EN LA BORDOZAJ VITEJOJ
Aprilo 1996
Mi ruiniĝe elspezas. Tranokti en hoteloj tro multekostas al mi. Mi solvis tiun problemon investinte je malgrandra tendo.
Mi ĉi-foje celas
bicikladi de Bordozo, urbo sudokcidente de Francio, fama pro sia vino,
al Monto Sankta Mikaelo, alia fama urbo staranta sur
teramaso meze de la maro, nordokcidente de Francio. Mi laŭiros la
okcidentan marbordon kaj vizitos la tri ĉefajn insulojn: Oléron,
Ré, kaj Noirmoutier, ĉiuj tri perponte ligitaj al la kontinento.
Mi jaŭde iras
al la Stacidomo Parizo-Montparnaso kaj, post aĉeto de trajnbileto por
mi mem, sendas mian biciklon al Bordozo per la Sernam-servo. La sekvan
dimanĉon mi matene metroas al la stacidomo. Tio malfacilas, ĉar mi
kunportas la tri malantaŭajn biciklosakojn, la du antaŭajn, la
stirilan, la etan subselan, plus kroman plastan sakon, en kiun mi ŝovis
ĉiujn etajn objektojn, kiujn mi ne povis lasi sur la biciklo: pumpilon,
boteletojn, ktp...
Bordozon mi
relative rapide atingas per rapidega trajno. La Sernam-ejo situas en la
stacidomo mem kaj ĝin prizorgas normalaj fervojistoj. Dank’al tio
ĝi malfermas dimanĉe kaj mi povas reakiri mian biciklon tuj post la
tagmanĝa paŭzo.
Ĉar mi ne tre
spertas, daŭras iom da tempo por remeti ĉiujn sakojn sur la biciklon.
Plie, mi ekkonjektas, ke mi kunportis multe tro da neutilaj aĵoj, ĉefe
vestoj, kiujn oni ne bezonas okaze de perbicikla vojaĝo. Mi ankaŭ
stulte prenis tri librojn, kiujn mi ne havos tempon legi, krom eble
mian Esperanto-lernolibron. Rezultas tro peza biciklo, kiun mi apenaŭ
kapablas direkti. La stirilo senĉese skuadiĝas dekstren maldekstren kaj
mi devas ĝin firme teni. Plie, tre malfacilas ekveturi.
Sunas kaj varmas, almenaŭ 35° C. Mi norden laŭiras la
almaran riveron Garono, veturante sur biciklaj vojoj, kiuj tre utilas
pro la grandkvanta trafiko. Feliĉe, post trapaso sub granda pendponto,
kiu estas la lasta antaŭ la maro, la trafiko kvietiĝas.
La kamparo aperas
jam de la urbo-elirejo. Mi plu laŭiras la riveron nun pli larĝan sur
malĉefaj vojoj sentrafikaj. Ĉirkaŭ mi kuŝas nur kampoj, ĉefe vitaj. La
famaj Bordozaj vinoj parte venas de tie.
La ĉielo iom post iom kovriĝas de
nuboj, malaltiĝas la temperaturo, kaj fine
ekpluvetas. Mi surmetas malpezan pluvjakon plastan, ne pro tiu
pluveto apenaŭ ĝena, ol pro la malforta vento iomete malvarma. Radikale
ŝanĝiĝis la veterkondiĉoj ekde mia alveno en Bordozo.
Kiel okaze de mia
antaŭa vojaĝo, mi denove kiel eble plej bone kovras la antaŭajn sakojn
per malnova pluvovesto plasta, kiu nur parte ŝirmas ilin. Mi de
temp’ al tempo alĝustigas ĝin sen halti, iom danĝere antaŭen
kliniĝante super la antaŭa rado. Tio ne tre bone funkcias kaj mi
plurfoje bezonas refari la manipulon. Mi bedaŭrinde iam forgesas
priatenti la troŝarĝon, kiun portas mia biciklo, kaj perdas la
ekvilibron. Pro la malseka ŝoseo mi ne sukcesas rerektiĝi kaj la radoj
flankenglitas. Mi tiam ekkonscias, ke mi falos, kaj mi akceptas tion,
kiel neeviteblan fakton. Pro tio mi ne plu provas eviti ĝin sed provas
trovi lokon por pli "komforte" surteriĝi. Mi strebas dekstren direktigi
la biciklon kaj fine "sukcesas" fali en la herban fosaĵon flanke de la
ŝoseo.
