ĈAMPANO  POR  PLIA  FIASKO

Aŭgusto 1996


Pumpado




Mi solvis la problemon koncerne la stirilskuadon de mia biciklo aĉetinte ambaŭflankan sakportilon antaŭan. La sakoj tiel apenaŭ pli altas ol trotuara borderaĵo kaj samaltas, kiel la bicikla gravitocentro. Kompreneble, pro la ĵus okazinta akcidento, mi ankaŭ aĉetis novan radon antaŭan.

Ĉar mi disponas nur kvar liberajn tagojn, mi biciklos apud Parizo, oriente, en la historia provinco Ĉampano, kies nomo mondskale famas pro la blanka vino gaseca. Mi ĉi-foje sukcesis enmeti malpli da aferoj en la sakojn. Plie, mi ankaŭ ne kunportos la tendon, ĉar mi intencas tranokti en junularaj gastejoj.

Je la sepa kaj duono, sur la Parizaj stratoj, jam varmas preskaŭ 20° C. Je tiom frua horo dum la laŭtradicie feria monato aŭgusto, agrablas trabicikli Parizon, ĉar malmultas la aŭtoj. Por eliri el la ĉefurbo mi trajnas ĝis Meaux, tiel ŝparante 45 km en terura trafiko tra seninteresa pejzaĝo.

La vetero belas kaj pli kaj pli varmas, ĝis 27° C. Mi porkomence veturas sur ĉefa vojo kie, post nur kelkaj malmultaj kilometroj, krevas mia malantaŭa pneŭo. Tio ne gravas, nur ĝenas, ĉar por ripari necesas:

Demeti ĉiujn sakojn; inversi la biciklon por surterigi ĝin sur ĝiaj stirilo kaj selo, prefereble sur herbo por ne difektigi ilin; malstreĉigi la bremson por ke la gumoj ne malebligu depreni la radon; uzi vringilon por malpremigi la aksajn boltojn, kiuj ligas la radon al la malantaŭa forko; depreni la radon; finmalflatigi la aertubon se ankoraŭ restas iom da aero en ĝi; elradcirkligi unu flankon de la pneŭo per du pneŭo-elradigiloj; depreni la aertubon; finelradcirkligi la pneŭon por bone kontroli, ĉu ne restas iu tranĉiva peco en ĝi; aŭ ŝanĝi la aertubon aŭ ĝin fliki per gluado de kaŭtĉukpeco; remeti unu flankon de la pneŭo en la radcirklon; iomete flatigi la aertubon por ĝin ne ŝiri dum la pneŭorelokigo; ĝin ŝovi en la pneŭon; finremeti la pneŭon en la radcirklon, komancante kontraŭflanke de la valvo; iom pli flatigi la tubon; rondirigi la radon tenante ĝin per la aksostangeto, por kontroli, ĉu la pneŭa rulrubando rektas; se ne, movigi la pneŭon dekstren maldekstren por ĝin rektigi; finflatigi la tubon ĝis atingi la taŭgan premon; remeti la radon en la forkon provante ne nervoziĝi pro la ĉeno, kiu senĉese alkroĉiĝas al la dentoradetoj; premigi la aksajn boltojn; realĝustigi la bremson; reenpaki ĉiujn ilojn; iel ajn, kiel eble plej bone purigi la manojn; restarigi la biciklon je pli konvencia pozicio; rependigi la sakojn; iel ajn purigi siajn manojn; reforveturi al novaj aventuroj. Uf!...

Je tiu momento, foje okazas, ke oni ekkonscias, ke la riparo malsukcesis kaj la aertubo daŭre ellasas aeron. Oni tiel gajnis la rajton refari la tutan manovron. Tio feliĉe ne okazas ĉi-foje.

Dumvoje mi inverspasas biciklantan familion, la gepatrojn kaj du junajn gefilojn. Ni senhalte reciproke mansignas, sed mi ne komprenas, kion ili diras al mi. Mi ilin taksas aŭ angloj aŭ germanoj.

Mi nun surveturas malĉefan vojon, iomete dekliveman malgraŭ rivero laŭlonga. Mi tiam denove spertas krevon. Mi plian fojon riparas sed, ĉar mi havas malgrandan pumpilon, la afero longdaŭras kaj lacigas. Feliĉe, pasanta biciklanto pruntedonas la sian al mi.
Speco de akvedukto en kampoj
Mi ekkonscias, ke mi neglektis mian biciklon de la antaŭa vojaĝo. La pneŭa rulrubando tute eluziĝis kaj ne plu estas sufiĉe da gumo por bone protekti la aertubon. Plie, mia eta pumpilo ne bonkvalitas kaj ne taŭgas por ŝveligi la tubon je ties plej maksimuma premo. Tiel, pli facilas al vitraĵero trapiki la pneŭan gumon.

Reekiro. Post urbeto mi suprengrimpas dum tri kilometroj antaŭ ekkonscii, ke mi erare devojiĝis. Mi devas malsuprenreveni por retrovi la ĝustan vojon. Tiam, mia pneŭo tria-foje krevas. Franclingva diraĵo asertas "neniam du sen tri"!

Post tria flikado laŭ la jam menciita proceduro, mi reekiras kaj tuj frontas la montaron de Reims, larĝan kaj tre longan teramason kovritan de arboj, sude de la urbo Reims. Estas unu nura suprolinio longa, sen intermontoj. Post tri krutaj deklivoj mi alvenas en Reims, relative malfrue pro la ĉi-tagaj incidentoj. Sed mi ankoraŭ iomete pli da tempo malŝparas por trovi la junularan gastejon.

