ĉirkaŭinrante la arbaron Ecouves kaj ties monteton. La plejmulto de la veturado okazas sur la ĉefvojo N138 (E402), kiu estas parto de la vojakso Portugalio - Nederlando. Multaj kamionoj surveturas ĝin dum ĝi ne ĉiam tiom larĝas. En Gacé onklo mia gastigas min dum du tagoj.

Lasta veturado, al Parizo. Mi frumatene ekiras kaj relative rapide antaŭeniras kompare al mia ŝarĝo, ĉar la vento ofte favoras. Mi denove foje aŭdas pafadojn fare de ĉasistoj. La vojo antaŭ Mantes-la-Jolie plurkilometre malbonkvalitas. Ĝi konsistas el betonplatoj kuŝigitaj unu post la aliaj, kiel malbona flughavena deteriĝkurejo. Post Mantes-la-Jolie kuŝas bicikla vojo rande de la aŭta, sed ĝi tiom difektas, ke mi preferas ne surveturi ĝin.

Mi vespere atingas Parizon kaj konsekvence mian hejmon. Hodiaŭ estis longdistanca veturado, la plej longa iam ajn: 180 km en 10 horoj, tamen kun kelkaj haltoj. Mi ja bone dormos ĉi-nokte!
   
   
   
 
   
Antaŭa    <<     Vojaĝo     >>    Sekva
    
   
   
^  Cirilaj vojaĝoj  ^  Rakontoj ^  Akceptopaĝo  ^