Tiu
epizodo daŭris malpli ol tri sekundojn sed ĝi aspektis multe pli
longa al mi, kiel filmo je malrapido. Post rekonsciiĝo mi
konstatas, ke mi nur iomete sangas de la maldekstra brako. Sed la afero
pli seriozas koncerne la biciklon. La antaŭa rado nun similas al la
cifero 8. Ĝi tute ne plu kapablas rondiri.
Mi estas tute
malkuraĝigita, sidante en tiu vojflanka fosaĵo en kamparo meze de
nenie, 30 km for de Bordozo. Ĉirkaŭe estas nur vitokampoj kaj apuda
biendomo al kies posedanto mi eventuale povus peti permeson starigi
mian tendon sur lia tereno. Mi tiel povus morgaŭ trovi
bicikloripariston. Sed kie? Ĉar dimanĉo kaj lundo estas kutimaj
fermotagoj de vendejoj.
Mi ankaŭ plene
konscias, ke mi kunportis multe tro da aĵoj. Mi subite ne plu deziras
daŭrigi la vojaĝon kaj ekdecidas reveni al Parizo. Sed antaŭe, necesas
reveni al Bordozo.
Ne estas
fervojlinio. Restas do unu nura ebleco, petveturi, kaj prefereble al
kamionetoj. Bedaŭrinde pasas nur po unu veturilo ĉiun kvinan-minuton,
el kiuj tre malmultaj kamionetoj. Ĉiel, neniu pretas halti kaj pasas
pli ol unu horo antaŭ haltas kamioneto veturanta inversdirekten de
Bordozo. Ĝia ŝoforo estas aŭtoriparisto. Li provas helpi min maltodi
mian radon, turnigante la spokingojn per pinĉilo. Sensukcese.
Li ankaŭ frapas la
radcirklon per martelo. Tio tute ne gravas, ĉar mi konscias, ke la rado
estas ĵetinda al rubujo. Mi nur bezonas ĝin sufiĉe maltordi, por ke ĝi
eblu pli malpli normale rondturniĝi inter la du forkobranĉoj. Sed ankaŭ
tio malsukcesas.
Tiu helpema
riparisto fine devas forlasi min kaj mi denove sole staras meze de la
kamparo. Pasas la tempo, ankaŭ kelkaj malmultaj veturiloj ne haltemaj.
Jam antaŭ pli ol du horoj okazis la akcidento kaj mi taksas, ke restas
malpli ol du horoj antaŭ la noktiĝo. Se mi ne kapablos reatingi
Bordozon antaŭ tiu vespero, mi bezonos ie apude tendumi. Eble pli
taŭgus tiu ebleco, ĉar mi verŝajne alvenos en Bordozon post la fermiĝo
de la Sernam-ejo kaj devos elspezi por tranokto en hotelo.
Dum mi estis reve
pripensanta la situacion, haltis aŭto. Ĉu por mi? Nu, fakte, por kiu
alia? Nur mi tie staras meze de tiuj kampoj. La kondukanto
informas min, ke li tie jam vidis min, kiam li antaŭ du horoj
inversdirekten pasis. Li proponas veturigi min ĝis Bordozo, kien li mem
estas iranta.
Mi pli ol volonte
akceptas kvankam mi taksas lin optimista. La tuto neniel entenos
en tiu kvar-porda aŭto. Sed la aŭtanto montras al mi, ke mi eraras.
Kvankam ni ne sukcesas meti la biciklon sur la malantaŭajn seĝojn, ni
malfacile sed sukcese ŝovas ĝin en la malgrandan kofron, sen la antaŭa rado. Ĉar ĝi
superas la kofron mi fiksas ĝin
per rimeno de mi kunportita. Tio
tendencus montri, ke ne ĉiuj kunprenaĵoj estis senutilaj. La radon, la
sakojn kaj la tendon ni metas sur la malantaŭajn seĝojn, kaj mi sidiĝas
sur la dekstran antaŭan seĝon kun lasta sako ĉe miaj piedoj.