Post bona tranokto, hodiaŭ tre varmas, proksimume 30° C. Sunbruloj aperas sur miaj brakoj kaj kruroj. Mi denove trapasas la montaron de Reims sur alia vojo. Tie situas mia plej alta punkto dum tiu vojaĝo, 270 m.

Tuj post tiu ŝajna montaro, prezentiĝas la urbo Epernay kiu, kvankam malpli granda ol Reims, estas la centro de la ĉampanprodukto, verŝajne la plej fama vino en la mondo. Ĉe la urboŝildo plian fojon krevas mia malantaŭa pneŭo. Fek! La afero ja ektedas min!

Ĉampana vitejoSude de Epernay mi perdas la taŭgan vojon sed mi feliĉe retrovas ĝin post mallonga kromiro. De tie aperas la vitaj kampoj de kie venas la ĉampanboteloj.

Tiun regionon mi ege malŝatas trabicikli. Mi ekspliku. Tiun provincon oni povas dividi en tri partojn. Oriente estas dekliva parto malalta, iom ventema. Okcidente, krom en la montaro de Reims, iu ebena plataĵo, iom dezerta, kie senfinaj kampoj ne povas haltigi teruran venton, kiu plej ofte venas de la maro, 400 km for okcidente. Meze de tiu okcidenta parto, kie mi nun veturas, la kampoj fariĝas vitaj, kio ne pli haltigas la venton. Inter ĉiuj malmultaj vilaĝoj ĉiam staras monteto. Ĉiuj kune, plus la vento, tio fine lacigas.

Nuntempe ne estas tro da vento, krome sufiĉe favora, sed brilegas la suno en tute blua ĉielo sennuba. Varmegas inter 35 kaj 40° C. Mi pli kaj pli iĝas bruligita ĉe la membroj. Oni eĉ ne povas halti kaj ripozi en ombro, ĉar nenie staras iu ajn arbo. Estas nur vitaj kampoj kun, de tempo al tempo, unu farmdomo aŭ vindistilejo, de kie elvaporiĝas odoraĉoj de distilata vino.

Mia pneŭo hodiaŭ duan fojon krevas kaj mi devas fliki en tiu peza varmego. Apenaŭ elteneblas tiu suno, kaj por ripari kaj por veturi. Tio ne malpermesas ke, iomete poste, mia pneŭo trian fojon krevas.

Kiom da tempo mi malŝparas! Tiom multe, ke alproksimiĝas la vespero. Avantaĝo estas la nun malplifortiĝo de la suno. Sed mi konscias, ke mi tute ne plu kapablos atingi la urbon Troyes, en kies junulara gastejo mi pertelefone rezervis liton. Mi tamen devos rapidi por atingi la venontan urbeton, Arcis, en kiu mi devos tranokti en hotelo, ĉar mi ne kunportis mian tendon. Sed restas iom pli ol 20 km por veturi. Tiam, mia pneŭo plian fojon krevas. Fek! Kia bugra biciklo!

Mi estas tute malkuraĝigita de la maliceta sorto, sed utilas al nenio sakri. Necesas reagi, tuj. Mi kvaran fojon flikas la aertubon sed mi ne plu volontas bicikli, eĉ ne al Arcis. Mi decidas petveturi sed tre malofte pasas veturiloj. La unua, kiu post nelonge alvenas, estas kamioneto. Mi mansignas al ĝi sen iluziiĝi. Nekredeble, ĝi haltas. La kondukanto helpas min enmeti la biciklon en la ŝarĝparton kaj veturigas min al Arcis. Jen iom da bonŝanco en tiu fuŝvojaĝo.

Por tranokti la afero plej simplas: estas unu nura hotelo, kiu multekostas por mi. La bonvenigo iom malvarmas kaj la dormĉambro ne valoras sian prezon. Male, por manĝi, mi trovas malgrandan restoracion kun sufiĉe bona ratio kvalito-prezo.

Mi matene vizitas la nuran pribiciklan vendisto-ripariston en la urbeto. Li atente ekzamenas mian malantaŭan pneŭon sed trovas nenion specialan. Kvankam videblas, ke ĝi jam iom utilis, ĝi ankoraŭ taŭgas. Li nur ŝanĝas la aertubon, kiu komencas simili al puzloludilo. La pneŭo poste ne plu krevos dum la tuta tago. Mi eble ne sufiĉe ŝveligis ĝin, kaj ĝi konsekvence ne sufiĉe malmolis por malpermesi la trairon de vitraĵero. Ankaŭ povas esti, ke mi mise algluis la kaŭĉukajn pecojn sur la tubon.

La vitejoj nun malantaŭas kaj mi retrovas kutimajn kampojn. La malvarmeta vento malfavoras. Ĝis Troyes, kie mi intencis tranokti hieraŭ, de temp’ al tempo preterpasas min kamionoj kaj traktoroj transportante stalsterkon. Dankon pro la odoraĉo!

Poste, malgraŭ kvarona turniĝo okcidenten, la vento daŭre malfavoras ĝis Sens. Mi ja povus tranokti ĉi tie kaj la morgaŭon bicikle reatingi Parizon. Sed mi kalkulas, ke trajnveturado malpli kostos ol tranokto en hotelo. Je la 18-a mi trafas la lastan provican trajnon alparizan, kiu akceptas biciklojn, tiel radikale mallongigante la vojplanon.

Jen finita. Tiu vojaĝo iome iele fiaskis, kvankam iomete malpli ol la antaŭa, ĉu ne? Oni ja vidos, kiel estos la aliaj...

   
   
   
 
   
Antaŭa    <<     Vojaĝo     >>    Sekva
    
   
   
^  Cirilaj vojaĝoj  ^  Rakontoj ^  Akceptopaĝo  ^