Bordozon ni
atingas post nur dudek minutoj. Mi tre dankemas al tiu viro sed nenion
havas por proponi al li krom mia adreso por se okaze li venos al Parizo
sen scii kie tranokti.
Mi duone portas la
biciklon per la antaŭa forko kaj ruligas ĝin sur la malantaŭa rado ĝis
la Sernam-ejo. Kiel mi prognozis, ĝi estas jam fermita. Mi aĉetas
bileton kaj rezervon por sidloko en rapidega trajno, kiu ekiros morgaŭ
post la malfermiĝhoro de la Sernam-ejo. Kion fari nun? Mi ne tre emas
serĉi, kaj precipe pagi, hotelan ĉambron. Mi metas ĉion, kion mi povas
en unu el la aŭtomataj ŝrankoj de la pakaĵdeponejo, sed pro ĝia
malgrandeco mi tamen devas kungardi ne nur la biciklon sed ankaŭ kvar
sakojn.
Mi iras al la eta
policejo ĉe la fino de la unua kajo kaj eksplikas al la tiea policisto
tion, kio okazis al mi, ke mi ne havas monon por pagi hotelĉambron, kaj
ne scias kie tranokti. Mi petas al li la eblecon tie surseĝe sidi
dumnokte. Post iom da priparolado li pensas pri pli bona solvo. Je plej granda escepto ne tre laŭregula, mi kuŝu
sur la benko en la ĉelo, kie nuntempe estas neniu malliberulo. La
biciklon mi rajtos konservi apud mi.
Mi volonte
akceptas sed tamen petas lin, ke li ne forgesu informi la morgaŭan
deĵorŝanĝaron por ke liaj kolegoj permesu al mi matene eliri. Mi vespere
manĝas kelkajn kuketojn, kiujn mi havis en miaj sakoj. Kvankam mi ŝatas
la malmolanj litojn la ĉelbenko el ligno dolorigas miajn maldekstrajn
sidvangon kaj femuron. Post kelke da tempo mi ekkonscias, ke tio ne
okazas pro la benko. Mi tutsimple vundiĝis sed mi ĝis nun nenion rimarkis
nek sentis. Mi taksas la ĉelon ne tiom malkomforta, almenaŭ malpli ol
surstrata bushaltejo. Mi ne komprenas, kial malliberuloj plendas!
Neniu ŝlosis la
ĉelpordon dum la tro mallonga nokto kaj mi matene povas doni la
biciklon al la Sernam-ejo, tuj apud la stacidoma eta policejo. La
dungito plenigas etikedon je mia nomo por meti sur la biciklon, kun
kromnoto: "Jam damaĝita biciklo je la momento de la registrado".
Pregxejo en
BordozoRestas du horoj antaŭ la ekiro kaj mi decidas pasigi la tempon
vizitante la urbon. Tio ne facilas, ĉar mi kunportas la sakojn, kiujn
mi kungardis dumnokte. Pro tio mi antaŭ nelonge revenas al la
stacidomo, reprenas miajn ceterajn sakojn kaj tendon el la deponejo,
kaj TGV Rapidega Trajnosurkaje atendas la trajnon.
Post mia reveno en
Parizon, mia spiritostato malaltas kaj mi iras reakiri mian biciklon
nur post du semajnoj, antaŭ la gardado fariĝu pagenda. Mi alportis la
antaŭan radon de mia malnova kurkonkursa biciklo kaj ligas la torditan al la
sakportilo. Pro eta diferenco de dimensio, mi ne povas uzi la antaŭan
bremsilon kaj plej prudente realveturas mian hejmon. Mi poste alrubujen
ĵetas la fuŝitan radon sed gardas la pneŭon kaj aertubon.
La
vojaĝo tute fiaskis kaj mi veturis nur 35 km. Same kiel mi lernis, ke
biciklanto nenion portu sur si, mi tiun fojon lernis, ke biciklo ne
portu tro pezan ŝarĝon. Por rimedi al tio, mi ankoraŭ devas lerni
deteni min kunpreni ne utilajn aĵojn. Tiun regulon mi provos apliki
okaze de mia venonta vojaĝo...